eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Michel Duc Goninaz | La disipanto | Esperanto | 2003 | Arg-759-385 | 2007-02-08 12:35 Manfred | nur tiun forigu |
Manfred Retzlaff | La disipulo | Esperanto | 2002-08 | Arg-758-385 | MR-392-1a | 2007-02-06 12:17 Manfred | nur tiun forigu |
Фёдор Сологуб | * Расточитель | Rusa | 1917-06-13 | Arg-757-385 | 2007-02-06 16:46 Manfred | nur tiun aldonu |
Фёдор Сологуб, | Фёдор Сологуб, | |
tradukita de Manfred Retzlaff | tradukita de Michel Duc Goninaz | |
Stulte mi eluzis korpon mian, | Mi la korpon liveris al ŝimo, | |
Disipado estis tio ĉi, | Disipinte trezoron de l' sort'. | |
Vidas elirejon mi nenian, | Jen mi staras ĉe la noktolimo | |
Nude, neŝirmite staras mi. | En nudeco, senhelpa, sen fort'. | |
Kaj mi preĝas al la kara Dio, | Kaj mi petas de la Dia graco | |
-Tiel mi neniam petis Lin -: | — senkomparas la preĝa sincer'! — | |
“Donu Vi al mi da energio | “Nur iomon da forto donacu | |
iom, kiu plu vivtenos min. | Al mi, kiun lacigas la ter'. | |
Neporteblaj afliktiĝoj teraj, | Sub ĉi-teraj ĉagrenoj mi sklavas, | |
Kaj tro granda tera vivopen’, | Por mi troas la tera plenum', | |
Sed kontraŭe ĉarmoj primaveraj | Sed printempoj min, ho kiom! ravas, | |
Kaj freŝiga akva ĉirkaŭpren’! | Kaj freŝigas min akva brakum'. | |
Kiel ardas la purpur-aŭroroj, | Kiom ruĝe aŭroroj ĉi ardas, | |
Kiel igas revi la jasmen’, | Kiel revas jasmena arbet', | |
Kiel rave amas inaj koroj, | Kiel milde lazuro rigardas, | |
Kiel kisas lipoj kun ĝojplen’! | Kiel kisas la lipa impet'! | |
Kaj ankoraŭ ĉi kisad’ pasia, 1) | Dezirata eĉ pli, ol kisado, | |
Kaj jasmen-aromo tiu ĉi, | Kaj aroma eĉ pli, ol jasmen', | |
La revado forta, idilia, | Estas forto de sonĝa persvado | |
Kaj de l’ versoj dolĉa melodi’! | Kaj de versoj la milda refren'. | |
Gloro kaj potenco estas via! | Ĉar Vi, Di', kompatemas, kaj vere | |
Mi Vin petas, kompatema Di’: | En Vi — gloro kaj fort', lumoflu'. | |
Donu iom al vivtempo mia, | Donu iom da vivo surtere, | |
Por ke pluajn kantojn verku mi!“ | Por ke kantojn komponu mi plu!” | |
Traduko de la Rusa poemo "Расточитель" de Фёдор Сологуб (Fjodor Kusmiĉ Teternikov, *1863-03-01 - †1927-12-05) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 2002-08 . La vera nomo de la poeto estis: Фёдор Қузьмич Тетерников (Fjodor Kusmiĉ Teternikov), Фёдор Сологуб (Fjodor Sologub) estis lia kaŝnomo (pseŭdonimo). | Traduko de la Rusa poemo "Расточитель" de Фёдор Сологуб (Fjodor Kusmiĉ Teternikov, *1863-03-01 - †1927-12-05) en Esperanton de Michel Duc Goninaz (*1933-09.06) en 2003. Tiu ĉi traduko aperis en la revuo "La ondo de Esperanto", en 2003. Laŭ sciigo de s-ro Michel Duc Goninaz, la verkinto de tiu ĉi traduko, mi, Manfred Retzlaff, korektis preseraron en la tria stofo, nome "printempo" anstataŭ ĝuste "printempoj". S-ro Duc Goninaz atentigis min pri tio per retletero de l' 07.02.2007. Tiu preseraro ankoraŭ estis en la retejo http://www.esperanto.org/Ondo/Ondo/106-lode.htm#106-36, el kiu mi prenis la tradukon. |