Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun aldonu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun aldonu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun forigu
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun forigu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Abendlied

 
tradukita de Guido Holz    
 
1. La luno nun ekhelas,   1. Der Mond ist aufgegangen,
Steletoj oraj belas   Die goldnen Sternlein prangen
En la ĉiela klar';   Am Himmel hell und klar;
L'arbaro nigra revas,   Der Wald steht schwarz und schweiget,
Kaj el herbejo levas   Und aus den Wiesen steiget
Mirige sin nebula mar'.   Der weisse Nebel wunderbar.
 
2. Silenta estas mondo   Wie ist die Welt so stille
Kaj en krepuska rondo   Und in der Dämmrung Hülle
Hejmecas kun favor'!   So traulich und so hold!
Similas kalman ĉelon,   Als eine stille Kammer,
En kiu vi kverelon   Wo ihr des Tages Jammer
De l'tago dorme pelu for.   Verschlafen und vergessen sollt.
 
3. Ĉu vi la lunon konas?   2. Seht ihr den Mond dort stehen? -
Aspekto nur duonas,   Er ist nur halb zu sehen
Sed rondas ĝi en bel'.   Und ist doch rund und schön!
Do ankaŭ estas multo,   So sind wohl manche Sachen,
Loganta al insulto,   Die wir getrost belachen,
Okulojn ĝenas la malhel'.   Weil unsre Augen sie nicht sehn.
 
4. Ni homoj tiel vantaj   3. Wir stolze Menschenkinder
Ja estas nur pekantaj,   Sind eitel arme Sünder
Malvasta nia sci';   Und wissen gar nicht viel;
Ĥimerojn ni eltrikas,   Wir spinnen Luftgespinste
Ni multe artifikas   Und suchen viele Künste
Kaj perdas celon pli kaj pli.   Und kommen weiter von dem Ziel.
 
5. Vidigu, Dio, savon,   4. Gott, laß uns dein Heil schauen,
Pasem' ne veku ravon,   Auf nichts Vergänglichs trauen,
Ne ĝoju ni pro glor'!   Nicht Eitelkeit uns freun!
Fariĝu malafektaj   Laß uns einfältig werden
Ni kaj al vi respektaj,   Und vor dir hier auf Erden
Infane gaju nia kor'!   Wie Kinder fromm und fröhlich sein!
 
6. Vi gracu, sen ĉagreni   5. Wollst endlich sonder Grämen
El mondo nin forpreni   Aus dieser Welt uns nehmen
Al fin' per milda mort'!   Durch einen sanften Tod!
Kaj post forpren' fidele   Und, wenn du uns genommen,
Hejmigu nin ĉiele,   Laß uns in Himmel kommen,
Sinjoro, Dio, nia fort'!   Du unser Herr und unser Gott!
 
7. Kuŝiĝu do kun pio   6. So legt euch denn, ihr Brüder,
Vi en la nom' de Dio,   In Gottes Namen nieder;
Jam fridas nokta vent'.   Kalt ist der Abendhauch.
Per punoj, Di', ne ĝenu,   Verschon uns, Gott! mit Strafen,
Per dolĉa dorm' nin benu,   Und laß uns ruhig schlafen!
Najbaron ankaŭ en turment'.   Und unsern kranken Nachbar auch!
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Guido
Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21).

La poemo estas kantebla laŭ melodio
verkita de Johann Abraham Peter Schulz
(31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu
la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz.
Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html.
Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj
troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html.