Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Dektritilio, ĉapitro 5, Ĉe la oferoŝtono Esperanto Arg-814-412 2007-04-29 22:02 Manfred nur tiun forigu
Friedrich Wilhelm Weber * Dreizehnlinden, Kapitel 5, Am Opfersteine Germana Arg-813-412 2007-04-29 21:02 Manfred nur tiun aldonu

Friedrich Wilhelm Weber,
Dektritilio, ĉapitro 5, Ĉe la oferoŝtono

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
1 Ravaj estas la Juniaj
Noktoj, kiam lumetante
La vespera ruĝ’ miksiĝas
Kun aŭroro krepuskante;
 
2 Kiam ruĝaroze verŝas
Sian sangon primavero,
Kaj priploras tiun laste
Najtingalo dum vespero;
 
3 Kiam sur tiliofloro,
Sub folia baldakeno,
Dormas la abelo laca,
Kun la ŝarĝo de poleno;
 
4 Kiam ĉirpas en la nesto
De l’ hirundoj la idaro,
Sonĝas jam pri la vojaĝo
Suden super ter’ kaj maro.
 
5 Pepas sur grenkamp’ koturno;
Ĝoje pensas kamparano
Pri la bonaj grajnoj, kiujn
Metis li per sia mano.
 
6 Tra la ĵus kreskintaj spikoj
Spiras susurad’ kantante,
Kvazaŭ irus jen spiritoj
Bonaj tra l’ kampar’ benante. -
 
7 La kastel’ jen de Driburgo!
Ĝin ĉirkaŭis la silento
Nokta de l’ arbar’, leviĝis
Ĝi al klara firmamento.
 
8 Staris la kolono sankta
De Irmino iam tie,
Kiun reĝo Karl’ bruligis
Kun aŭdac’ sakrilegie.
 
9 Kreskas nun arbustoj tie,
Kie staris la kolono;
Frankoj timas la sanktejon
Kiel lokon de demono. -
 
10 Rava estis la mallonga
Nokto antaŭ la solstico,
Flagris sur la mont’ Driburga
De ofero-bruloj vico.
 
11 Estis kunvenintaj tie
Adorantoj de Balduro, 1)
El proksim’ kaj malproksimo;
Estis festo de l’ naturo.
 
12 Jen sub kverkoj, sur razeno
Staris la ofero-ŝtono;
Apud ĝi kun tranĉilego
Sanga en la man’ matrono:
 
13 Estis tiu la pastrino
Svanahild’, la druidino;
Blanka robo riĉe kovris
La figuron de l’ virino.
 
14 Kamparano prenis nun el
Sia mano la ponardon;
Fulko, la forĝist’, incitis
Per baston’ de l’ fajro ardon.
 
15 Kaj en kaldronego kupra,
Sur la krad’ de l’ forno rita,
Jen kun ajl’ kaj visko bolis
Ĉevalido konsekrita.
 
16 Estis ĝi libera besto
De l’ libera la arbaro,
Ne portinta iam homon,
Ne irinta antaŭ ĉaro.
 
17 Kaj Elmar’, la kortsinjoro,
Reve ĉe la fajro sidis;
Ĉu li ankau la ĉevalon
Saksan morti antaŭvidis? -
 
18 Susuretis nur la arboj,
Ĉirkaŭstaris adorante
La preĝantoj, dum la fajro
Flame ŝprucis kraketante.
 
19 Godo venis, la krispulo,
Estis li ofer-servisto;
Krispan havis li hararon,
Lerta estis li fiŝisto.
 
20„Staras la gardistoj ĉie,“
Diris tiu, „nin ne ĝenos
Perfidul’, malrespektulo;
En trankvilo ni solenos.“
 
21 Nun tri fojojn nudpiede,
Jenan dion alvokante
Paŝis la pastrino ĉirkaŭ
Tiu fajro bendirante. 2)
 
22 Kaj benante la oferon,
Kiu enkaldrone bolis,
Kaj farante sanktan signon,
La pastrino ekparolis:
 
23 „Vi respekte nun adoru,
La malico fore restu;
La arbaro kaj la steloj
Kaj la dioj nin atestu.
 
24 Ĉe ofero kaj preĝado
Restu la pekuloj fore;
Tretu antaŭ l’ Eternuloj
Puramane, purakore! -
 
25 Por memori pri Balduro
Venis ni al ŝton’ ĉi tiu,
Lian morton prifunebri
Decas al piulo ĉiu.
 
26 Ekde kiam lin mortigis
Senintence frato lia,
Malaperis el la mondo
Homa paco, paco dia.
 
23 Ĉu la vortojn vi divenas,
Kiujn lia patro ame
En orelon lian flustris,
Antaŭ ol li brulis flame?
 
