eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Heinrich Heine | * Die Lorelei | Germana | 1823 | Arg-2-2 | 2014-04-23 18:09 Manfred | nur tiun aldonu |
Hans-Georg Kaiser | Lorelay | Esperanto | Arg-564-2 | 2005-02-03 19:18 Manfred | nur tiun forigu | |
Ludwig Lazarus Zamenhof | Lorelej | Esperanto | Arg-565-2 | 2009-10-30 16:15 mgr | nur tiun aldonu | |
Leopold Elb | Lorelej' | Esperanto | Arg-71-2 | 2005-02-03 19:06 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Lorelejo | Esperanto | Arg-1115-2 | 2010-09-15 12:51 Manfred | nur tiun aldonu | |
N. N. 01 | Lurleia | Latina | Arg-179-2 | 2010-02-11 14:00 Manfred | nur tiun aldonu | |
Paul Gottfried Christaller | [Ne scias mi, kio okazis] | Esperanto | Arg-1116-2 | 2010-09-13 10:03 Manfred | nur tiun forigu | |
Mark Twain | The Lorelei | Angla | Arg-11-2 | 2003-10-13 04:42 mgr | nur tiun aldonu | |
L. W. Garnham | The Lorelei | Angla | Arg-14-2 | 2003-10-11 23:04 mgr | nur tiun aldonu |
Heinrich Heine, | Heinrich Heine, | Heinrich Heine, | ||
tradukita de Hans-Georg Kaiser | tradukita de Paul Gottfried Christaller | tradukita de Leopold Elb | ||
El la "Libro de la kantoj", parto "La Reveno". | Tiu traduko estas poste iom modifita de aliuloj, ne estas la origina traduk-versio de Leopold Elb. | |||
Min kaptas malgaj' en la koro, | Ne scias mi, kio okazis | Ne scias mi, kial mi estas | ||
pro kio tia trist'? | al mia tristema kor': | Malgaja en la kor’. | ||
Fabel' el antikva foro | Antikva legendo min kaptis, | Antikva fabelo restas | ||
ne lasas de mi kun persist'. | ne cedas el mia memor'. | Por ĉiam en mia memor’. | ||
Aere fridetas, trankvilas, | La Rejno fluadas trankvile | Vespero jam ekmalheliĝas, | ||
malhelas jam la Rejn'. | murmuras kiel mister', | Fluadas la Rejn’ en trankvil’, | ||
La monto surpinte brilas | la supron ŝtonegan orumas | La supro de l’ monto lumiĝas | ||
vespere en rava scen'. | sunbriloj de la vesper'. | En vespersuna bril’. | ||
Tre ĉarma feino sidas, | Plej bela virgino jen sidas | Belega knabino jen tronas | ||
jen supre por ador'; | mirinda sur la montet' | Kun ora juvelar’, | ||
la ora ornamo ridas; | kaj ŝia oraĵo radias, 1) | La belan vizaĝon kronas | ||
ŝi kombas harojn el or'. | ŝi logas kiel magnet'. | Mirinde la ora harar’. | ||
Ŝi kombas per ora kombilo | Ŝi kombas la oran hararon | Ŝi uzas kombilon el oro | ||
kaj kantas kun pasi'; | abundan per ora kombil', | Kaj dume kantas ŝi. | ||
mirigas min la elbrilo | kantante misteran lidon, 2) | Mirige tuŝas al koro | ||
kaj forto de l' melodi'. | ravantan kiel sunbril'. | Sorĉiga la melodi’. | ||
Ŝipisto ŝipeton gvidas, | Ŝipisto en sia ŝipeto | Kaj sopiregon eksentas | ||
lin kaptas ve' de ekzalt'. | kaptiĝas per stranga dolor', | Ŝipisto dum sia vetur’; | ||
Li ja la rifojn ne vidas', | la rifon li tute ignoras. | Rifaron li ne priatentas, | ||
li vidas nur supren sen halt'. | atentas nur ŝin kun fervor'. | Al monto rigardas li nur. | ||
Mi kredas, ke ondoj tiras | Mi kredas: la ondoj englutas 3) | Mi kredas, ke dronos finfine | ||
la ŝipon funden de l' Rejn'; | ŝipiston, ŝipeton je l' fin', | Ŝipisto kun sia boat’, | ||
kaj tio de l' kant' eliras | kaj kulpa pri tio nur estas | Kaj tion kaŭzis feine | ||
de Lorelaj-siren'. | kantado de la virin'. | La Loreleja kantad’. | ||
Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Hans-Georg Kaiser (Cezar, *1954-05-21). | Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Paul Gottfried Christaller (*1860-08-21 - †1950-12-31). Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi tradukon el la libreto "H. Heine - Libro de Kantoj", eldonita en 1911 de la "Esperanto-Propaganda Instituto" (Leipzig, Kaiser-Wilhelm-Str.15), 2a eldono. [Sur la frontpaĝo de la kajero estas malsupre indikita ankaŭ: Eldonejo Rothermel, Friedrichswerth (Thüringen) kaj supre: Popola Biblioteko Esperantista n-ro 2.] Die deutsche Urfassung von Heinrich Heine siehe: "Buch der Lieder", Abscbnitt "Die Heimkehr". - Informoj pri la tradukinto Paul Christaller troviĝas en la vikipedia retejo http://de.wikipedia.org/wiki/Paul_Gottfried_Christaller, kun foto de li. | Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Leopold Elb (†1912-08.04). La traduko troviĝas sur paĝo 84 de la lernolibro „Post la kurso“ de Wilhelm kaj Hans Wingen, eldonita de Ludwig Pickel en Nurembergo (Nürnberg), Germanio. | ||
1) En la sube menciita kajero, el kiu mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi esperantigon, la linio tekstas: "kaj sia oraĵo radias", kun "sia" anstataŭ "ŝia"'. Tio ŝajne estas aŭ pres-eraro aŭ gramatika eraro de la tradukinto. | ||||
2) En la origina versio troviĝas tie ĉi la vorto "liedon", kio estas aŭ pres-eraro aŭ neologismo inventita de la tradukinto Paul Christaller. | ||||
3) Mi, Manfred Retzlaff, enmetis la duoblan punkton post la vorto "kredas". Ĝi mankas en la origina traduko de Paul Christaller. |