eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Johann Wolfgang von Goethe | * Erlkönig | Germana | Arg-1185-588 | 2013-02-26 14:59 Manfred | nur tiun forigu | |
Antoni Grabowski | Elf-reĝo | Esperanto | Arg-1694-588 | 2013-02-26 14:50 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Elfreĝo | Esperanto | Arg-1242-588 | 2012-10-18 16:09 Manfred | nur tiun forigu | |
Richard Schulz | Elfregho | Esperanto | Arg-1186-588 | 2014-03-14 13:06 Manfred | nur tiun forigu |
Johann Wolfgang von Goethe, | Johann Wolfgang von Goethe, | Johann Wolfgang von Goethe, | Johann Wolfgang von Goethe, | |||
tradukita de Antoni Grabowski | tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Richard Schulz | ||||
Kiu rajdas tra nokt', kun vent' pro l' vet'? | Rajdadas tra vent' kaj noktnebul' | Malfrua ĉeval' en nokta vent'? | Wer reitet so spät durch Nacht und Wind? | |||
Jen estas patro kun infanet': | la patro kun febranta etul'. | La patro estas en korturment'. | Es ist der Vater mit seinem Kind; | |||
Li havas knabon en zorga pen', | La knabon firmtenas sur sia sel'. | Enbrake tenas infanon li, | Er hat den Knaben wohl in dem Arm, | |||
Lin tenas varme en ĉirkaŭpren'. | brakŝirmas lin varme sub mantel'. | sekure, tamen kun zorg' pri ghi. | Er fasst ihn sicher, er hält ihn warm. | |||
"Filet', vi kial ektremis pro tim'?" | "Ho fil', vi tremas, ŝvitperlas la frunt'`?" | Fileto, kial vi timas nur? - | Mein Sohn, was birgst du so bang dein Gesicht? — | |||
"Patreto, jen! elfreĝ' en proksim'! | "Jen, patro, elforeĝ' en profund', | Eksonas, paĉjo, elfa murmur'. | Siehst, Vater, du den Erlkönig nicht? | |||
La elforeĝo, kun vost' kaj kron'!" | la elforeĝo kun kron' kaj trenaĵ'." | Jen glitas reĝo kun elfoj mil. - | Den Erlenkönig mit Kron’ und Schweif? — | |||
"Filet', ĝi estas nebulzon'." | "Filet', nebul' nur kaj arbaĵ'." | Nebul' ĝi estas, mia fil'. - | Mein Sohn, es ist ein Nebelstreif. — | |||
"Ho venu do, infan' al mi! | "Vi ĉarma knab', ho, venu nun, | "Ho, ĉarma knabo, sekvu min! | „Du liebes Kind, komm, geh mit mir! | |||
Mi belajn ludojn ludos kun vi: | ni kune ludos en bril' de lun'. | Juvelojn havas mia patrin'. | Gar schöne Spiele spiel’ ich mit dir; | |||
Ĉe l' bordo brilas kolora flor', | Kaj buntaj floroj ĝojigos vin, | Kolorajn florojn ricevos vi, | Manch’ bunte Blumen sind an dem Strand, | |||
Mia panjo havas vestojn el or'!" | orajn vestojn havas mia patrin'." | Kaj vi ludos gaje kun papili'." | Meine Mutter hat manch gülden Gewand.“ — | |||
"Patret', ĉu vi aŭdas, ho mia patret', | "Ho patro, ho patro, ĉu aŭdas ne vi? | Ho patro, ho paĉjo, la elfreĝo jen! | Mein Vater, mein Vater, und hörest du nicht, | |||
Kion promesas elfreĝ' en sekret'?" — | L'elfreĝo dolĉe promesas al mi." | Li logas min for al luksa festen'! - | Was Erlenkönig mir leise verspricht? — | |||
"Ne timu, filet', ne timu vi, | "Karulo, trankviliĝu, infan', | Ne timu! Dormu, mia etul'! | Sei ruhig, bleibe ruhig, mein Kind; | |||
Murmuras vent' en velka foli'." | susuras vento tra seka kan'." | Susuras arboj en la nebul'. - | In dürren Blättern säuselt der Wind. — | |||
"Knabeto bela, sekvu min', | "Vi, ĉarma knab', akompanu min, | "Nu venu, fajna knabo, kun mi! | „Willst, feiner Knabe, du mit mir gehn? | |||
La filinoj miaj vartados vin'. | la filinoj vartos, dorlotos vin. | La princinoj zorgos kun ĉarm' pri vi. | Meine Töchter sollen dich warten schön; | |||
La filinoj, lertaj en danca rond-form', | La filinoj dancos en nokta rondad', | La princinoj dancos dumnokte en rond' | Meine Töchter führen den nächtlichen Reihn | |||
