eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun aldonu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun forigu |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | ||||
tradukita de Adolf Burkhardt | tradukita de Guido Holz | tradukita de Otto Bonte | tradukita de Manfred Retzlaff | |||||
1. Leviĝas luno; hele | 1. Der Mond ist aufgegangen, | 1. La luno nun ekhelas, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno nun leviĝis, | ||||
orpompas surĉiele | Die goldnen Sternlein prangen | Steletoj oraj belas | Steletoj ekheliĝis, | La steloj eklumiĝis, | ||||
la steloj al l'okul'. | Am Himmel hell und klar; | En la ĉiela klar'; | Ravante homojn nin; | Subiĝis jam la sun’. | ||||
Arbaro mute revas; | Der Wald steht schwarz und schweiget, | L'arbaro nigra revas, | Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | ||||
el la herbej' sin levas | Und aus den Wiesen steiget | Kaj el herbejo levas | Kaj super la kamparo | Kaj super la kamparo | ||||
mirinde blanka la nebul' | Der weisse Nebel wunderbar. | Mirige sin nebula mar'. | Nebulo pala levas sin. | Nebulo blanka kuŝas nun. | ||||
2. Ripozas mont' kaj valo | Wie ist die Welt so stille | 2. Silenta estas mondo | 2. Ho, mondo la kvieta, | 2. La mondo ŝajnas kiel | ||||
sub la krepusk-vualo | Und in der Dämmrung Hülle | Kaj en krepuska rondo | Kaj kiel ŝajnas eta | Hejmeca ĉambro, tiel | ||||
trankvile kvazaŭ lag'. | So traulich und so hold! | Hejmecas kun favor'! | Krepuska en kovril'; | Trankvila estas ĝi. | ||||
Por vi jen la permeso | Als eine stille Kammer, | Similas kalman ĉelon, | Por ke vi en ĉambreto | Dormante ĉiun penon, | ||||
fordormi en forgeso | Wo ihr des Tages Jammer | En kiu vi kverelon | Samkiel infaneto | Aflikton kaj ĉagrenon | ||||
la malbonaĵojn de la tag'. | Verschlafen und vergessen sollt. | De l'tago dorme pelu for. | Senzorge dormu en lulil'. | Dum nokta hor’ forgesu vi.1) | ||||
3. La luno nur duone | 2. Seht ihr den Mond dort stehen? - | 3. Ĉu vi la lunon konas? | 3. Rigardu nun la lunon, | 3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | ||||
Prezentas sin impone; | Er ist nur halb zu sehen | Aspekto nur duonas, | Vi vidas nur duonon, | Tre eta fora stelo, | ||||
ĝi tamen estas sfer': | Und ist doch rund und schön! | Sed rondas ĝi en bel'. | Sed tamen ronda ĝi. | Sed tamen egas ĝi! | ||||
Facile ni priridas | So sind wohl manche Sachen, | Do ankaŭ estas multo, | Ni ofte ion ridas, | Ja estas ofte aĵo | ||||
aferon, se ni vidas | Die wir getrost belachen, | Loganta al insulto, | Ĉar ni ne klare vidas, | Por ni nur ridindaĵo; | ||||
nur parton de la plena ver'. | Weil unsre Augen sie nicht sehn. | Okulojn ĝenas la malhel'. | Ke ĉie regas harmoni'. | Ĉar ne videblas ĝi al ni. | ||||
4. Homidoj ni fieraj | 3. Wir stolze Menschenkinder | 4. Ni homoj tiel vantaj | 4. ..................... | 4.) Ni homaj fieruloj, | ||||
pekuloj nur, mizeraj; | Sind eitel arme Sünder | Ja estas nur pekantaj, | ........................ | Mizeraj ni pekuloj, | ||||
ne multon scias ni. | Und wissen gar nicht viel; | Malvasta nia sci'; | ........................ | Malmulton scias ni! | ||||
Ni teksas iluziojn | Wir spinnen Luftgespinste | Ĥimerojn ni eltrikas, | ........................ | Ni faras multajn aĵojn | ||||
kaj serĉas multajn sciojn | Und suchen viele Künste | Ni multe artifikas | ........................ | Kaj artajn elpensaĵojn, | ||||
kaj devojiĝas pli kaj pli. | Und kommen weiter von dem Ziel. | Kaj perdas celon pli kaj pli. | ........................ | Sed vana estas tio ĉi. | ||||
5. Ho Di', nin lasu vidi | 4. Gott, laß uns dein Heil schauen, | 5. Vidigu, Dio, savon, | 5. ..................... | 5.) La Dian savon vidu | ||||
la Savon, ne plu fidi | Auf nichts Vergänglichs trauen, | Pasem' ne veku ravon, | ........................ | Ni nur kaj ni ne fidu | ||||
vantaĵojn de l' pasem'! | Nicht Eitelkeit uns freun! | Ne ĝoju ni pro glor'! | ........................ | je vanta iluzi’! | ||||
Nin faru simpl-animaj, | Laß uns einfältig werden | Fariĝu malafektaj | ........................ | Ni malfieraj iĝu, | ||||
infane Dio-timaj | Und vor dir hier auf Erden | Ni kaj al vi respektaj, | ........................ | Ni ĝoju kaj piiĝu, | ||||
en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | Wie Kinder fromm und fröhlich sein! | Infane gaju nia kor'! | ........................ | Infan-egalaj estu ni! | ||||
6. Vi fine, sen ĉagreni, | 5. Wollst endlich sonder Grämen | 6. Vi gracu, sen ĉagreni | 6. ..................... | 6.) Finfine vi nin prenu | ||||
el mond' nin volu preni | Aus dieser Welt uns nehmen | El mondo nin forpreni | ........................ | El tiu mond’, ĉagrenu | ||||
per milda morto for. | Durch einen sanften Tod! | Al fin' per milda mort'! | ........................ | Ni ne pro tio ĉi! | ||||
Nin tiam al ĉielo | Und, wenn du uns genommen, | Kaj post forpren' fidele | ........................ | Kaj kiam vi nin prenos, | ||||
venigu, al la celo: | Laß uns in Himmel kommen, | Hejmigu nin ĉiele, | ........................ | Ho faru, ke ni venos | ||||
Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | Du unser Herr und unser Gott! | Sinjoro, Dio, nia fort'! | ........................ | En vian regnon, kara Di’! | ||||
7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 6. So legt euch denn, ihr Brüder, | 7. Kuŝiĝu do kun pio | 7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | 7.) Gefratoj, enlitiĝu, | ||||
Vin nokta vent' ne tuŝu, | In Gottes Namen nieder; | Vi en la nom' de Dio, | De bona Di' ŝirmataj | Trankvile endormiĝu! | ||||
dum ŝirmas anĝelar'. | Kalt ist der Abendhauch. | Jam fridas nokta vent'. | Kun tuta la homar'. | Noktiĝas ĉie ĉi; | ||||
Indulgu, Di', nin grace, | Verschon uns, Gott! mit Strafen, | Per punoj, Di', ne ĝenu, | Kar-Dio ne nin punu, | Vin gardos nia Dio. | ||||
por ke nun dormu pace | Und laß uns ruhig schlafen! | Per dolĉa dorm' nin benu, | Trankvilan dormon donu | Li regas super ĉio. | ||||
ni kaj malsana la najbar'. | Und unsern kranken Nachbar auch! | Najbaron ankaŭ en turment'. | Kaj al malsana la najbar'! | Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | ||||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21). La poemo estas kantebla laŭ melodio verkita de Johann Abraham Peter Schulz (31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz. Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html. Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | ||||
1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! |