28 Estis esperiga tiu
Kara, alta Di-parolo;
Estis reekstaraj vortoj,
Lumaj sonoj de konsolo:
 
29 Ke revenos iam tiu
El la mondo de l’ forgeso,
Kiel palaj ombroj iras
En la faŭkoj de l’ Hadeso.
 
30 Kiam li revenos, tion
Eĉ ne scias la Valino. 3)
Li, Votan’, nur konas tiun
Juĝotagon de l’ mondfino;
 
31 kiam en batal’ pereos
Iam la malnovaj dioj,
Kiam en tempŝtorm’ defalos
Flaviĝintaj jam folioj;
 
32 Kiam la Muspelaj filoj
Fajre ruĝe norden rulos
Kaj en ega incendio
Tero kaj ĉielo brulos;
 
33 Por venĝado de prakulpo,
Ke en printempspir’ matena 4)
Post inundo elakviĝu
Nova Tero benoplena,
 
34 Paca estos la homaro,
Paca ankaŭ la naturo.
Tiam - laŭ la profetino -
Ree venos la Balduro.
 
35 Kies nom’ ne eldireblas,
La Kreint’, la praa Dio,
Ame regos la homaron
Kaj por ĉiam super ĉio. -
 
36 Ĉu la tempo jam veninta
Estas? Ĉu la sankta ulo,
Kiun la Kristanoj nomas
Fil’ de Dio kaj savulo,
 
37 Ĉu li estas la Balduro? -
Nur batalon li alportis,
Nur malpacon kaj militon,
Multaj homoj pro li mortis!
 
38 Vidas ni jen nur malamon
Kaj kverelon; oferante,
Time devas ni nin kaŝi,
En profunda nokt’ preĝante.
 
39 Tamen, eĉ se malpli hela
Iĝas tiu temp’ sensuna,
Ni praktiku niajn ritojn
Laŭ prapatra mor’ ĝisnuna.
 
40 Tretu nun en nian cirklon,
Vi infanoj kaj adoru,
Vi kun viaj florkronetoj
Kantu tamen kaj ne ploru!
 
41 Kantu; ĉar infan’ ne sentas
La subpremon tiom akre,
Fare de la fiaj Frankoj,
Kiujn ni malbenas sakre.“ -
 
42 Kaj ekkantis la geknaboj
Kun mallaŭta voĉ’ infana:
„Gardu nin, Balduro kara,
Je l’ koler’ de l’ Di’ kristana!
 
43 Ho, revenu al ni fine
- Helpu nin en la mizero -
Sur la ora sunoĉaro
Al ni homoj sur la Tero!
 
44 Ho Balduro, blankajn florojn,
Kiuj kreskas jen surmonte,
Blankajn kiel viaj brovoj,
Donas ni al vi volonte.
 
45 Prenu la malmulton, kion
Donas la kampar’ malriĉa,
Ho Balduro, milda dio,
Estu ĝi por vi sufiĉa!
 
46 Ho Balduro, di’ de l’ amo,
Klinu vin al ni favore!
Donas ni al vi ĉi tiujn
Blankajn florojn purakore.“
 
47 Ĉirkaŭ la oferostono
Iris ili kaj enĵetis
Sanktajn herbojn en la fajron,
Lumajn florojn ĉirkaŭmetis.
 
48 Kaj flustrante la pastrino
Prenis nun pokalon sian,
Diris: „Antaŭ ol vi manĝos,
Trinku nun la amon dian!“
 
49 Kaj aŭdeblis en la rondo
Nur mallaŭta hom-murmuro,
Same kiel enaŭtune
Sonas foliar-susuro.
 
50 Donis la ofer-servisto
Nun el la kaldrono granda
Al la homoj en la rondo
Iom de l’ mangaj’ vianda. -
 
51 Ĝoja manĝo ĝi ne estis! -
Tiu aro nebaptita
Pretis ĉiam je la fuĝo
Aŭ je la rezisto spita,
 
52 Kiel lupoj enarbare
Predon kaŝe elmanĝantaj,
Eĉ en foliarsusuro
La ĉasistojn ekaŭdantaj. -
 
53 Diris la pastrin’: „Nun danku
Kaj estingu l’ fajro-reston! 5)
Mi ne scias, ĉu ni povos
Festi la venontan feston.
 
54 Ne fidindaj estas ĉiuj,
Ja el nia rond’ foriĝos.
Iru for! La steloj plie
Jam paliĝas, nun tagiĝos. - 6)
 
55 Iĝis for la homoj, kvazaŭ
Disiĝintaj sen reveno;
Kun la cindro kaj fajreroj
Ludis ventoj de mateno.
 
56 Ardis la montpintoj ruĝe
En la lumo de l’ aŭroro;
Sonis de l’ sovaĝa kato
Akra krio en la foro.
 
Traduko de la Germana poemo "Dreizehnlinden,
Kapitel 5, Am Opfersteine" de Friedrich
Wilhelm Weber (Frederiko Vilhelmo Vebero,
*1813-12-25 - †1894-04.05) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04).
 
1) Balduro (germane: Baldur) estis la ĝermana
dio de la lumo.
2) aŭ:\\Nun tri fojojn nudpiede\\Paŝis la
pastrino digna,\\ Benon diris, grajnojn
ĵetis,\\Ĉirkaŭ tiu fajro ligna.
3) „Valino“ (germane: Wala) verŝajne
estis profetino aŭ diino laŭ la ĝermana
kredo.
4) akcentu: Ké en príntempspír’
maténa\\aŭ: Ke en primaver’ matena
5) aŭ: Kaj estingu la fajrreston;\\aŭ: Kaj
estingu fajroreston;
6) aŭ:\\Ĉar findindas ja ne ĉiuj,\\Kelkaj
certe nin forlasos.\\Iru for! Jam
plipaliĝas\\La stelar’, la nokto pasos.