eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Heinrich Heine | * Die Lorelei | Germana | 1823 | Arg-2-2 | 2014-04-23 18:09 Manfred | nur tiun aldonu |
Hans-Georg Kaiser | Lorelay | Esperanto | Arg-564-2 | 2005-02-03 19:18 Manfred | nur tiun forigu | |
Ludwig Lazarus Zamenhof | Lorelej | Esperanto | Arg-565-2 | 2009-10-30 16:15 mgr | nur tiun aldonu | |
Leopold Elb | Lorelej' | Esperanto | Arg-71-2 | 2005-02-03 19:06 Manfred | nur tiun aldonu | |
Joachim Gießner | Lorelejo | Esperanto | Arg-1115-2 | 2010-09-15 12:51 Manfred | nur tiun forigu | |
N. N. 01 | Lurleia | Latina | Arg-179-2 | 2010-02-11 14:00 Manfred | nur tiun aldonu | |
Paul Gottfried Christaller | [Ne scias mi, kio okazis] | Esperanto | Arg-1116-2 | 2010-09-13 10:03 Manfred | nur tiun forigu | |
Mark Twain | The Lorelei | Angla | Arg-11-2 | 2003-10-13 04:42 mgr | nur tiun aldonu | |
L. W. Garnham | The Lorelei | Angla | Arg-14-2 | 2003-10-11 23:04 mgr | nur tiun forigu |
Heinrich Heine, | Heinrich Heine, | Heinrich Heine, | Heinrich Heine, | |||
tradukita de Joachim Gießner | tradukita de L. W. Garnham | tradukita de Hans-Georg Kaiser | tradukita de Paul Gottfried Christaller | |||
El la "Libro de la kantoj", parto "La Reveno". | ||||||
Malgajon mi sentas en koro, | I do not know what it signifies. | Min kaptas malgaj' en la koro, | Ne scias mi, kio okazis | |||
sed kial tia tim'? | That I am so sorrowful? | pro kio tia trist'? | al mia tristema kor': | |||
Legendo el pratempa foro | A fable of old Times so terrifies, | Fabel' el antikva foro | Antikva legendo min kaptis, | |||
Vagadas tra mia anim'. | Leaves my heart so thoughtful. | ne lasas de mi kun persist'. | ne cedas el mia memor'. | |||
Jam fluas la Rejn' en malhelo, | The air is cool and it darkens, | Aere fridetas, trankvilas, | La Rejno fluadas trankvile | |||
kaj malvarmetas l' aer'. | And calmly flows the Rhine; | malhelas jam la Rejn'. | murmuras kiel mister', | |||
Sed brilas la mont' en orbelo | The summit of the mountain hearkens | La monto surpinte brilas | la supron ŝtonegan orumas | |||
pro suna lum' de l' vesper'. | In evening sunshine line. | vespere en rava scen'. | sunbriloj de la vesper'. | |||
Jen supre kabino provokas | The most beautiful Maiden entrances | Tre ĉarma feino sidas, | Plej bela virgino jen sidas | |||
per ora juvelar', | Above wonderfully there, | jen supre por ador'; | mirinda sur la montet' | |||
kaj ŝia beleco allogas | Her beautiful golden attire glances, | la ora ornamo ridas; | kaj ŝia oraĵo radias, 1) | |||
kaj ŝia ora harar'. | She combs her golden hair. | ŝi kombas harojn el or'. | ŝi logas kiel magnet'. | |||
Ŝi kombas ĝin, kantas sorĉige, | With golden comb so lustrous, | Ŝi kombas per ora kombilo | Ŝi kombas la oran hararon | |||
sirene kantas ŝi | And thereby a song sings, | kaj kantas kun pasi'; | abundan per ora kombil', | |||
per neimagebla, mirige | It has a tone so wondrous, | mirigas min la elbrilo | kantante misteran lidon, 2) | |||
potenca melodi'. | That powerful melody rings. | kaj forto de l' melodi'. | ravantan kiel sunbril'. | |||
Ŝipiston en eta boato | The shipper in the little ship | Ŝipisto ŝipeton gvidas, | Ŝipisto en sia ŝipeto | |||
Turmentas koremoci'. | It effects with woe sad might; | lin kaptas ve' de ekzalt'. | kaptiĝas per stranga dolor', | |||
Ne ĝenas lin rifo-kaskado, | He does not see the rocky slip, | Li ja la rifojn ne vidas', | la rifon li tute ignoras. | |||
rigardas nur supren al ŝi! | He only regards dreaded height. | li vidas nur supren sen halt'. | atentas nur ŝin kun fervor'. | |||
Ĝis tiras kun si al Rejn-fundo | I believe the turbulent waves | Mi kredas, ke ondoj tiras | Mi kredas: la ondoj englutas 3) | |||
la ondoj lin kun boat'. | Swallow the last shipper and boat; | la ŝipon funden de l' Rejn'; | ŝipiston, ŝipeton je l' fin', | |||
Nun kuŝas li en la profundo | She with her singing craves | kaj tio de l' kant' eliras | kaj kulpa pri tio nur estas | |||
pro Loreleja kantad'. | All to visit her magic moat. | de Lorelaj-siren'. | kantado de la virin'. | |||
Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Tiu ĉi poem-traduko aperis en la kant-kolekto "Mia kantaro I", eldonita de Josef Schiffer (Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio, tel. 0049(0)7721-58991; faks. 0049(0)7721-508891, ret-adreso: Josef.Schiffer@t-online.de ), n-ro 30. Krome ĝi aperis en la informilo "Fervoja Esperantisto" de Germana Ferjojista Esperanto-Asocio, n-ro 3/2010, sur paĝo3. | Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en la Anglan de L. W. Garnham. L.W. Garnham, Bachelor of Arts, LEGENDS OF THE RHINE; mentioned in: A Tramp Abroad. Vol 1-2. Leibzig: Tauchnitz, 1880 Band I, Mark Twain 1880 | Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Hans-Georg Kaiser (Cezar, *1954-05-21). | Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Paul Gottfried Christaller (*1860-08-21 - †1950-12-31). Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi tradukon el la libreto "H. Heine - Libro de Kantoj", eldonita en 1911 de la "Esperanto-Propaganda Instituto" (Leipzig, Kaiser-Wilhelm-Str.15), 2a eldono. [Sur la frontpaĝo de la kajero estas malsupre indikita ankaŭ: Eldonejo Rothermel, Friedrichswerth (Thüringen) kaj supre: Popola Biblioteko Esperantista n-ro 2.] Die deutsche Urfassung von Heinrich Heine siehe: "Buch der Lieder", Abscbnitt "Die Heimkehr". - Informoj pri la tradukinto Paul Christaller troviĝas en la vikipedia retejo http://de.wikipedia.org/wiki/Paul_Gottfried_Christaller, kun foto de li. | |||
1) En la sube menciita kajero, el kiu mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi esperantigon, la linio tekstas: "kaj sia oraĵo radias", kun "sia" anstataŭ "ŝia"'. Tio ŝajne estas aŭ pres-eraro aŭ gramatika eraro de la tradukinto. | ||||||
2) En la origina versio troviĝas tie ĉi la vorto "liedon", kio estas aŭ pres-eraro aŭ neologismo inventita de la tradukinto Paul Christaller. | ||||||
3) Mi, Manfred Retzlaff, enmetis la duoblan punkton post la vorto "kredas". Ĝi mankas en la origina traduko de Paul Christaller. |