eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Kálmán Kalocsay | Dornrozeto | Esperanto | Arg-2226-1022 | 2014-12-16 16:56 Manfred | nur tiun forigu | |
Johann Wolfgang von Goethe | * Heidenröslein | Germana | Arg-2069-1022 | 2014-05-23 13:04 Manfred | nur tiun aldonu | |
Joachim Gießner | Knab' rozeton vidis li | Esperanto | Arg-2225-1022 | 2014-12-16 16:29 Manfred | nur tiun aldonu | |
Ludwig Lazarus Zamenhof | La rozeto | Esperanto | Arg-2070-1022 | 2014-05-23 12:25 Manfred | nur tiun forigu | |
Gotthilf Sellin | Rozeto en herbejo | Esperanto | Arg-2071-1022 | 2014-12-16 16:00 Manfred | nur tiun forigu | |
Konrad Matheus | Roz' sur erikejo | Esperanto | Arg-2227-1022 | 2014-12-17 13:24 Manfred | nur tiun aldonu |
Johann Wolfgang von Goethe, | Johann Wolfgang von Goethe, | Johann Wolfgang von Goethe, | ||
tradukita de Kálmán Kalocsay | tradukita de Gotthilf Sellin | tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof | ||
Vidis knab': Jen, juna flor'! | Knab' rozeton vidis li, | Knabo vidis – jen rozeto | ||
Rozujet' kampara! | Vidis en herbejo; | Sur la kampo staras; | ||
Bela, kiel la aŭror'! | Estis juna, bela ĝi, | Bela, juna la floreto . . . | ||
Li alkuris ĝoje por | Por ĝin vidi kuris li, | Vive kuras la knabeto, | ||
Vidi, kiel kara! | Vidis kun ĝojego. | Ĝojas, miras, flaras. | ||
Rozo, rozo, ruĝa roz', | Roz', rozeto, ruĝa roz', | Sur la kampo la rozet' | ||
Rozujet' kampara. | Rozo en herbejo. | Kiel infanet'. | ||
Diris knab': Mi volas vin, | Diris knab': mi rompos vin, | Knabo diris : « mi eltiros | ||
Rozujet' kampara. | Rozon en herbejo, | Belulinon mian »; | ||
Diris roz': Mi boras vin, | Diris roz': mi pikos vin, | Floro diris : « vi foriros, – | ||
Ĉiam vi memoras min, | Ĉiam vi memoros min, | Per pikiloj mi disŝiros | ||
Pro l' dolor' amara. | Mi ne ĝin permesos. | Tuj la manon vian ». | ||
Rozo, rozo, ruĝa roz', | Roz', rozeto, ruĝa roz', | Sur la kampo la rozet' | ||
Rozujet' kampara. | Rozo en herbejo. | Kiel infanet'. | ||
Knabo rozon ŝiris do | Knab' sovaĝa rompis ĝin, | La sovaĝa knab' ridante | ||
De l' rozuj' kampara, | Rozon en herbejo; | La rozeton prenis, – | ||
Ĝi, defende, pikis tro! | Kvankam roz' defendis sin, | La floreto batalante | ||
Sed ne helpis ve kaj ho | En koler' ĝi pikis lin, | Sin defendis pikadante, | ||
Kontraŭ vol' barbara. | Tamen morti devis. | Sed la sorto venis. | ||
Rozo, rozo, ruĝa roz', | Roz', rozeto, ruĝa roz', | Sur la kampo la rozet' | ||
Rozujet' kampara. | Rozo en herbejo. | Kiel infanet'. | ||
Traduko de la Germana poemo "Heidenröslein" de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 - †1832-03-22) en Esperanton de Kálmán Kalocsay (Kalmano Kaloĉajo, *1911 - †1976). Tiu ĉi poem-esperantigo troviĝas interalie en http://egalite.hu/kalocsay/eterna/dornrozeto.htm. | Traduko de la Germana poemo "Heidenröslein" de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 - †1832-03-22) en Esperanton de Gotthilf Sellin (*1844-05-18 - †1921-10-09). Tiu ĉi poem-traduko troviĝas en http://kantaro.ikso.net/rozeto_en_herbejo. Tie oni povas aŭdi ankaŭ la melodion. Pri la tradukinto vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Gotthilf_Sellin. | Traduko de la Germana poemo "Heidenröslein" de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 - †1832-03-22) en Esperanton de Ludwig Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro Zamenhofo, *1859-12-15 - †1917-04-14). Tiu ĉi Zamenhofa poem-traduko troviĝas en http://edu.i-lo.tarnow.pl/esp/lern/librejo/0012/0008.php. |