eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Heinrich Heine | * Buch der Lieder, Vorrede zur dritten Auflage | Germana | 1839 | Arg-424-216 | 2004-03-15 16:02 Manfred | nur tiun forigu |
Manfredo Ratislavo | Libro de l' kantoj, antaŭparolo je la tria eldono | Esperanto | 1984-03-31 | Arg-425-216 | MR-121-1 | 2004-03-15 16:10 Manfred | nur tiun forigu |
Heinrich Heine, | Heinrich Heine, | |
tradukita de Manfredo Ratislavo | ||
Das ist der alte Märchenwald! | Jen estas la fabel-arbar’! | |
Es duftet die Lindenblüte! | Mi flaras tilio-floron! | |
Der wunderbare Mondenglanz | Kaj la miriga luno-bril’ | |
Bezaubert mein Gemüte. | Sorĉigas mian koron. | |
Ich ging fürbaß, und wie ich ging, | Promenis mi, dum la irad’ | |
Erklang es in der Höhe. | Eksonis en la foro | |
Das ist die Nachtigall, sie singt | De l’ najtingalo rava kant’ | |
Von Lieb’ und Liebeswehe. | Pri am’ kaj am-doloro. | |
Sie singt von Lieb und Liebesweh, | De am’, am-veo kantis ĝi, | |
Von Tränen und von Lachen, | De larmoj kaj ridado; | |
Sie jubelt so traurig, sie schluchzet so froh, | Jubilis ĝi triste, singultas pro ĝoj’, | |
Vergessene Träume erwachen. - | vekiĝis malnova sonĝado. | |
Ich ging fürbaß, und wie ich ging, | Pluiris mi, dum la irad’ | |
Da sah ich vor mir liegen, | Mi vidis en la fono | |
Auf freiem Platz, ein großes Schloß, | Kastelon sur tre larĝa plac’, | |
Die Giebel hoch aufstiegen. | Altegis la frontono. | |
Verschlossene Fenster, überall | Fermitaj fenestroj, ĉie ĉi | |
Ein Schweigen und ein Trauern; | Silento kaj malĝojego; | |
Es schien, als wohne der stille Tod | Kaj estis, kvazaŭ loĝis la mort’ | |
In diesen öden Mauern. | Malantaŭ jena murego. | |
Dort vor dem Tor lag eine Sphinx, | Kaj antaŭ la pordo, jen kuŝis sfinks’, | |
Ein Zwitter von Schrecken und Lüsten, | Skulptaj’ de volupt’ kaj teruro; | |
Der Leib und die Tatze wie ein Löw, | Leonan korpon havis la | |
Ein Weib an Haupt und Brüsten. | in-kapa, kun-mama figuro. | |
Ein schönes Weib! Der weiße Blick, | La blanka vido de la in’ | |
Er sprach von wildem Begehren; | Parolis de voluptemo; | |
Die stummen Lippen wölbten sich | La mutaj lipoj volbis sin, | |
Und lächelten stilles Gewähren. | Ridetis de sindonemo.1) | |
Die Nachtigall, sie sang so süß - | Ĉe l’ najtingala rava kant’ | |
Ich konnt nicht widerstehen - | Ne povis mi kontraŭstari; | |
Und als ich küßte das holde Gesicht, | Kisinte ŝian vizaĝon mi | |
Da war’s um mich geschehen. | Ne povi plu ion fari. | |
Lebendig ward das Marmorbild, | Ekvivis la marmora bild’, | |
der Stein begann zu ächzen - | La ŝtono ekĝemegis - | |
Sie trank meiner Küsse lodernde Glut | La ardon de miaj kisoj ŝi | |
Mit Dürsten und mit Lechzen. | Avide eltrinkegis. | |
Sie trank mir fast den Odem aus - | Sufoke ŝi kisegis min, | |
Und endlich, wollustheischend, | Volupton postulante; | |
Umschlang sie mich, meinen armen Leib | Kaj fine min ĉirkaŭprenis ŝi, | |
Mit den Löwentatzen zerfleischend. | Per-unge min disŝirante. | |
Entzückende Marter und wonniges Weh! | Tortur’ feliĉega! La dolĉa dolor’ | |
Der Schmerz wie die Lust unermeßlich! | Plenigis min senmezure; | |
Derweilen des Mundes Kuß mich beglückt, | Kaj dum la buŝo ravigis min, | |
Verwunden die Tatzen mich gräßlich. | La ungoj min lezis terure. | |
