Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Johann Wolfgang von Goethe * Erlkönig Germana Arg-1185-588 2013-02-26 14:59 Manfred nur tiun forigu
Antoni Grabowski Elf-reĝo Esperanto Arg-1694-588 2013-02-26 14:50 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Elfreĝo Esperanto Arg-1242-588 2012-10-18 16:09 Manfred nur tiun aldonu
Richard Schulz Elfregho Esperanto Arg-1186-588 2014-03-14 13:06 Manfred nur tiun forigu

Johann Wolfgang von Goethe,
Elfregho

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Erlkönig

 
tradukita de Richard Schulz    
 
Malfrua ĉeval' en nokta vent'?   Wer reitet so spät durch Nacht und Wind?
La patro estas en korturment'.   Es ist der Vater mit seinem Kind;
Enbrake tenas infanon li,   Er hat den Knaben wohl in dem Arm,
sekure, tamen kun zorg' pri ghi.   Er fasst ihn sicher, er hält ihn warm.
 
Fileto, kial vi timas nur? -   Mein Sohn, was birgst du so bang dein Gesicht? —
Eksonas, paĉjo, elfa murmur'.   Siehst, Vater, du den Erlkönig nicht?
Jen glitas reĝo kun elfoj mil. -   Den Erlenkönig mit Kron’ und Schweif? —
Nebul' ĝi estas, mia fil'. -   Mein Sohn, es ist ein Nebelstreif. —
 
"Ho, ĉarma knabo, sekvu min!   „Du liebes Kind, komm, geh mit mir!
Juvelojn havas mia patrin'.   Gar schöne Spiele spiel’ ich mit dir;
Kolorajn florojn ricevos vi,   Manch’ bunte Blumen sind an dem Strand,
Kaj vi ludos gaje kun papili'."   Meine Mutter hat manch gülden Gewand.“ —
 
Ho patro, ho paĉjo, la elfreĝo jen!   Mein Vater, mein Vater, und hörest du nicht,
Li logas min for al luksa festen'! -   Was Erlenkönig mir leise verspricht? —
Ne timu! Dormu, mia etul'!   Sei ruhig, bleibe ruhig, mein Kind;
Susuras arboj en la nebul'. -   In dürren Blättern säuselt der Wind. —
 
"Nu venu, fajna knabo, kun mi!   „Willst, feiner Knabe, du mit mir gehn?
La princinoj zorgos kun ĉarm' pri vi.   Meine Töchter sollen dich warten schön;
La princinoj dancos dumnokte en rond'   Meine Töchter führen den nächtlichen Reihn
Kaj kante vin lulos en bela rotond'."   Und wiegen und tanzen und singen dich ein.“ —
 
Ho patro, ho paĉjo, filinoj de l' reĝ'   Mein Vater, mein Vater, und siehst du nicht dort
Insidas tie malantaŭ la heĝ'. -   Erlkönigs Töchter am düstern Ort? —
Mi bone vidas, mia filet',   Mein Sohn, mein Sohn, ich seh’ es genau:
De grizaj salikoj jen estas aret'. -   Es scheinen die alten Weiden so grau. —
 
"Mi nepre vin bezonas por mia eskort'.   „Ich liebe dich, mich reizt deine schöne Gestalt;
Se vi ne konsentas, estiĝu perfort'!" -   Und bist du nicht willig, so brauch’ ich Gewalt.“ —
Ho patro, ho paĉjo, ve, kia kruel'!   Mein Vater, mein Vater, jetzt faßt er mich an!
Elfreĝo venis al sia cel'! -   Erlkönig hat mir ein Leids getan! —
 
La patro rajdas kun granda rapid'.   Dem Vater grauset’s; er reitet geschwind,
Li timas. En brak' lia ĝemas la id'.   Er hält in Armen das ächzende Kind,
Li pene venas al la kort'.   Erreicht den Hof mit Mühe und Not;
La knabon prenis jam for la mort'.   In seinen Armen das Kind war tot.
 
Traduko de la Germana poemo "Erlkönig"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Richard Schulz (Rikardo Ŝulco, *1906-07-12
- †1997-09-26).

Tiu chi traduko aperis en 1981-07-01 en
la Vestfaliaj Flugfolioj, kiujn eldonis
Richard Schulz (Rikardo Shulco) mem. Pri
Richard Schulz vidu la vikipedian retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22).

Pri la verkinto vidu la retejon
http://de.wikipedia.orgwikiJohann_Wolfgang_von_Goethe,
pri la tradukinto la vikipediejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Antoni_Grabowski.
Pri la balado vidu:
http://de.wikipedia.org/wiki/Erlkönig_(Ballade).
La muzikon, kiun verkis la germana komponisto
Franz Schubert, oni povas aŭdi en la reta
video http://www.youtube.com/watch?v=e40Mm8baD7A.
Pri la komponisto informiĝu en
http://de.wikipedia.org/wiki/Franz_Schubert-