eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
N. N. 77 | Mountain glow | Angla | Arg-2009-995 | 2014-04-20 00:34 Manfred | nur tiun aldonu | |
Mèng Hàorán | * Shān guāng | ĉina | Arg-2006-995 | 2014-04-21 20:01 Manfred | nur tiun aldonu | |
Manfred Retzlaff | Somera vespero | Esperanto | Arg-2008-995 | 2014-04-21 20:09 Manfred | nur tiun forigu | |
Manfred Hausmann | Sommerabend | Germana | Arg-2007-995 | 2014-04-28 16:51 Manfred | nur tiun aldonu | |
N. N. 81 | The glow on western mountains | Angla | Arg-2010-995 | 2014-04-20 00:35 Manfred | nur tiun aldonu |
Mèng Hàorán, |
tradukita de Manfred Retzlaff |
Somertage en Nanting mi sopiras al Xinda |
De l' montoj ora lumo nun |
foriĝas en vespera pac'. |
Ekestas trema bild' de l' lun' |
sur de l' lageto la surfac'. |
Kun loza kap-hararo mi |
sur la teraso kuŝas nun, |
kvietas mia vivo, ĝi |
sin donas al la lum' de l' lun'. |
Flariĝas melilot-odor', |
ĝi lante supreniĝas al |
la dom' dum la vespera hor', |
susuras jen ros-guto-fal'. |
Traduko de la ĉina poemo "Shān guāng" de Mèng Hàorán (*689 - †740) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04). Mi, Manfred Retzlaff, espernantigis la poemon laŭ la germanigo, kiun verkis la germana poeto Manfred Hausmann. Pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Manfred_Hausmann. La subtitolo "Somertage en Nanting mi sopiras al Xinda" signifas, ke la poeto, sidante en la suda pavilo "Nanting", sopiras je sia amiko Xinda. |