eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Heinrich Heine | * Die Lorelei | Germana | 1823 | Arg-2-2 | 2014-04-23 18:09 Manfred | nur tiun aldonu |
Hans-Georg Kaiser | Lorelay | Esperanto | Arg-564-2 | 2005-02-03 19:18 Manfred | nur tiun aldonu | |
Ludwig Lazarus Zamenhof | Lorelej | Esperanto | Arg-565-2 | 2009-10-30 16:15 mgr | nur tiun aldonu | |
Leopold Elb | Lorelej' | Esperanto | Arg-71-2 | 2005-02-03 19:06 Manfred | nur tiun aldonu | |
Joachim Gießner | Lorelejo | Esperanto | Arg-1115-2 | 2010-09-15 12:51 Manfred | nur tiun forigu | |
N. N. 01 | Lurleia | Latina | Arg-179-2 | 2010-02-11 14:00 Manfred | nur tiun aldonu | |
Paul Gottfried Christaller | [Ne scias mi, kio okazis] | Esperanto | Arg-1116-2 | 2010-09-13 10:03 Manfred | nur tiun forigu | |
Mark Twain | The Lorelei | Angla | Arg-11-2 | 2003-10-13 04:42 mgr | nur tiun aldonu | |
L. W. Garnham | The Lorelei | Angla | Arg-14-2 | 2003-10-11 23:04 mgr | nur tiun aldonu |
Heinrich Heine, | Heinrich Heine, | |
tradukita de Paul Gottfried Christaller | tradukita de Joachim Gießner | |
El la "Libro de la kantoj", parto "La Reveno". | ||
Ne scias mi, kio okazis | Malgajon mi sentas en koro, | |
al mia tristema kor': | sed kial tia tim'? | |
Antikva legendo min kaptis, | Legendo el pratempa foro | |
ne cedas el mia memor'. | Vagadas tra mia anim'. | |
La Rejno fluadas trankvile | Jam fluas la Rejn' en malhelo, | |
murmuras kiel mister', | kaj malvarmetas l' aer'. | |
la supron ŝtonegan orumas | Sed brilas la mont' en orbelo | |
sunbriloj de la vesper'. | pro suna lum' de l' vesper'. | |
Plej bela virgino jen sidas | Jen supre kabino provokas | |
mirinda sur la montet' | per ora juvelar', | |
kaj ŝia oraĵo radias, 1) | kaj ŝia beleco allogas | |
ŝi logas kiel magnet'. | kaj ŝia ora harar'. | |
Ŝi kombas la oran hararon | Ŝi kombas ĝin, kantas sorĉige, | |
abundan per ora kombil', | sirene kantas ŝi | |
kantante misteran lidon, 2) | per neimagebla, mirige | |
ravantan kiel sunbril'. | potenca melodi'. | |
Ŝipisto en sia ŝipeto | Ŝipiston en eta boato | |
kaptiĝas per stranga dolor', | Turmentas koremoci'. | |
la rifon li tute ignoras. | Ne ĝenas lin rifo-kaskado, | |
atentas nur ŝin kun fervor'. | rigardas nur supren al ŝi! | |
Mi kredas: la ondoj englutas 3) | Ĝis tiras kun si al Rejn-fundo | |
ŝipiston, ŝipeton je l' fin', | la ondoj lin kun boat'. | |
kaj kulpa pri tio nur estas | Nun kuŝas li en la profundo | |
kantado de la virin'. | pro Loreleja kantad'. | |
Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Paul Gottfried Christaller (*1860-08-21 - †1950-12-31). Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi tradukon el la libreto "H. Heine - Libro de Kantoj", eldonita en 1911 de la "Esperanto-Propaganda Instituto" (Leipzig, Kaiser-Wilhelm-Str.15), 2a eldono. [Sur la frontpaĝo de la kajero estas malsupre indikita ankaŭ: Eldonejo Rothermel, Friedrichswerth (Thüringen) kaj supre: Popola Biblioteko Esperantista n-ro 2.] Die deutsche Urfassung von Heinrich Heine siehe: "Buch der Lieder", Abscbnitt "Die Heimkehr". - Informoj pri la tradukinto Paul Christaller troviĝas en la vikipedia retejo http://de.wikipedia.org/wiki/Paul_Gottfried_Christaller, kun foto de li. | Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Tiu ĉi poem-traduko aperis en la kant-kolekto "Mia kantaro I", eldonita de Josef Schiffer (Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio, tel. 0049(0)7721-58991; faks. 0049(0)7721-508891, ret-adreso: Josef.Schiffer@t-online.de ), n-ro 30. Krome ĝi aperis en la informilo "Fervoja Esperantisto" de Germana Ferjojista Esperanto-Asocio, n-ro 3/2010, sur paĝo3. | |
1) En la sube menciita kajero, el kiu mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi esperantigon, la linio tekstas: "kaj sia oraĵo radias", kun "sia" anstataŭ "ŝia"'. Tio ŝajne estas aŭ pres-eraro aŭ gramatika eraro de la tradukinto. | ||
2) En la origina versio troviĝas tie ĉi la vorto "liedon", kio estas aŭ pres-eraro aŭ neologismo inventita de la tradukinto Paul Christaller. | ||
3) Mi, Manfred Retzlaff, enmetis la duoblan punkton post la vorto "kredas". Ĝi mankas en la origina traduko de Paul Christaller. |