eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Kálmán Kalocsay | Dornrozeto | Esperanto | Arg-2226-1022 | 2014-12-16 16:56 Manfred | nur tiun forigu | |
Johann Wolfgang von Goethe | * Heidenröslein | Germana | Arg-2069-1022 | 2014-05-23 13:04 Manfred | nur tiun aldonu | |
Joachim Gießner | Knab' rozeton vidis li | Esperanto | Arg-2225-1022 | 2014-12-16 16:29 Manfred | nur tiun aldonu | |
Ludwig Lazarus Zamenhof | La rozeto | Esperanto | Arg-2070-1022 | 2014-05-23 12:25 Manfred | nur tiun forigu | |
Gotthilf Sellin | Rozeto en herbejo | Esperanto | Arg-2071-1022 | 2014-12-16 16:00 Manfred | nur tiun aldonu | |
Konrad Matheus | Roz' sur erikejo | Esperanto | Arg-2227-1022 | 2014-12-17 13:24 Manfred | nur tiun forigu |
Johann Wolfgang von Goethe, | Johann Wolfgang von Goethe, | Johann Wolfgang von Goethe, | ||
tradukita de Konrad Matheus | tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof | tradukita de Kálmán Kalocsay | ||
Vidiĝis eta ruĝa roz’ | Knabo vidis – jen rozeto | Vidis knab': Jen, juna flor'! | ||
de knab‘, sur erikejo. | Sur la kampo staras; | Rozujet' kampara! | ||
Ĝi belis en matena ros’. | Bela, juna la floreto . . . | Bela, kiel la aŭror'! | ||
Hastis li al juna ŝos’ | Vive kuras la knabeto, | Li alkuris ĝoje por | ||
admiri ĝin kun ĝojego. | Ĝojas, miras, flaras. | Vidi, kiel kara! | ||
Ruĝa, ruĝa, ruĝa roz’, | Sur la kampo la rozet' | Rozo, rozo, ruĝa roz', | ||
roz’ sur erikejo. | Kiel infanet'. | Rozujet' kampara. | ||
Diris knab’: “Mi rompos vin, | Knabo diris : « mi eltiros | Diris knab': Mi volas vin, | ||
rozo sur erikejo.” | Belulinon mian »; | Rozujet' kampara. | ||
Diris roz’: “Dorn’ pikos vin, | Floro diris : « vi foriros, – | Diris roz': Mi boras vin, | ||
por ke vi ne forgesu min. | Per pikiloj mi disŝiros | Ĉiam vi memoras min, | ||
Al mi ne estu sufero. | Tuj la manon vian ». | Pro l' dolor' amara. | ||
Ruĝa, ruĝa, ruĝa roz’, | Sur la kampo la rozet' | Rozo, rozo, ruĝa roz', | ||
roz’ sur erikejo. | Kiel infanet'. | Rozujet' kampara. | ||
Kaj knab’ sovaĝa rompis ĝin, | La sovaĝa knab' ridante | Knabo rozon ŝiris do | ||
rozon sur erikejo. | La rozeton prenis, – | De l' rozuj' kampara, | ||
En defend’ roz’ pikis lin. | La floreto batalante | Ĝi, defende, pikis tro! | ||
Sed ve’ kaj aĥ’ ne helpis ĝin. | Sin defendis pikadante, | Sed ne helpis ve kaj ho | ||
Venis sort’ sen tolero. | Sed la sorto venis. | Kontraŭ vol' barbara. | ||
Ruĝa, ruĝa, ruĝa roz’, | Sur la kampo la rozet' | Rozo, rozo, ruĝa roz', | ||
roz’ sur erikejo. | Kiel infanet'. | Rozujet' kampara. | ||
Traduko de la Germana poemo "Heidenröslein" de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 - †1832-03-22) en Esperanton de Konrad Matheus. S-ano Konrad Matheus loĝas en Mühlenweg 20, D-33038 Nieheim, Germanio. | Traduko de la Germana poemo "Heidenröslein" de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 - †1832-03-22) en Esperanton de Ludwig Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro Zamenhofo, *1859-12-15 - †1917-04-14). Tiu ĉi Zamenhofa poem-traduko troviĝas en http://edu.i-lo.tarnow.pl/esp/lern/librejo/0012/0008.php. | Traduko de la Germana poemo "Heidenröslein" de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 - †1832-03-22) en Esperanton de Kálmán Kalocsay (Kalmano Kaloĉajo, *1911 - †1976). Tiu ĉi poem-esperantigo troviĝas interalie en http://egalite.hu/kalocsay/eterna/dornrozeto.htm. |