eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Theodor Storm | * Die Stadt | Germana | Arg-345-173 | 2004-02-22 12:35 Manfred | nur tiun forigu | |
Richard Schulz | La urbo | Esperanto | 1984 | Arg-347-173 | 2013-02-26 15:12 Manfred | nur tiun aldonu |
Manfredo Ratislavo | La urbo | Esperanto | 1984-03 | Arg-346-173 | 2004-02-22 12:54 Manfred | nur tiun forigu |
Manfredo Ratislavo | La urbo (2a versio) | Esperanto | Arg-348-173 | 2004-02-22 14:30 Manfred | nur tiun forigu |
Theodor Storm, | Theodor Storm, | Theodor Storm, | ||
tradukita de Manfredo Ratislavo | tradukita de Manfredo Ratislavo | |||
Am grauen Strand, am grauen Meer | Ĉe l’ griza strand’, ĉe l’ griza mar’ | Ĉe l’ griza strand’, ĉe l’ griza mar’ | ||
Und seitab liegt die Stadt; | Situas la urbet'; | Situas la urbeto; | ||
Der Nebel drückt die Dächer schwer | Nebulas sur la tegmentar’, | Nebulas sur la tegmentar’, | ||
Und durch die Stille braust das Meer | La monotona bru de l’ mar’ | La monotona bru de l’ mar’ | ||
Eintönig um die Stadt. | Aŭdiĝas tra l’ kviet'. | Aŭdiĝas tra l’ kvieto. | ||
Es rauscht kein Wald, es schlägt im Mai | Arbar’ ne estas tie ĉi, | Arbar’ ne estas tie ĉi, | ||
Kein Vogel ohn Unterlaß; | Ne kantas bird’ sen ĉes'; | Ne kantas bird’ sen ĉeso; | ||
Die Wandergans mit hartem Schrei | Anseroj nur, kun dura kri’, | Anseroj nur, kun dura kri’, | ||
Nur fliegt in Herbstesnacht vorbei, | Forflugas alte preter ĝi, | Forflugas alte preter ĝi, | ||
Am Strande weht das Gras. | Ĉe l’ strando flirtas gres'. | Ĉe l’ strando flirtas greso. | ||
Doch hängt mein ganzes Herz and dir, | Sed pendas mia kor’ de vi, | Sed pendas mia kor’ de vi, | ||
Du graue Stadt am Meer; | Vi griza urb’ ĉe l' mar'; | Vi griza urb’ ĉe-mara; | ||
Der Jugend Zauber für und für | De la juneco sorĉ-graci’ | De la juneco sorĉ-graci’ | ||
Ruht lächelnd doch auf dir, auf dir, | Ridante kuŝas super vi, | Ridante kuŝas super vi, | ||
Du graue Stadt am Meer. | Vi griza urb' ĉe l' mar'. | Vi griza urbo kara. | ||
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14 - †1888-07-04). | Traduko de la Germana poemo "Die Stadt" de Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14 - †1888-07-04) en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04). | Traduko de la Germana poemo "Die Stadt" de Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14 - †1888-07-04) en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04) en 1984-03. |