eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Heinrich Heine | * Die Lorelei | Germana | 1823 | Arg-2-2 | 2014-04-23 18:09 Manfred | nur tiun aldonu |
Hans-Georg Kaiser | Lorelay | Esperanto | Arg-564-2 | 2005-02-03 19:18 Manfred | nur tiun forigu | |
Ludwig Lazarus Zamenhof | Lorelej | Esperanto | Arg-565-2 | 2009-10-30 16:15 mgr | nur tiun aldonu | |
Leopold Elb | Lorelej' | Esperanto | Arg-71-2 | 2005-02-03 19:06 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Lorelejo | Esperanto | Arg-1115-2 | 2010-09-15 12:51 Manfred | nur tiun aldonu | |
N. N. 01 | Lurleia | Latina | Arg-179-2 | 2010-02-11 14:00 Manfred | nur tiun forigu | |
Paul Gottfried Christaller | [Ne scias mi, kio okazis] | Esperanto | Arg-1116-2 | 2010-09-13 10:03 Manfred | nur tiun aldonu | |
Mark Twain | The Lorelei | Angla | Arg-11-2 | 2003-10-13 04:42 mgr | nur tiun aldonu | |
L. W. Garnham | The Lorelei | Angla | Arg-14-2 | 2003-10-11 23:04 mgr | nur tiun aldonu |
Heinrich Heine, | Heinrich Heine, | Heinrich Heine, | ||
tradukita de N. N. 01 | tradukita de Leopold Elb | tradukita de Hans-Georg Kaiser | ||
Tiu traduko estas poste iom modifita de aliuloj, ne estas la origina traduk-versio de Leopold Elb. | ||||
Ignoro, quid id sibi velit, | Ne scias mi, kial mi estas | Min kaptas malgaj' en la koro, | ||
Tristissimus cur sim, | Malgaja en la kor’. | pro kio tia trist'? | ||
Antiqui aevi fabellam | Antikva fabelo restas | Fabel' el antikva foro | ||
Cur saepe volverim. | Por ĉiam en mia memor’. | ne lasas de mi kun persist'. | ||
Vesperascit et frigescit, | Vespero jam ekmalheliĝas, | Aere fridetas, trankvilas, | ||
Et Rhenus leniter it, | Fluadas la Rejn’ en trankvil’, | malhelas jam la Rejn'. | ||
Cacumen montis lucescit, | La supro de l’ monto lumiĝas | La monto surpinte brilas | ||
Dum Phoebus occidit. | En vespersuna bril’. | vespere en rava scen'. | ||
Sedet in summo montis | Belega knabino jen tronas | Tre ĉarma feino sidas, | ||
Virgo pulcherrima, | Kun ora juvelar’, | jen supre por ador'; | ||
Auro nitet gemma frontis, | La belan vizaĝon kronas | la ora ornamo ridas; | ||
Se pectit auricoma. | Mirinde la ora harar’. | ŝi kombas harojn el or'. | ||
Aureolo pectine pectit, | Ŝi uzas kombilon el oro | Ŝi kombas per ora kombilo | ||
Carmen canens procul, | Kaj dume kantas ŝi. | kaj kantas kun pasi'; | ||
Mirandum id habet modum | Mirige tuŝas al koro | mirigas min la elbrilo | ||
Nec non virilem simul. | Sorĉiga la melodi’. | kaj forto de l' melodi'. | ||
In cymba navitam mille | Kaj sopiregon eksentas | Ŝipisto ŝipeton gvidas, | ||
Angores feri tenent, | Ŝipisto dum sia vetur’; | lin kaptas ve' de ekzalt'. | ||
Non videt scopulos ille, | Rifaron li ne priatentas, | Li ja la rifojn ne vidas', | ||
Ocli non si sursum vident. | Al monto rigardas li nur. | li vidas nur supren sen halt'. | ||
Opinor undas devorare | Mi kredas, ke dronos finfine | Mi kredas, ke ondoj tiras | ||
Nautam cum navicula, | Ŝipisto kun sia boat’, | la ŝipon funden de l' Rejn'; | ||
Effecit solo canendo | Kaj tion kaŭzis feine | kaj tio de l' kant' eliras | ||
Lurleia id dea. | La Loreleja kantad’. | de Lorelaj-siren'. | ||
Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en la Latinan de N. N. 01. | Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Leopold Elb (†1912-08.04). La traduko troviĝas sur paĝo 84 de la lernolibro „Post la kurso“ de Wilhelm kaj Hans Wingen, eldonita de Ludwig Pickel en Nurembergo (Nürnberg), Germanio. | Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Hans-Georg Kaiser (Cezar, *1954-05-21). |