Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Kálmán Kalocsay Dornrozeto Esperanto Arg-2226-1022 2014-12-16 16:56 Manfred nur tiun forigu
Johann Wolfgang von Goethe * Heidenröslein Germana Arg-2069-1022 2014-05-23 13:04 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Knab' rozeton vidis li Esperanto Arg-2225-1022 2014-12-16 16:29 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Lazarus Zamenhof La rozeto Esperanto Arg-2070-1022 2014-05-23 12:25 Manfred nur tiun aldonu
Gotthilf Sellin Rozeto en herbejo Esperanto Arg-2071-1022 2014-12-16 16:00 Manfred nur tiun aldonu
Konrad Matheus Roz' sur erikejo Esperanto Arg-2227-1022 2014-12-17 13:24 Manfred nur tiun forigu

Johann Wolfgang von Goethe,
Roz' sur erikejo

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Dornrozeto

 
tradukita de Konrad Matheus   tradukita de Kálmán Kalocsay
 
Vidiĝis eta ruĝa roz’   Vidis knab': Jen, juna flor'!
de knab‘, sur erikejo.   Rozujet' kampara!
Ĝi belis en matena ros’.   Bela, kiel la aŭror'!
Hastis li al juna ŝos’   Li alkuris ĝoje por
admiri ĝin kun ĝojego.   Vidi, kiel kara!
Ruĝa, ruĝa, ruĝa roz’,   Rozo, rozo, ruĝa roz',
roz’ sur erikejo.   Rozujet' kampara.
 
Diris knab’: “Mi rompos vin,   Diris knab': Mi volas vin,
rozo sur erikejo.”   Rozujet' kampara.
Diris roz’: “Dorn’ pikos vin,   Diris roz': Mi boras vin,
por ke vi ne forgesu min.   Ĉiam vi memoras min,
Al mi ne estu sufero.   Pro l' dolor' amara.
Ruĝa, ruĝa, ruĝa roz’,   Rozo, rozo, ruĝa roz',
roz’ sur erikejo.   Rozujet' kampara.
 
Kaj knab’ sovaĝa rompis ĝin,   Knabo rozon ŝiris do
rozon sur erikejo.   De l' rozuj' kampara,
En defend’ roz’ pikis lin.   Ĝi, defende, pikis tro!
Sed ve’ kaj aĥ’ ne helpis ĝin.   Sed ne helpis ve kaj ho
Venis sort’ sen tolero.   Kontraŭ vol' barbara.
Ruĝa, ruĝa, ruĝa roz’,   Rozo, rozo, ruĝa roz',
roz’ sur erikejo.   Rozujet' kampara.
 
Traduko de la Germana poemo "Heidenröslein"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Konrad Matheus.

S-ano Konrad Matheus loĝas en Mühlenweg
20, D-33038 Nieheim, Germanio.

  Traduko de la Germana poemo "Heidenröslein"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Kálmán Kalocsay (Kalmano Kaloĉajo,
*1911 - †1976).

Tiu ĉi poem-esperantigo troviĝas interalie
en http://egalite.hu/kalocsay/eterna/dornrozeto.htm.