Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Mark Twain The Lorelei Angla Arg-11-2 2003-10-13 04:42 mgr nur tiun aldonu
L. W. Garnham The Lorelei Angla Arg-14-2 2003-10-11 23:04 mgr nur tiun forigu
Paul Gottfried Christaller [Ne scias mi, kio okazis] Esperanto Arg-1116-2 2010-09-13 10:03 Manfred nur tiun forigu
N. N. 01 Lurleia Latina Arg-179-2 2010-02-11 14:00 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Lorelejo Esperanto Arg-1115-2 2010-09-15 12:51 Manfred nur tiun forigu
Leopold Elb Lorelej' Esperanto Arg-71-2 2005-02-03 19:06 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Lazarus Zamenhof Lorelej Esperanto Arg-565-2 2009-10-30 16:15 mgr nur tiun aldonu
Hans-Georg Kaiser Lorelay Esperanto Arg-564-2 2005-02-03 19:18 Manfred nur tiun forigu
Heinrich Heine * Die Lorelei Germana 1823 Arg-2-2 2014-04-23 18:09 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
The Lorelei

 

Heinrich Heine,
[Ne scias mi, kio okazis]

 

Heinrich Heine,
Die Lorelei

 

Heinrich Heine,
Lorelejo

 

Heinrich Heine,
Lorelej'

 

Heinrich Heine,
Lorelay

 
tradukita de L. W. Garnham   tradukita de Paul Gottfried Christaller       tradukita de Joachim Gießner   tradukita de Leopold Elb   tradukita de Hans-Georg Kaiser
 
    El la "Libro de la kantoj", parto "La
Reveno".
          Tiu traduko estas poste iom modifita de
aliuloj, ne estas la origina traduk-versio
de Leopold Elb.
   
 
I do not know what it signifies.   Ne scias mi, kio okazis   Ich weiß nicht, was soll es bedeuten,   Malgajon mi sentas en koro,   Ne scias mi, kial mi estas   Min kaptas malgaj' en la koro,
That I am so sorrowful?   al mia tristema kor':   daß ich so traurig bin;   sed kial tia tim'?   Malgaja en la kor’.   pro kio tia trist'?
A fable of old Times so terrifies,   Antikva legendo min kaptis,   ein Märchen aus alten Zeiten,   Legendo el pratempa foro   Antikva fabelo restas   Fabel' el antikva foro
Leaves my heart so thoughtful.   ne cedas el mia memor'.   das kommt mir nicht aus dem Sinn.   Vagadas tra mia anim'.   Por ĉiam en mia memor’.   ne lasas de mi kun persist'.
 
The air is cool and it darkens,   La Rejno fluadas trankvile   Die Luft ist kühl und es dunkelt,   Jam fluas la Rejn' en malhelo,   Vespero jam ekmalheliĝas,   Aere fridetas, trankvilas,
And calmly flows the Rhine;   murmuras kiel mister',   und ruhig fließt der Rhein;   kaj malvarmetas l' aer'.   Fluadas la Rejn’ en trankvil’,   malhelas jam la Rejn'.
The summit of the mountain hearkens   la supron ŝtonegan orumas   der Gipfel des Berges funkelt   Sed brilas la mont' en orbelo   La supro de l’ monto lumiĝas   La monto surpinte brilas
In evening sunshine line.   sunbriloj de la vesper'.   im Abendsonnenschein.   pro suna lum' de l' vesper'.   En vespersuna bril’.   vespere en rava scen'.
 
The most beautiful Maiden entrances   Plej bela virgino jen sidas   Die schönste Jungfrau sitzet   Jen supre kabino provokas   Belega knabino jen tronas   Tre ĉarma feino sidas,
Above wonderfully there,   mirinda sur la montet'   dort oben wunderbar,   per ora juvelar',   Kun ora juvelar’,   jen supre por ador';
Her beautiful golden attire glances,   kaj ŝia oraĵo radias, 1)   ihr goldnes Geschmeide blitzet,   kaj ŝia beleco allogas   La belan vizaĝon kronas   la ora ornamo ridas;
She combs her golden hair.   ŝi logas kiel magnet'.   sie kämmt ihr goldenes Haar.   kaj ŝia ora harar'.   Mirinde la ora harar’.   ŝi kombas harojn el or'.
 
With golden comb so lustrous,   Ŝi kombas la oran hararon   Sie kämmt es mit goldenem Kamme,   Ŝi kombas ĝin, kantas sorĉige,   Ŝi uzas kombilon el oro   Ŝi kombas per ora kombilo
And thereby a song sings,   abundan per ora kombil',   und singt ein Lied dabei;   sirene kantas ŝi   Kaj dume kantas ŝi.   kaj kantas kun pasi';
It has a tone so wondrous,   kantante misteran lidon, 2)   das hat eine wundersame,   per neimagebla, mirige   Mirige tuŝas al koro   mirigas min la elbrilo
That powerful melody rings.   ravantan kiel sunbril'.   gewaltige Melodei.   potenca melodi'.   Sorĉiga la melodi’.   kaj forto de l' melodi'.
 
