eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun aldonu |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun aldonu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun aldonu | |
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | ||
tradukita de Adolf Burkhardt | tradukita de Joachim Gießner | |||
1. Der Mond ist aufgegangen, | 1. Leviĝas luno; hele | 1. La luno jam leviĝis, | ||
Die goldnen Sternlein prangen | orpompas surĉiele | steletoj ekheliĝis, | ||
Am Himmel hell und klar; | la steloj al l'okul'. | ravante homojn nin. | ||
Der Wald steht schwarz und schweiget, | Arbaro mute revas; | Silentas la arbaro | ||
Und aus den Wiesen steiget | el la herbej' sin levas | kaj super la kamparo | ||
Der weisse Nebel wunderbar. | mirinde blanka la nebul' | nebulo pala levas sin. | ||
Wie ist die Welt so stille | 2. Ripozas mont' kaj valo | 2. Neniu vento blovas, | ||
Und in der Dämmrung Hülle | sub la krepusk-vualo | la mond' ne plu sin movas | ||
So traulich und so hold! | trankvile kvazaŭ lag'. | sub paca, klara lun'. | ||
Als eine stille Kammer, | Por vi jen la permeso | Nun petu noktan benon, | ||
Wo ihr des Tages Jammer | fordormi en forgeso | de l'tago la ĉagrenon | ||
Verschlafen und vergessen sollt. | la malbonaĵojn de la tag'. | dormantaj vi forgesu nun. | ||
2. Seht ihr den Mond dort stehen? - | 3. La luno nur duone | 3. Jen luno sur ĉielo | ||
Er ist nur halb zu sehen | Prezentas sin impone; | en brila ronda belo | ||
Und ist doch rund und schön! | ĝi tamen estas sfer': | duon-videbla nur.1) | ||
So sind wohl manche Sachen, | Facile ni priridas | Ĉar multon ni ne vidas, | ||
Die wir getrost belachen, | aferon, se ni vidas | ni ofte ĝin priridas, | ||
Weil unsre Augen sie nicht sehn. | nur parton de la plena ver'. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | ||
3. Wir stolze Menschenkinder | 4. Homidoj ni fieraj | 4. ..................... | ||
Sind eitel arme Sünder | pekuloj nur, mizeraj; | ........................ | ||
Und wissen gar nicht viel; | ne multon scias ni. | ........................ | ||
Wir spinnen Luftgespinste | Ni teksas iluziojn | ........................ | ||
Und suchen viele Künste | kaj serĉas multajn sciojn | ........................ | ||
Und kommen weiter von dem Ziel. | kaj devojiĝas pli kaj pli. | ........................ | ||
4. Gott, laß uns dein Heil schauen, | 5. Ho Di', nin lasu vidi | 5. ..................... | ||
Auf nichts Vergänglichs trauen, | la Savon, ne plu fidi | ........................ | ||
Nicht Eitelkeit uns freun! | vantaĵojn de l' pasem'! | ........................ | ||
Laß uns einfältig werden | Nin faru simpl-animaj, | ........................ | ||
Und vor dir hier auf Erden | infane Dio-timaj | ........................ | ||
Wie Kinder fromm und fröhlich sein! | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | ........................ | ||
5. Wollst endlich sonder Grämen | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | 6. ..................... | ||
Aus dieser Welt uns nehmen | el mond' nin volu preni | ........................ | ||
Durch einen sanften Tod! | per milda morto for. | ........................ | ||
Und, wenn du uns genommen, | Nin tiam al ĉielo | ........................ | ||
Laß uns in Himmel kommen, | venigu, al la celo: | ........................ | ||
Du unser Herr und unser Gott! | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | ........................ | ||
6. So legt euch denn, ihr Brüder, | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 7. Ĉe l'fino de la tago | ||
In Gottes Namen nieder; | Vin nokta vent' ne tuŝu, | kuŝigu vin sen plago, | ||
Kalt ist der Abendhauch. | dum ŝirmas anĝelar'. | silentas la anim'. | ||
Verschon uns, Gott! mit Strafen, | Indulgu, Di', nin grace, | Ne punu nian faron, | ||
Und laß uns ruhig schlafen! | por ke nun dormu pace | sed nin kaj la najbaron | ||
Und unsern kranken Nachbar auch! | ni kaj malsana la najbar'. | dormigu, Dio, nun sem tim'. | ||
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21). La poemo estas kantebla laŭ melodio verkita de Johann Abraham Peter Schulz (31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz. Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html. Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | ||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. |