eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Martin Rinckart | * Nun danket alle Gott | Germana | 1636 | Arg-2119-1044 | 2014-06-08 10:57 Manfred | nur tiun forigu |
Clarence Bicknell | Nun danku ni al Dio | Esperanto | Arg-2120-1044 | 2014-06-08 10:55 Manfred | nur tiun forigu |
Martin Rinckart, | Martin Rinckart, | |
tradukita de Clarence Bicknell | ||
Nun danku ni al Dio | Nun danket alle Gott | |
Per mano, voĉo, koro! | mit Herzen, Mund und Händen, | |
La tuta mondo ĝojas | der große Dinge tut | |
Pro lia granda gloro. | an uns und allen Enden, | |
De frua infaneco | der uns von Mutterleib | |
Li nin beninta estas, | und Kindesbeinen an | |
Kaj liaj amdonacoj | unzählig viel zugut | |
Kun ni ankoraŭ restas. | und noch jetzund getan. | |
Li gvidu nin konstante | Der ewigreiche Gott | |
Sur tuta vivovojo, | woll uns bei unserm Leben | |
Benante niajn korojn | ein immer fröhlich Herz | |
Per paco kaj per ĝojo; | und edlen Frieden geben | |
Li ŝirmu de danĝero, | und uns in seiner Gnad | |
Li donu korfavoron, | erhalten fort und fort | |
Kaj de malbono gardu | und uns aus aller Not | |
Nin nun kaj ĉiun horon. | erlösen hier und dort. | |
Ho, estu niaj voĉoj | Lob, Ehr und Preis sei Gott, | |
Kun danko nun levataj | dem Vater und dem Sohne | |
Al Patro, Fil', Spirito, | und dem, der beiden gleich | |
Egale adorataj. | im höchsten Himmelsthrone, | |
De homoj sur la tero, | dem dreimal einen Gott, | |
Ĉielaj anĝelaroj, | wie es ursprünglich war | |
Al Dio sonu laŭdo | und ist und bleiben wird | |
Dum la eternaj jaroj. | jetzund und immerdar. | |
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Martin Rinckart (*1586-04-24 - †1649-12-08), publikigita 1636. Tiu ĉi kanto-teksto troviĝas interalie en http://www.lieder-archiv.de/nun_danket_alle_gott-notenblatt_300778.html. Tie estas indikitaj ankaŭ la muziknotoj. Pri la tradukinto vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Martin_Rinckart. | ||
Traduko de la Germana poemo "Nun danket alle Gott" de Martin Rinckart (*1586-04-24 - †1649-12-08) en Esperanton de Clarence Bicknell. Pri la tradukinto vidu la retejon http://eo.wikipedia.org/wiki/Clarence_Bicknell. |