eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun aldonu |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun aldonu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun aldonu | |
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | ||
tradukita de Adolf Burkhardt | tradukita de Joachim Gießner | |||
1. Leviĝas luno; hele | 1. Der Mond ist aufgegangen, | 1. La luno jam leviĝis, | ||
orpompas surĉiele | Die goldnen Sternlein prangen | steletoj ekheliĝis, | ||
la steloj al l'okul'. | Am Himmel hell und klar; | ravante homojn nin. | ||
Arbaro mute revas; | Der Wald steht schwarz und schweiget, | Silentas la arbaro | ||
el la herbej' sin levas | Und aus den Wiesen steiget | kaj super la kamparo | ||
mirinde blanka la nebul' | Der weisse Nebel wunderbar. | nebulo pala levas sin. | ||
2. Ripozas mont' kaj valo | Wie ist die Welt so stille | 2. Neniu vento blovas, | ||
sub la krepusk-vualo | Und in der Dämmrung Hülle | la mond' ne plu sin movas | ||
trankvile kvazaŭ lag'. | So traulich und so hold! | sub paca, klara lun'. | ||
Por vi jen la permeso | Als eine stille Kammer, | Nun petu noktan benon, | ||
fordormi en forgeso | Wo ihr des Tages Jammer | de l'tago la ĉagrenon | ||
la malbonaĵojn de la tag'. | Verschlafen und vergessen sollt. | dormantaj vi forgesu nun. | ||
3. La luno nur duone | 2. Seht ihr den Mond dort stehen? - | 3. Jen luno sur ĉielo | ||
Prezentas sin impone; | Er ist nur halb zu sehen | en brila ronda belo | ||
ĝi tamen estas sfer': | Und ist doch rund und schön! | duon-videbla nur.1) | ||
Facile ni priridas | So sind wohl manche Sachen, | Ĉar multon ni ne vidas, | ||
aferon, se ni vidas | Die wir getrost belachen, | ni ofte ĝin priridas, | ||
nur parton de la plena ver'. | Weil unsre Augen sie nicht sehn. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | ||
4. Homidoj ni fieraj | 3. Wir stolze Menschenkinder | 4. ..................... | ||
pekuloj nur, mizeraj; | Sind eitel arme Sünder | ........................ | ||
ne multon scias ni. | Und wissen gar nicht viel; | ........................ | ||
Ni teksas iluziojn | Wir spinnen Luftgespinste | ........................ | ||
kaj serĉas multajn sciojn | Und suchen viele Künste | ........................ | ||
kaj devojiĝas pli kaj pli. | Und kommen weiter von dem Ziel. | ........................ | ||
5. Ho Di', nin lasu vidi | 4. Gott, laß uns dein Heil schauen, | 5. ..................... | ||
la Savon, ne plu fidi | Auf nichts Vergänglichs trauen, | ........................ | ||
vantaĵojn de l' pasem'! | Nicht Eitelkeit uns freun! | ........................ | ||
Nin faru simpl-animaj, | Laß uns einfältig werden | ........................ | ||
infane Dio-timaj | Und vor dir hier auf Erden | ........................ | ||
en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | Wie Kinder fromm und fröhlich sein! | ........................ | ||
6. Vi fine, sen ĉagreni, | 5. Wollst endlich sonder Grämen | 6. ..................... | ||
el mond' nin volu preni | Aus dieser Welt uns nehmen | ........................ | ||
per milda morto for. | Durch einen sanften Tod! | ........................ | ||
Nin tiam al ĉielo | Und, wenn du uns genommen, | ........................ | ||
venigu, al la celo: | Laß uns in Himmel kommen, | ........................ | ||
Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | Du unser Herr und unser Gott! | ........................ | ||
7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 6. So legt euch denn, ihr Brüder, | 7. Ĉe l'fino de la tago | ||
Vin nokta vent' ne tuŝu, | In Gottes Namen nieder; | kuŝigu vin sen plago, | ||
dum ŝirmas anĝelar'. | Kalt ist der Abendhauch. | silentas la anim'. | ||
Indulgu, Di', nin grace, | Verschon uns, Gott! mit Strafen, | Ne punu nian faron, | ||
por ke nun dormu pace | Und laß uns ruhig schlafen! | sed nin kaj la najbaron | ||
ni kaj malsana la najbar'. | Und unsern kranken Nachbar auch! | dormigu, Dio, nun sem tim'. | ||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21). La poemo estas kantebla laŭ melodio verkita de Johann Abraham Peter Schulz (31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz. Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html. Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | ||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. |