eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun aldonu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun aldonu |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun aldonu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun forigu | |
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | ||
tradukita de Adolf Burkhardt | tradukita de Guido Holz | |||
1. Leviĝas luno; hele | 1. Der Mond ist aufgegangen, | 1. La luno nun ekhelas, | ||
orpompas surĉiele | Die goldnen Sternlein prangen | Steletoj oraj belas | ||
la steloj al l'okul'. | Am Himmel hell und klar; | En la ĉiela klar'; | ||
Arbaro mute revas; | Der Wald steht schwarz und schweiget, | L'arbaro nigra revas, | ||
el la herbej' sin levas | Und aus den Wiesen steiget | Kaj el herbejo levas | ||
mirinde blanka la nebul' | Der weisse Nebel wunderbar. | Mirige sin nebula mar'. | ||
2. Ripozas mont' kaj valo | Wie ist die Welt so stille | 2. Silenta estas mondo | ||
sub la krepusk-vualo | Und in der Dämmrung Hülle | Kaj en krepuska rondo | ||
trankvile kvazaŭ lag'. | So traulich und so hold! | Hejmecas kun favor'! | ||
Por vi jen la permeso | Als eine stille Kammer, | Similas kalman ĉelon, | ||
fordormi en forgeso | Wo ihr des Tages Jammer | En kiu vi kverelon | ||
la malbonaĵojn de la tag'. | Verschlafen und vergessen sollt. | De l'tago dorme pelu for. | ||
3. La luno nur duone | 2. Seht ihr den Mond dort stehen? - | 3. Ĉu vi la lunon konas? | ||
Prezentas sin impone; | Er ist nur halb zu sehen | Aspekto nur duonas, | ||
ĝi tamen estas sfer': | Und ist doch rund und schön! | Sed rondas ĝi en bel'. | ||
Facile ni priridas | So sind wohl manche Sachen, | Do ankaŭ estas multo, | ||
aferon, se ni vidas | Die wir getrost belachen, | Loganta al insulto, | ||
nur parton de la plena ver'. | Weil unsre Augen sie nicht sehn. | Okulojn ĝenas la malhel'. | ||
4. Homidoj ni fieraj | 3. Wir stolze Menschenkinder | 4. Ni homoj tiel vantaj | ||
pekuloj nur, mizeraj; | Sind eitel arme Sünder | Ja estas nur pekantaj, | ||
ne multon scias ni. | Und wissen gar nicht viel; | Malvasta nia sci'; | ||
Ni teksas iluziojn | Wir spinnen Luftgespinste | Ĥimerojn ni eltrikas, | ||
kaj serĉas multajn sciojn | Und suchen viele Künste | Ni multe artifikas | ||
kaj devojiĝas pli kaj pli. | Und kommen weiter von dem Ziel. | Kaj perdas celon pli kaj pli. | ||
5. Ho Di', nin lasu vidi | 4. Gott, laß uns dein Heil schauen, | 5. Vidigu, Dio, savon, | ||
la Savon, ne plu fidi | Auf nichts Vergänglichs trauen, | Pasem' ne veku ravon, | ||
vantaĵojn de l' pasem'! | Nicht Eitelkeit uns freun! | Ne ĝoju ni pro glor'! | ||
Nin faru simpl-animaj, | Laß uns einfältig werden | Fariĝu malafektaj | ||
infane Dio-timaj | Und vor dir hier auf Erden | Ni kaj al vi respektaj, | ||
en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | Wie Kinder fromm und fröhlich sein! | Infane gaju nia kor'! | ||
6. Vi fine, sen ĉagreni, | 5. Wollst endlich sonder Grämen | 6. Vi gracu, sen ĉagreni | ||
el mond' nin volu preni | Aus dieser Welt uns nehmen | El mondo nin forpreni | ||
per milda morto for. | Durch einen sanften Tod! | Al fin' per milda mort'! | ||
Nin tiam al ĉielo | Und, wenn du uns genommen, | Kaj post forpren' fidele | ||
venigu, al la celo: | Laß uns in Himmel kommen, | Hejmigu nin ĉiele, | ||
Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | Du unser Herr und unser Gott! | Sinjoro, Dio, nia fort'! | ||
7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 6. So legt euch denn, ihr Brüder, | 7. Kuŝiĝu do kun pio | ||
Vin nokta vent' ne tuŝu, | In Gottes Namen nieder; | Vi en la nom' de Dio, | ||
dum ŝirmas anĝelar'. | Kalt ist der Abendhauch. | Jam fridas nokta vent'. | ||
Indulgu, Di', nin grace, | Verschon uns, Gott! mit Strafen, | Per punoj, Di', ne ĝenu, | ||
por ke nun dormu pace | Und laß uns ruhig schlafen! | Per dolĉa dorm' nin benu, | ||
ni kaj malsana la najbar'. | Und unsern kranken Nachbar auch! | Najbaron ankaŭ en turment'. | ||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21). La poemo estas kantebla laŭ melodio verkita de Johann Abraham Peter Schulz (31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz. Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html. Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. |