eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Manfredo Ratislavo | Mi sonĝis | Esperanto | Arg-1042-526 | 2010-03-12 15:40 Manfred | nur tiun forigu | |
Heinrich Heine | * Mir träumte | Germana | Arg-1040-526 | 2010-03-12 14:06 Manfred | nur tiun aldonu | |
Ludwig Lazarus Zamenhof | En sonĝo | Esperanto | Arg-1041-526 | 2010-03-12 14:30 Manfred | nur tiun aldonu |
Heinrich Heine, |
tradukita de Manfredo Ratislavo |
En sonĝo princinon vidis mi |
Kun vangoj malsekaj de ploro, - |
Sub arbo, sub verda jen sidis ni, |
Tenante nin koro ĉe koro. |
"De via patro la reĝa kron', |
Por mi ĝi ne estas havinda! |
For, for la sceptro kaj ankaŭ la tron' - |
Vin mem mi deziras, aminda!" |
- "Ne eblas tio!" respondis ŝi: |
"En tombo mi estas tenata, |
Ja nur en la nokto venas mi |
Al vi, mia sole amata!" |
Traduko de la Germana poemo "Mir träumte" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04). Mi, Manfred Retzlaff, permesis al mi ŝanĝi kelkajn liniojn de tiu Esperantigo, kiun verkis Ludoviko Zamenhofo; ĉar en la origina versio de Zamenhofo la finaj vortoj de la unuaj kaj triaj linioj estas dusilaboj, dum en la origina versio de H. Heine tiuj estas uunsilabaj, tiel ke la akcento estas sur la lasta silabo de tiuj linioj. Krome, en du linioj mankas en la Zamenhofa origina versio kvara akcentita silabo. Tion mi provis "plibonigi". (Mi supozas, ke s-ano Zamenhof pardonus tion al mi.) |