eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Heinrich Heine | * Die Lorelei | Germana | 1823 | Arg-2-2 | 2014-04-23 18:09 Manfred | nur tiun aldonu |
Hans-Georg Kaiser | Lorelay | Esperanto | Arg-564-2 | 2005-02-03 19:18 Manfred | nur tiun aldonu | |
Ludwig Lazarus Zamenhof | Lorelej | Esperanto | Arg-565-2 | 2009-10-30 16:15 mgr | nur tiun aldonu | |
Leopold Elb | Lorelej' | Esperanto | Arg-71-2 | 2005-02-03 19:06 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Lorelejo | Esperanto | Arg-1115-2 | 2010-09-15 12:51 Manfred | nur tiun aldonu | |
N. N. 01 | Lurleia | Latina | Arg-179-2 | 2010-02-11 14:00 Manfred | nur tiun aldonu | |
Paul Gottfried Christaller | [Ne scias mi, kio okazis] | Esperanto | Arg-1116-2 | 2010-09-13 10:03 Manfred | nur tiun forigu | |
Mark Twain | The Lorelei | Angla | Arg-11-2 | 2003-10-13 04:42 mgr | nur tiun aldonu | |
L. W. Garnham | The Lorelei | Angla | Arg-14-2 | 2003-10-11 23:04 mgr | nur tiun forigu |
Heinrich Heine, | Heinrich Heine, | Heinrich Heine, | ||
tradukita de Paul Gottfried Christaller | tradukita de Leopold Elb | tradukita de L. W. Garnham | ||
El la "Libro de la kantoj", parto "La Reveno". | Tiu traduko estas poste iom modifita de aliuloj, ne estas la origina traduk-versio de Leopold Elb. | |||
Ne scias mi, kio okazis | Ne scias mi, kial mi estas | I do not know what it signifies. | ||
al mia tristema kor': | Malgaja en la kor’. | That I am so sorrowful? | ||
Antikva legendo min kaptis, | Antikva fabelo restas | A fable of old Times so terrifies, | ||
ne cedas el mia memor'. | Por ĉiam en mia memor’. | Leaves my heart so thoughtful. | ||
La Rejno fluadas trankvile | Vespero jam ekmalheliĝas, | The air is cool and it darkens, | ||
murmuras kiel mister', | Fluadas la Rejn’ en trankvil’, | And calmly flows the Rhine; | ||
la supron ŝtonegan orumas | La supro de l’ monto lumiĝas | The summit of the mountain hearkens | ||
sunbriloj de la vesper'. | En vespersuna bril’. | In evening sunshine line. | ||
Plej bela virgino jen sidas | Belega knabino jen tronas | The most beautiful Maiden entrances | ||
mirinda sur la montet' | Kun ora juvelar’, | Above wonderfully there, | ||
kaj ŝia oraĵo radias, 1) | La belan vizaĝon kronas | Her beautiful golden attire glances, | ||
ŝi logas kiel magnet'. | Mirinde la ora harar’. | She combs her golden hair. | ||
Ŝi kombas la oran hararon | Ŝi uzas kombilon el oro | With golden comb so lustrous, | ||
abundan per ora kombil', | Kaj dume kantas ŝi. | And thereby a song sings, | ||
kantante misteran lidon, 2) | Mirige tuŝas al koro | It has a tone so wondrous, | ||
ravantan kiel sunbril'. | Sorĉiga la melodi’. | That powerful melody rings. | ||
Ŝipisto en sia ŝipeto | Kaj sopiregon eksentas | The shipper in the little ship | ||
kaptiĝas per stranga dolor', | Ŝipisto dum sia vetur’; | It effects with woe sad might; | ||
la rifon li tute ignoras. | Rifaron li ne priatentas, | He does not see the rocky slip, | ||
atentas nur ŝin kun fervor'. | Al monto rigardas li nur. | He only regards dreaded height. | ||
Mi kredas: la ondoj englutas 3) | Mi kredas, ke dronos finfine | I believe the turbulent waves | ||
ŝipiston, ŝipeton je l' fin', | Ŝipisto kun sia boat’, | Swallow the last shipper and boat; | ||
kaj kulpa pri tio nur estas | Kaj tion kaŭzis feine | She with her singing craves | ||
kantado de la virin'. | La Loreleja kantad’. | All to visit her magic moat. | ||
Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Paul Gottfried Christaller (*1860-08-21 - †1950-12-31). Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi tradukon el la libreto "H. Heine - Libro de Kantoj", eldonita en 1911 de la "Esperanto-Propaganda Instituto" (Leipzig, Kaiser-Wilhelm-Str.15), 2a eldono. [Sur la frontpaĝo de la kajero estas malsupre indikita ankaŭ: Eldonejo Rothermel, Friedrichswerth (Thüringen) kaj supre: Popola Biblioteko Esperantista n-ro 2.] Die deutsche Urfassung von Heinrich Heine siehe: "Buch der Lieder", Abscbnitt "Die Heimkehr". - Informoj pri la tradukinto Paul Christaller troviĝas en la vikipedia retejo http://de.wikipedia.org/wiki/Paul_Gottfried_Christaller, kun foto de li. | Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Leopold Elb (†1912-08.04). La traduko troviĝas sur paĝo 84 de la lernolibro „Post la kurso“ de Wilhelm kaj Hans Wingen, eldonita de Ludwig Pickel en Nurembergo (Nürnberg), Germanio. | Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en la Anglan de L. W. Garnham. L.W. Garnham, Bachelor of Arts, LEGENDS OF THE RHINE; mentioned in: A Tramp Abroad. Vol 1-2. Leibzig: Tauchnitz, 1880 Band I, Mark Twain 1880 | ||
1) En la sube menciita kajero, el kiu mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi esperantigon, la linio tekstas: "kaj sia oraĵo radias", kun "sia" anstataŭ "ŝia"'. Tio ŝajne estas aŭ pres-eraro aŭ gramatika eraro de la tradukinto. | ||||
2) En la origina versio troviĝas tie ĉi la vorto "liedon", kio estas aŭ pres-eraro aŭ neologismo inventita de la tradukinto Paul Christaller. | ||||
3) Mi, Manfred Retzlaff, enmetis la duoblan punkton post la vorto "kredas". Ĝi mankas en la origina traduko de Paul Christaller. |