eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Manfredo Ratislavo | Genuo-pendo | Esperanto | 1983-02 | Arg-1177-584 | MR-034-2 | 2012-05-14 18:39 Manfred | nur tiun forigu |
Joachim Ringelnatz | * Kniehang | Germana | Arg-1176-584 | 2012-05-14 18:39 Manfred | nur tiun aldonu |
Joachim Ringelnatz, |
tradukita de Manfredo Ratislavo |
Mi pendas de turn-stango |
kaj kapen fluas la sango. |
Se estus mi vesperto, |
mi kaptus insektojn kun lerto, |
samkiel museto fluganta; |
dumtage mi estus pendanta |
en iu angulo malhela, |
dormante en sonĝo miela. |
Ho, mia verto – ve-sperto! |
Sentiĝas al mi la inerto! |
- Perversa vespera vesperto - |
Ne eblas plu! |
Tra iu tru‘ |
malsupre en mia kranio |
elfluas jam mia racio. |
Traduko de la Germana poemo "Kniehang" de Joachim Ringelnatz (Hans Bötticher, *1883 - †1934) en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04) en 1983-02. |