The shipper in the little ship   Ŝipisto en sia ŝipeto   Den Schiffer im kleinen Schiffe   Ŝipiston en eta boato   Kaj sopiregon eksentas   Ŝipisto ŝipeton gvidas,
It effects with woe sad might;   kaptiĝas per stranga dolor',   ergreift es mit wildem Weh;   Turmentas koremoci'.   Ŝipisto dum sia vetur’;   lin kaptas ve' de ekzalt'.
He does not see the rocky slip,   la rifon li tute ignoras.   er schaut nicht die Felsenriffe,   Ne ĝenas lin rifo-kaskado,   Rifaron li ne priatentas,   Li ja la rifojn ne vidas',
He only regards dreaded height.   atentas nur ŝin kun fervor'.   er schaut nur hinauf in die Höh.   rigardas nur supren al ŝi!   Al monto rigardas li nur.   li vidas nur supren sen halt'.
 
I believe the turbulent waves   Mi kredas: la ondoj englutas 3)   Ich glaube, die Wellen verschlingen   Ĝis tiras kun si al Rejn-fundo   Mi kredas, ke dronos finfine   Mi kredas, ke ondoj tiras
Swallow the last shipper and boat;   ŝipiston, ŝipeton je l' fin',   am Ende Schiffer und Kahn;   la ondoj lin kun boat'.   Ŝipisto kun sia boat’,   la ŝipon funden de l' Rejn';
She with her singing craves   kaj kulpa pri tio nur estas   und das hat mit ihrem Singen   Nun kuŝas li en la profundo   Kaj tion kaŭzis feine   kaj tio de l' kant' eliras
All to visit her magic moat.   kantado de la virin'.   die Lorelei getan.   pro Loreleja kantad'.   La Loreleja kantad’.   de Lorelaj-siren'.
 
Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en la Anglan de L. W.
Garnham.

L.W. Garnham, Bachelor of Arts, LEGENDS
OF THE RHINE;
mentioned in: A Tramp Abroad. Vol 1-2.
Leibzig: Tauchnitz, 1880 Band I, Mark
Twain 1880
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de Paul
Gottfried Christaller (*1860-08-21 -
†1950-12-31).

Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
tradukon el la libreto "H. Heine - Libro
de Kantoj", eldonita en 1911 de la
"Esperanto-Propaganda Instituto" (Leipzig,
Kaiser-Wilhelm-Str.15), 2a eldono. [Sur
la frontpaĝo de la kajero estas malsupre
indikita ankaŭ: Eldonejo Rothermel,
Friedrichswerth (Thüringen) kaj supre:
Popola Biblioteko Esperantista n-ro 2.]
Die deutsche Urfassung von Heinrich Heine
siehe: "Buch der Lieder", Abscbnitt "Die
Heimkehr". - Informoj pri la tradukinto
Paul Christaller troviĝas en la vikipedia
retejo http://de.wikipedia.org/wiki/Paul_Gottfried_Christaller,
kun foto de li.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17),
publikigita 1823.

Aus dem Werk "Buch der Lieder", Kapitel
"Die Heimkehr", Abschnitt II.
Siehe auch ein http://gutenberg.spiegel.de
unter:
http://gutenberg.spiegel.de/?id=5&x
d=1131&kapitel=12&cHash=eb14eca2272#gb_found
.
Vidu ankaŭ: http://www.gedichte.vu/?die_lorelei.html.
La melodion verkis la komponisto Friedrich
Silcher. Vidu la retejon
http://www.lieder-archiv.de/die_lorelei-notenblatt_300493.html.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Tiu ĉi poem-traduko aperis en la kant-kolekto
"Mia kantaro I", eldonita de Josef Schiffer
(Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio, tel. 0049(0)7721-58991; faks.
0049(0)7721-508891, ret-adreso:
Josef.Schiffer@t-online.de ), n-ro
30. Krome ĝi aperis en la informilo
"Fervoja Esperantisto" de Germana Ferjojista
Esperanto-Asocio, n-ro 3/2010, sur paĝo3.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Leopold Elb (†1912-08.04).

La traduko troviĝas sur paĝo 84 de la
lernolibro „Post la kurso“ de Wilhelm
kaj Hans Wingen, eldonita de Ludwig Pickel
en Nurembergo (Nürnberg), Germanio.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Hans-Georg Kaiser (Cezar, *1954-05-21).

 
 
    1) En la sube menciita kajero, el kiu mi,
Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
esperantigon, la linio tekstas: "kaj sia
oraĵo radias", kun "sia" anstataŭ "ŝia"'.
Tio ŝajne estas aŭ pres-eraro aŭ
gramatika eraro de la tradukinto.
               
    2) En la origina versio troviĝas tie ĉi la
vorto "liedon", kio estas aŭ pres-eraro
aŭ neologismo inventita de la tradukinto
Paul Christaller.
               
    3) Mi, Manfred Retzlaff, enmetis la duoblan
punkton post la vorto "kredas". Ĝi mankas
en la origina traduko de Paul Christaller.