eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Heinrich Heine | * Die Lorelei | Germana | 1823 | Arg-2-2 | 2014-04-23 18:09 Manfred | nur tiun aldonu |
Hans-Georg Kaiser | Lorelay | Esperanto | Arg-564-2 | 2005-02-03 19:18 Manfred | nur tiun forigu | |
Ludwig Lazarus Zamenhof | Lorelej | Esperanto | Arg-565-2 | 2009-10-30 16:15 mgr | nur tiun forigu | |
Leopold Elb | Lorelej' | Esperanto | Arg-71-2 | 2005-02-03 19:06 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Lorelejo | Esperanto | Arg-1115-2 | 2010-09-15 12:51 Manfred | nur tiun forigu | |
N. N. 01 | Lurleia | Latina | Arg-179-2 | 2010-02-11 14:00 Manfred | nur tiun aldonu | |
Paul Gottfried Christaller | [Ne scias mi, kio okazis] | Esperanto | Arg-1116-2 | 2010-09-13 10:03 Manfred | nur tiun aldonu | |
Mark Twain | The Lorelei | Angla | Arg-11-2 | 2003-10-13 04:42 mgr | nur tiun aldonu | |
L. W. Garnham | The Lorelei | Angla | Arg-14-2 | 2003-10-11 23:04 mgr | nur tiun aldonu |
Heinrich Heine, | Heinrich Heine, | Heinrich Heine, | Heinrich Heine, | |||
tradukita de Hans-Georg Kaiser | tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof | tradukita de Leopold Elb | |||
Tiu traduko estas poste iom modifita de aliuloj, ne estas la origina traduk-versio de Leopold Elb. | ||||||
Min kaptas malgaj' en la koro, | Malgajon mi sentas en koro, | Ne scias mi, kial subita | Ne scias mi, kial mi estas | |||
pro kio tia trist'? | sed kial tia tim'? | malgaj' en la koro naskiĝis; | Malgaja en la kor’. | |||
Fabel' el antikva foro | Legendo el pratempa foro | el tempo jam enterigita | Antikva fabelo restas | |||
ne lasas de mi kun persist'. | Vagadas tra mia anim'. | legendo al mi reviviĝis. | Por ĉiam en mia memor’. | |||
Aere fridetas, trankvilas, | Jam fluas la Rejn' en malhelo, | Jam malvarmetiĝas l' aero, | Vespero jam ekmalheliĝas, | |||
malhelas jam la Rejn'. | kaj malvarmetas l' aer'. | la Rejno mallaŭte babilas, | Fluadas la Rejn’ en trankvil’, | |||
La monto surpinte brilas | Sed brilas la mont' en orbelo | per oro de l'sun' en vespero | La supro de l’ monto lumiĝas | |||
vespere en rava scen'. | pro suna lum' de l' vesper'. | la supro de l' monto rebrilas. | En vespersuna bril’. | |||
Tre ĉarma feino sidas, | Jen supre kabino provokas | Plej belan knabinon mi vidas: | Belega knabino jen tronas | |||
jen supre por ador'; | per ora juvelar', | en ora ornamo brilante, | Kun ora juvelar’, | |||
la ora ornamo ridas; | kaj ŝia beleco allogas | sur supro de l' monto ŝi sidas, | La belan vizaĝon kronas | |||
ŝi kombas harojn el or'. | kaj ŝia ora harar'. | la harojn mistere kombante. | Mirinde la ora harar’. | |||
Ŝi kombas per ora kombilo | Ŝi kombas ĝin, kantas sorĉige, | La oran kombilon ŝi movas | Ŝi uzas kombilon el oro | |||
kaj kantas kun pasi'; | sirene kantas ŝi | kaj kantas tra l' pura aero, | Kaj dume kantas ŝi. | |||
mirigas min la elbrilo | per neimagebla, mirige | kaj forto mirinda sin trovas | Mirige tuŝas al koro | |||
kaj forto de l' melodi'. | potenca melodi'. | en tiu ĉi kant' de l'vespero. | Sorĉiga la melodi’. | |||
Ŝipisto ŝipeton gvidas, | Ŝipiston en eta boato | Ŝipet' iras sur la rivero, | Kaj sopiregon eksentas | |||
lin kaptas ve' de ekzalt'. | Turmentas koremoci'. | ŝipisto ektremis de l' kanto, | Ŝipisto dum sia vetur’; | |||
Li ja la rifojn ne vidas', | Ne ĝenas lin rifo-kaskado, | kaj blinda por ĉiu danĝero | Rifaron li ne priatentas, | |||
li vidas nur supren sen halt'. | rigardas nur supren al ŝi! | rigardas li al la kantanto. | Al monto rigardas li nur. | |||
Mi kredas, ke ondoj tiras | Ĝis tiras kun si al Rejn-fundo | Ha, baldaŭ ŝipisto la bela | Mi kredas, ke dronos finfine | |||
la ŝipon funden de l' Rejn'; | la ondoj lin kun boat'. | perdiĝis sub l' akvoturnado; | Ŝipisto kun sia boat’, | |||
kaj tio de l' kant' eliras | Nun kuŝas li en la profundo | ĝin Lorelej' faris kruela, | Kaj tion kaŭzis feine | |||
de Lorelaj-siren'. | pro Loreleja kantad'. | per sia mirinda kantado. | La Loreleja kantad’. | |||
Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Hans-Georg Kaiser (Cezar, *1954-05-21). | Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Tiu ĉi poem-traduko aperis en la kant-kolekto "Mia kantaro I", eldonita de Josef Schiffer (Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio, tel. 0049(0)7721-58991; faks. 0049(0)7721-508891, ret-adreso: Josef.Schiffer@t-online.de ), n-ro 30. Krome ĝi aperis en la informilo "Fervoja Esperantisto" de Germana Ferjojista Esperanto-Asocio, n-ro 3/2010, sur paĝo3. | Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Ludwig Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro Zamenhofo, *1859-12-15 - †1917-04-14). Tiun ĉi tradukversion mi prenis el retejo http://www.esperanto.mv.ru/Kolekto/Lorelej.html. | Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Leopold Elb (†1912-08.04). La traduko troviĝas sur paĝo 84 de la lernolibro „Post la kurso“ de Wilhelm kaj Hans Wingen, eldonita de Ludwig Pickel en Nurembergo (Nürnberg), Germanio. |