eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun aldonu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun forigu |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun aldonu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun forigu | |
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |||
tradukita de Adolf Burkhardt | tradukita de Guido Holz | tradukita de Manfred Retzlaff | ||||
1. Der Mond ist aufgegangen, | 1. Leviĝas luno; hele | 1. La luno nun ekhelas, | 1. La luno nun leviĝis, | |||
Die goldnen Sternlein prangen | orpompas surĉiele | Steletoj oraj belas | La steloj eklumiĝis, | |||
Am Himmel hell und klar; | la steloj al l'okul'. | En la ĉiela klar'; | Subiĝis jam la sun’. | |||
Der Wald steht schwarz und schweiget, | Arbaro mute revas; | L'arbaro nigra revas, | Silentas la arbaro | |||
Und aus den Wiesen steiget | el la herbej' sin levas | Kaj el herbejo levas | Kaj super la kamparo | |||
Der weisse Nebel wunderbar. | mirinde blanka la nebul' | Mirige sin nebula mar'. | Nebulo blanka kuŝas nun. | |||
Wie ist die Welt so stille | 2. Ripozas mont' kaj valo | 2. Silenta estas mondo | 2. La mondo ŝajnas kiel | |||
Und in der Dämmrung Hülle | sub la krepusk-vualo | Kaj en krepuska rondo | Hejmeca ĉambro, tiel | |||
So traulich und so hold! | trankvile kvazaŭ lag'. | Hejmecas kun favor'! | Trankvila estas ĝi. | |||
Als eine stille Kammer, | Por vi jen la permeso | Similas kalman ĉelon, | Dormante ĉiun penon, | |||
Wo ihr des Tages Jammer | fordormi en forgeso | En kiu vi kverelon | Aflikton kaj ĉagrenon | |||
Verschlafen und vergessen sollt. | la malbonaĵojn de la tag'. | De l'tago dorme pelu for. | Dum nokta hor’ forgesu vi.1) | |||
2. Seht ihr den Mond dort stehen? - | 3. La luno nur duone | 3. Ĉu vi la lunon konas? | 3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | |||
Er ist nur halb zu sehen | Prezentas sin impone; | Aspekto nur duonas, | Tre eta fora stelo, | |||
Und ist doch rund und schön! | ĝi tamen estas sfer': | Sed rondas ĝi en bel'. | Sed tamen egas ĝi! | |||
So sind wohl manche Sachen, | Facile ni priridas | Do ankaŭ estas multo, | Ja estas ofte aĵo | |||
Die wir getrost belachen, | aferon, se ni vidas | Loganta al insulto, | Por ni nur ridindaĵo; | |||
Weil unsre Augen sie nicht sehn. | nur parton de la plena ver'. | Okulojn ĝenas la malhel'. | Ĉar ne videblas ĝi al ni. | |||
3. Wir stolze Menschenkinder | 4. Homidoj ni fieraj | 4. Ni homoj tiel vantaj | 4.) Ni homaj fieruloj, | |||
Sind eitel arme Sünder | pekuloj nur, mizeraj; | Ja estas nur pekantaj, | Mizeraj ni pekuloj, | |||
Und wissen gar nicht viel; | ne multon scias ni. | Malvasta nia sci'; | Malmulton scias ni! | |||
Wir spinnen Luftgespinste | Ni teksas iluziojn | Ĥimerojn ni eltrikas, | Ni faras multajn aĵojn | |||
Und suchen viele Künste | kaj serĉas multajn sciojn | Ni multe artifikas | Kaj artajn elpensaĵojn, | |||
Und kommen weiter von dem Ziel. | kaj devojiĝas pli kaj pli. | Kaj perdas celon pli kaj pli. | Sed vana estas tio ĉi. | |||
4. Gott, laß uns dein Heil schauen, | 5. Ho Di', nin lasu vidi | 5. Vidigu, Dio, savon, | 5.) La Dian savon vidu | |||
Auf nichts Vergänglichs trauen, | la Savon, ne plu fidi | Pasem' ne veku ravon, | Ni nur kaj ni ne fidu | |||
Nicht Eitelkeit uns freun! | vantaĵojn de l' pasem'! | Ne ĝoju ni pro glor'! | je vanta iluzi’! | |||
Laß uns einfältig werden | Nin faru simpl-animaj, | Fariĝu malafektaj | Ni malfieraj iĝu, | |||
Und vor dir hier auf Erden | infane Dio-timaj | Ni kaj al vi respektaj, | Ni ĝoju kaj piiĝu, | |||
Wie Kinder fromm und fröhlich sein! | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | Infane gaju nia kor'! | Infan-egalaj estu ni! | |||
5. Wollst endlich sonder Grämen | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | 6. Vi gracu, sen ĉagreni | 6.) Finfine vi nin prenu | |||
Aus dieser Welt uns nehmen | el mond' nin volu preni | El mondo nin forpreni | El tiu mond’, ĉagrenu | |||
Durch einen sanften Tod! | per milda morto for. | Al fin' per milda mort'! | Ni ne pro tio ĉi! | |||
Und, wenn du uns genommen, | Nin tiam al ĉielo | Kaj post forpren' fidele | Kaj kiam vi nin prenos, | |||
Laß uns in Himmel kommen, | venigu, al la celo: | Hejmigu nin ĉiele, | Ho faru, ke ni venos | |||
Du unser Herr und unser Gott! | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | Sinjoro, Dio, nia fort'! | En vian regnon, kara Di’! | |||
6. So legt euch denn, ihr Brüder, | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 7. Kuŝiĝu do kun pio | 7.) Gefratoj, enlitiĝu, | |||
In Gottes Namen nieder; | Vin nokta vent' ne tuŝu, | Vi en la nom' de Dio, | Trankvile endormiĝu! | |||
Kalt ist der Abendhauch. | dum ŝirmas anĝelar'. | Jam fridas nokta vent'. | Noktiĝas ĉie ĉi; | |||
Verschon uns, Gott! mit Strafen, | Indulgu, Di', nin grace, | Per punoj, Di', ne ĝenu, | Vin gardos nia Dio. | |||
Und laß uns ruhig schlafen! | por ke nun dormu pace | Per dolĉa dorm' nin benu, | Li regas super ĉio. | |||
Und unsern kranken Nachbar auch! | ni kaj malsana la najbar'. | Najbaron ankaŭ en turment'. | Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | |||
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21). La poemo estas kantebla laŭ melodio verkita de Johann Abraham Peter Schulz (31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz. Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html. Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | |||
1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! |