Die Nachtigall sang: »O schöne Sphinx! | Kantadis la najtingal’: „Ho am’, | |
O Liebe! was soll es bedeuten, | Respondu demandon mian: | |
Daß du vermischest mit Todesqual | Pro kio vi miksas kun mort-turment’ | |
All deine Seligkeiten? | Feliĉon ĉiun vian? | |
O schöne Sphinx! O löse mir | Ho bela sfinks’, ho solvu la | |
Das Rätsel, das wunderbare! | Enigmon malfacilan! | |
Ich hab darüber nachgedacht | Pripensis mi pri tio ĉi | |
Wohl manche tausen Jahre.« | Jam tempon kelkjarmilan.“ | |
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17), publikigita 1839. Das Gedicht befindet sich in Heinrich Heines Werk „Buch der Lieder“, in der Vorrede zur dritten Auflage. Der weitere Text dieser Vorrede lautet: ’Das hätte ich alles sehr gut in guter Prosa sagen können... Wenn man aber die alten Gedichte wieder durchliest, um ihnen, behufs eines erneueten Abdrucks, einige Nachfeile zu erteilen, dann überschleicht einen unversehens die klingelnde Gewohnheit des Reims und Silbenfalls, und siehe! es sind Verse, womit ich die dritte Auflage des Buchs der Lieder eröffne. O Phöbus Apollo! sind diese Verse schlecht, so wirst du mir gern verzeihen... Denn du bist ein allwissender Gott, und du weißt sehr gut, warum ich mich seit so vielen Jahren nicht mehr vorzugsweise mit Maß und Gleichklang der Wörter beschäftigen konnte... Du weißt, warum die Flamme, die einst in brillanten Feuerwerkspielen die Welt ergötzte, plötzlich zu weit ernsteren Bränden verwendet werden mußte... Du weißt, warum sie jetzt in schweigender Glut mein Herz verzehrt... Du verstehst mich, großer schöner Gott, der du ebenfalls die goldene Leier zuweilen vertauschtest mit dem starken Bogen und den tödlichen Pfeilen... Erinnerst du dich auch noch des Marsyas, den du lebendig geschunden? Es ist schon lange her, und ein ähnliches Beispiel tät wieder not.... Du lächelst, o mein ewiger Vater!’ Gechrieben zu Paris, den 20. Februar 1839 Heinrich Heine | Traduko de la Germana poemo "Buch der Lieder, Vorrede zur dritten Auflage" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04) en 1984-03-31. La poemo troviĝas en la „Libro de la kantoj“, en la antaŭparolo al la tria eldono. La plua teksto de tiu ĉi antaŭparolo estas: ’Mi estua povinta diri ĉion tion ĉi en bona prozo...Sed kiam oni tralegas la malnovajn poemojn, por priŝlifi ilin iom por nova eldono, tiam oni estas neatendite ree kaptata per la belsona kutimo de rimado kaj versritmo, kaj jen! Estas versoj, per kiuj mi malfermas la „Libron de l’ kantoj“. Ho, Febo Apolono! Se tiuj versoj estas malbonaj, vi certe pardonos al mi... Ĉar vi estas ĉioscia dio, kaj vi scias tre bone, pro kio mi ekde multaj jaroj ne plu povis prefere okupiĝi pri versmezuro kaj samsoneco de vortoj.... Vi scias, pro kio la flamo, kiu kiel brilega piroteknikaĵo delektis la mondon, subite devis esti uzata por multe pli seriozaj incendioj... Vi scias, kial ĝi nun en silenta ardo konsumas mian koron.... Vi komprenas min, granda, bela dio, kiu ankaŭ vi interŝanĝis foje la oran liron per la forta arko kaj la mortigaj sagoj... Ĉu vi memoras ankoraŭ pri tiu Marsio, kiun vi vive senhaŭtigis? Estas pasinta tio jam delonge, sed simila ekzemplo nun ree estus necesa.... Vi ridetas, ho mia eterna patro!’ Skribite en Parizo je la 20a de Februaro de 1839 Heinrich Heine | |
1) aŭ: Ridetis pri memdonemo. |