Kantante, dancante vin lulos al dorm'." | vin lulos kaj kantos por via dormad'". | Kaj kante vin lulos en bela rotond'." | Und wiegen und tanzen und singen dich ein.“ — | |||
"Patret', ĉu vi vidas, patret", mia kar'? | "Ho patro, ho patro," ĝemegas la fil', | Ho patro, ho paĉjo, filinoj de l' reĝ' | Mein Vater, mein Vater, und siehst du nicht dort | |||
En lok' malhela jen elfinar'!" | "elfinoj jen kun obskura bril'!" | Insidas tie malantaŭ la heĝ'. - | Erlkönigs Töchter am düstern Ort? — | |||
"Filet', filet', mi vidas precize: 1) | "Filet', filet', ekkonas mi ĝin, | Mi bone vidas, mia filet', | Mein Sohn, mein Sohn, ich seh’ es genau: | |||
Maljunaj salikoj ŝajnas jen grize." | salikoj la grizaj trompas nur vin." | De grizaj salikoj jen estas aret'. - | Es scheinen die alten Weiden so grau. — | |||
"Mi amas vin, ĉarma vi, mia knabet', | "Mi amas vin, allogas min via belec', | "Mi nepre vin bezonas por mia eskort'. | „Ich liebe dich, mich reizt deine schöne Gestalt; | |||
Se mem vi ne iros, mi prenos sen pet'!" | kaj se vi ne volas, vin venkos fortec'!" | Se vi ne konsentas, estiĝu perfort'!" - | Und bist du nicht willig, so brauch’ ich Gewalt.“ — | |||
"Patreto, patreto, li prenas min for! | "Ho, patro, li venas, nun sentas mi lin! | Ho patro, ho paĉjo, ve, kia kruel'! | Mein Vater, mein Vater, jetzt faßt er mich an! | |||
Elfreĝo kaptas min, ho dolor'!" | Elfreĝo krude perfortas min." | Elfreĝo venis al sia cel'! - | Erlkönig hat mir ein Leids getan! — | |||
La patro ektremis, kun granda rapid' | Rapid-horora la patra rajdad' - | La patro rajdas kun granda rapid'. | Dem Vater grauset’s; er reitet geschwind, | |||
Li rajdas, kaj plende en brak' ĝemas l' id'. | en brak' aŭdiĝas singulta ĝemad'. | Li timas. En brak' lia ĝemas la id'. | Er hält in Armen das ächzende Kind, | |||
Alvenas patr' al hejma kort', | Kun pen' li venas ĝis la kort', | Li pene venas al la kort'. | Erreicht den Hof mit Mühe und Not; | |||
L' infanon prenis jam for la mort'. | prenita estas la knab' - de l'mort'. | La knabon prenis jam for la mort'. | In seinen Armen das Kind war tot. | |||
Traduko de la Germana poemo "Erlkönig" de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 - †1832-03-22) en Esperanton de Antoni Grabowski (*1857-06-11 - †1921-07-04). | Traduko de la Germana poemo "Erlkönig" de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 - †1832-03-22) en Esperanton de Richard Schulz (Rikardo Ŝulco, *1906-07-12 - †1997-09-26). Tiu chi traduko aperis en 1981-07-01 en la Vestfaliaj Flugfolioj, kiujn eldonis Richard Schulz (Rikardo Shulco) mem. Pri Richard Schulz vidu la vikipedian retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz. | Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 - †1832-03-22). Pri la verkinto vidu la retejon http://de.wikipedia.orgwikiJohann_Wolfgang_von_Goethe, pri la tradukinto la vikipediejon http://eo.wikipedia.org/wiki/Antoni_Grabowski. Pri la balado vidu: http://de.wikipedia.org/wiki/Erlkönig_(Ballade). La muzikon, kiun verkis la germana komponisto Franz Schubert, oni povas aŭdi en la reta video http://www.youtube.com/watch?v=e40Mm8baD7A. Pri la komponisto informiĝu en http://de.wikipedia.org/wiki/Franz_Schubert- | ||||
1) Mi, Manfred Retzlaff, proponas por tio, ke la rimvortoj estu – same kiel en la originale – akcentataj sur la lasta silabo, jenan ŝanĝon: \\„Fileto, precize mi vida ĝin:\\La grizaj salikoj jen trompas vin.“ | Traduko de la Germana poemo "Erlkönig" de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 - †1832-03-22) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Tiu ĉi poem-traduko troviĝas en http://www.esperanto.de/kantoj/index-giessner.html. sub http://www.esperanto.de/kantoj/kantoj.pdf. |