Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
N. N. 52 * Münsterlied Germana Arg-1616-806 2013-01-31 21:42 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Monastera kanto Esperanto Arg-1617-806 2013-01-31 21:47 Manfred nur tiun forigu

N. N. 52,
Monastera kanto

 

N. N. 52,
Münsterlied

 
tradukita de Manfred Retzlaff    
 
Kie fluas lante Verso tra l’ kampar’,1)   Wo die blaue Werse durch die Gegend schleicht,
kie blonda estas ina kap-harar’,   wo so manches Mädchen sich die Haare bleicht,
kie oni glutas multe da bier’,   wo man trinkt die Halben in zwei Zügen aus,
tie estas mia hejmalanda ter’.   da ist meine Heimat, da bin ich zu Haus.
 
Kie blovas nokte de l’ Lamberta tur’   Wo von Sankt Lamberti noch der Türmer bläst,
la gardist’ kaj sonas sonoriloj nur,   wo man, wenn’s nicht regnet, Glocken läuten läßt,
kie preskau ĉiam estas pluv-veter’,   wo man schon um zehn Uhr macht die Lampen aus,
tie estas mia hejmalanda ter’.   da ist meine Heimat, da bin ich zu Haus.
 
Kie promenadas sur la foirej’   Wo am Prinzipalmarkt schöne Mädchen gehn,
Belulinoj kaj en la bier-gastej’   wo bei Pinkus Müller sich die Kräne drehn,
trinkas la bieron de l’ urb’ Monaster’,   wo der Kiepenkerl die lange Pfeife raucht,
tie estas mia hejmalanda ter’.   da ist meine Heimat, da bin ich zu Haus.
 
Kiel laŭte vokas foirej-virin’   Wo die dicke Marktfrau preist die Äpfel an,
kaj ŝip-veturado amuzigas nin,   wo man in dem Schloß sogar studieren kann,
kie povas studi en kastelo vi,2)   wo „Professor Landois“ über’n Aasee saust,3)
tie naskiĝinte estas hejma mi.   da ist meine Heimat, da bin ich zu Haus.
 
Kie inon amas oni eĉ dum jar’,   Wo ein ganzes Jahr man treu sein Mädel liebt,
kie brandon trinkas tuta urbanar’,   wo man Körnchen trinkt und fleißig Kegel schiebt,
ebriulojn punas oni kun sever’,   wo man aus der Altstadt schmeißt Betrunk’ne raus,
tie estas mia hejmalanda ter’.   da ist meine Heimat, da bin ich zu Haus.
 
Kie biciklanta estas ĉiu hom’,   Wo auf vielen Pättkes man den Bürger sieht,
kaj ne volas resti en la propra dom’,   wie er fröhlich radelnd seiner Stadt entflieht.
tie mi eliras, tie restas mi;   Da zieh’ ich die Bremse und da steig’ ich aus.
ĉar mi vere ŝatas tiun urbon ĉi.   da ist meine Heimat, da bin ich zu Haus.
 
Traduko de la Germana poemo "Münsterlied"
de N. N. 52 en Esperanton de Manfred
Retzlaff (*1938-11-04).

Kantebla estas la poemo laŭ la melodio
de la konata plat-germana kanto „Mine
Heimat“ de Martha Müller-Grählert.
Vidu la retejon http://www.felix-krause.de/mine_heimat.htm
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
N. N. 52.

Zu singen ist das Lied nach der Melodie
des bekannten plattdeutschen Liedes „Wo
die Nordseewellen trecken an den Strand“
(eigentlich „Mine Heimat“ von Martha
Müller-Grählert. Siehe:
http://www.felix-krause.de/mine_heimat.htm.
 
1) „Verso“, germane „Werse“, estu la
Esperanta nomo de la rivero, kiu fluas
ĉe la urbo Münster en la pli grandan
riveron Amiso, germane: „Ems“.
  3) Professor Landois“ war wahrscheinlich
der Name eines Schiffes, das nach dem
Gründer des Münsterschen Zoos, Professor
Landois, benannt worden war. / „Profesoro
Landois“ estis verŝajne la nomo de
ŝipo, kiun oni nomis laŭ la nomo de la
fondinto de la Monastera zoologia ĝardeno.
2) aŭ:\\kie oni povas studi en kastel’,\\
tie estas mia hejmalanda ter’.