Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Sovaĝa rozarbusto Esperanto 1996 Arg-1563-780 | MR-297-1 2013-01-19 11:47 Manfred nur tiun forigu
Rainer Maria Rilke * Wilder Rosenbusch Germana Arg-1562-780 2013-01-19 11:51 Manfred nur tiun forigu

Rainer Maria Rilke,
Sovaĝa rozarbusto

 

Rainer Maria Rilke,
Wilder Rosenbusch

 
tradukita de Manfredo Ratislavo    
 
Jen antaŭ pluvĉielo krepuskanta   Wie steht er da vor den Verdunkelungen
en sia pura juno staras ĝi,   des Regenabends, jung und rein;
donace siajn branĉojn etendanta   in seinen Ranken schenkend aufgeschwungen
kaj tamen enplonĝinta nur en si;   und doch versunken in sein Rose-sein;
 
kun ĝiaj plataj floroj malfermite,   die flachen Blüten, da und dort schon offen,
senflege kaj sen ia ordigem’,   jegliche ungewollt und ungepflegt:
tiele de si mem superigite   so von sich selbst unendlich übertroffen
kaj ekscitite tute el si mem,   und unbeschreiblich aus sich selbst erregt,
 
ĝi vokas la migranton pripensantan,   ruft er dem Wandrer, der in abendlicher
pretervenantan tiun vojon ĉi:   Nachdenklichkeit den Weg vorüberkommt:
Ho, vidu senprotekte min starantan,   Oh sieh mich stehn, sieh her, was bin ich sicher
ja ĉion bezonatan havas mi.   und unbeschützt und habe, was mir frommt.
 
Traduko de la Germana poemo "Wilder
Rosenbusch" de Rainer Maria Rilke (Rajnero
Mario Rilko, *1875-12-04 - †1926-12-29)
en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1996.

Vidu ankaŭ: http://www.zgedichte.de/gedicht_2739.html.
Pri la poeto vidu:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Rainer_Maria_Rilke.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Rainer Maria Rilke (Rajnero Mario Rilko,
*1875-12-04 - †1926-12-29).

Siehe auch: http://de.wikipedia.org/wiki/Rainer_Maria_Rilke.