eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Heinrich Heine | * Die Lorelei | Germana | 1823 | Arg-2-2 | 2014-04-23 18:09 Manfred | nur tiun forigu |
Hans-Georg Kaiser | Lorelay | Esperanto | Arg-564-2 | 2005-02-03 19:18 Manfred | nur tiun forigu | |
Ludwig Lazarus Zamenhof | Lorelej | Esperanto | Arg-565-2 | 2009-10-30 16:15 mgr | nur tiun aldonu | |
Leopold Elb | Lorelej' | Esperanto | Arg-71-2 | 2005-02-03 19:06 Manfred | nur tiun aldonu | |
Joachim Gießner | Lorelejo | Esperanto | Arg-1115-2 | 2010-09-15 12:51 Manfred | nur tiun aldonu | |
N. N. 01 | Lurleia | Latina | Arg-179-2 | 2010-02-11 14:00 Manfred | nur tiun aldonu | |
Paul Gottfried Christaller | [Ne scias mi, kio okazis] | Esperanto | Arg-1116-2 | 2010-09-13 10:03 Manfred | nur tiun forigu | |
Mark Twain | The Lorelei | Angla | Arg-11-2 | 2003-10-13 04:42 mgr | nur tiun aldonu | |
L. W. Garnham | The Lorelei | Angla | Arg-14-2 | 2003-10-11 23:04 mgr | nur tiun aldonu |
Heinrich Heine, | Heinrich Heine, | Heinrich Heine, | ||
tradukita de Hans-Georg Kaiser | tradukita de Paul Gottfried Christaller | |||
El la "Libro de la kantoj", parto "La Reveno". | ||||
Ich weiß nicht, was soll es bedeuten, | Min kaptas malgaj' en la koro, | Ne scias mi, kio okazis | ||
daß ich so traurig bin; | pro kio tia trist'? | al mia tristema kor': | ||
ein Märchen aus alten Zeiten, | Fabel' el antikva foro | Antikva legendo min kaptis, | ||
das kommt mir nicht aus dem Sinn. | ne lasas de mi kun persist'. | ne cedas el mia memor'. | ||
Die Luft ist kühl und es dunkelt, | Aere fridetas, trankvilas, | La Rejno fluadas trankvile | ||
und ruhig fließt der Rhein; | malhelas jam la Rejn'. | murmuras kiel mister', | ||
der Gipfel des Berges funkelt | La monto surpinte brilas | la supron ŝtonegan orumas | ||
im Abendsonnenschein. | vespere en rava scen'. | sunbriloj de la vesper'. | ||
Die schönste Jungfrau sitzet | Tre ĉarma feino sidas, | Plej bela virgino jen sidas | ||
dort oben wunderbar, | jen supre por ador'; | mirinda sur la montet' | ||
ihr goldnes Geschmeide blitzet, | la ora ornamo ridas; | kaj ŝia oraĵo radias, 1) | ||
sie kämmt ihr goldenes Haar. | ŝi kombas harojn el or'. | ŝi logas kiel magnet'. | ||
Sie kämmt es mit goldenem Kamme, | Ŝi kombas per ora kombilo | Ŝi kombas la oran hararon | ||
und singt ein Lied dabei; | kaj kantas kun pasi'; | abundan per ora kombil', | ||
das hat eine wundersame, | mirigas min la elbrilo | kantante misteran lidon, 2) | ||
gewaltige Melodei. | kaj forto de l' melodi'. | ravantan kiel sunbril'. | ||
Den Schiffer im kleinen Schiffe | Ŝipisto ŝipeton gvidas, | Ŝipisto en sia ŝipeto | ||
ergreift es mit wildem Weh; | lin kaptas ve' de ekzalt'. | kaptiĝas per stranga dolor', | ||
er schaut nicht die Felsenriffe, | Li ja la rifojn ne vidas', | la rifon li tute ignoras. | ||
er schaut nur hinauf in die Höh. | li vidas nur supren sen halt'. | atentas nur ŝin kun fervor'. | ||
Ich glaube, die Wellen verschlingen | Mi kredas, ke ondoj tiras | Mi kredas: la ondoj englutas 3) | ||
am Ende Schiffer und Kahn; | la ŝipon funden de l' Rejn'; | ŝipiston, ŝipeton je l' fin', | ||
und das hat mit ihrem Singen | kaj tio de l' kant' eliras | kaj kulpa pri tio nur estas | ||
die Lorelei getan. | de Lorelaj-siren'. | kantado de la virin'. | ||
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17), publikigita 1823. Aus dem Werk "Buch der Lieder", Kapitel "Die Heimkehr", Abschnitt II. Siehe auch ein http://gutenberg.spiegel.de unter: http://gutenberg.spiegel.de/?id=5&x d=1131&kapitel=12&cHash=eb14eca2272#gb_found. Vidu ankaŭ: http://www.gedichte.vu/?die_lorelei.html. La melodion verkis la komponisto Friedrich Silcher. Vidu la retejon http://www.lieder-archiv.de/die_lorelei-notenblatt_300493.html. | Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Hans-Georg Kaiser (Cezar, *1954-05-21). | Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Paul Gottfried Christaller (*1860-08-21 - †1950-12-31). Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi tradukon el la libreto "H. Heine - Libro de Kantoj", eldonita en 1911 de la "Esperanto-Propaganda Instituto" (Leipzig, Kaiser-Wilhelm-Str.15), 2a eldono. [Sur la frontpaĝo de la kajero estas malsupre indikita ankaŭ: Eldonejo Rothermel, Friedrichswerth (Thüringen) kaj supre: Popola Biblioteko Esperantista n-ro 2.] Die deutsche Urfassung von Heinrich Heine siehe: "Buch der Lieder", Abscbnitt "Die Heimkehr". - Informoj pri la tradukinto Paul Christaller troviĝas en la vikipedia retejo http://de.wikipedia.org/wiki/Paul_Gottfried_Christaller, kun foto de li. | ||
1) En la sube menciita kajero, el kiu mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi esperantigon, la linio tekstas: "kaj sia oraĵo radias", kun "sia" anstataŭ "ŝia"'. Tio ŝajne estas aŭ pres-eraro aŭ gramatika eraro de la tradukinto. | ||||
2) En la origina versio troviĝas tie ĉi la vorto "liedon", kio estas aŭ pres-eraro aŭ neologismo inventita de la tradukinto Paul Christaller. | ||||
3) Mi, Manfred Retzlaff, enmetis la duoblan punkton post la vorto "kredas". Ĝi mankas en la origina traduko de Paul Christaller. |