eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Joseph Ferdinand Berger | Lastaj vortoj | Esperanto | 1958 | Arg-467-160 | 2009-11-22 09:37 Manfred | nur tiun aldonu |
Manfred Retzlaff | Lastaj vortoj (0) | Esperanto | 2004-05-16 | Arg-475-160 | 2004-05-16 17:17 Manfred | nur tiun forigu |
Manfredo Ratislavo | Lastaj vortoj (1) | Esperanto | 2004-05.15 | Arg-316-160 | 2004-05-16 13:55 Manfred | nur tiun aldonu |
Manfred Retzlaff | Lastaj vortoj (2) | Esperanto | 2004-05-16 | Arg-474-160 | MR-311-5 | 2004-05-16 13:52 Manfred | nur tiun forigu |
Annette von Droste-Hülshoff | * Letzte Worte | Germana | Arg-315-160 | 2004-05-27 10:56 Manfred | nur tiun aldonu |
Annette von Droste-Hülshoff, | Annette von Droste-Hülshoff, | |
tradukita de Manfred Retzlaff | tradukita de Manfred Retzlaff | |
Laŭvorta Esperantigo | 2a versio | |
Amatoj, kiam forpasis mia spirito, | Karuloj, kiam pasis mia | |
ne postploru min per iu larmo; | Spirit’, pri mi ne ploru vi; | |
ĉar tie, kie mi restadas, tie estas paco, | Ĉar lumas jen en paco Dia | |
tie lumas al mi eterna tago. | Eterna tago ja al mi. | |
Tie, kie ĉiu ter-aflikto estas malaperinta, | En tiu senaflikta foro | |
ne foriĝu via bildo al mi, | Memoru daŭre mi pri vi, | |
kaj mildigon por viaj vundoj, | Por viaj vundoj kaj doloro | |
por via doloro volas mi elpetegi. | Mildigon volas peti mi. | |
Se dum la nokto blove svingas siajn seraf-flugilojn | Se venas kun flugilo sia | |
la paco super la mondo-regnon, | La nokta paco al la Ter', | |
ne pensu tiam plu pri mia tombo, | Ne pensu plu pri tombo mia, | |
ĉar el la stela spaco mi salutas vin. | Salutas mi el stela sfer'. | |
Traduko de la Germana poemo "Letzte Worte" de Annette von Droste-Hülshoff (*1797-01-10 - †1848-05-24) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 2004-05-16. Proksimuma laŭvorta Esperantigo de la origina germana-lingva teksto | Traduko de la Germana poemo "Letzte Worte" de Annette von Droste-Hülshoff (*1797-01-10 - †1848-05-24) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 2004-05-16. La trian strofon mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis iom laŭ la modelo de la traduko de Jossph Ferdinand Berger, uzante ankaŭ la rimvortparon "Ter' - sfer'". En mia unua traduko-provo de l' 26.08.1997 resp. de l' 15.05.2004 mi iom tro ofte uzis la rimvortojn "mi, vi, ĉi". Tio certe ne estas tre bona solvo kaj efikas iom ĝena. |