eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Heinrich Heine | * Die Lorelei | Germana | 1823 | Arg-2-2 | 2014-04-23 18:09 Manfred | nur tiun aldonu |
Hans-Georg Kaiser | Lorelay | Esperanto | Arg-564-2 | 2005-02-03 19:18 Manfred | nur tiun forigu | |
Ludwig Lazarus Zamenhof | Lorelej | Esperanto | Arg-565-2 | 2009-10-30 16:15 mgr | nur tiun aldonu | |
Leopold Elb | Lorelej' | Esperanto | Arg-71-2 | 2005-02-03 19:06 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Lorelejo | Esperanto | Arg-1115-2 | 2010-09-15 12:51 Manfred | nur tiun aldonu | |
N. N. 01 | Lurleia | Latina | Arg-179-2 | 2010-02-11 14:00 Manfred | nur tiun aldonu | |
Paul Gottfried Christaller | [Ne scias mi, kio okazis] | Esperanto | Arg-1116-2 | 2010-09-13 10:03 Manfred | nur tiun aldonu | |
Mark Twain | The Lorelei | Angla | Arg-11-2 | 2003-10-13 04:42 mgr | nur tiun aldonu | |
L. W. Garnham | The Lorelei | Angla | Arg-14-2 | 2003-10-11 23:04 mgr | nur tiun forigu |
Heinrich Heine, | Heinrich Heine, | Heinrich Heine, | ||
tradukita de Hans-Georg Kaiser | tradukita de L. W. Garnham | tradukita de Leopold Elb | ||
Tiu traduko estas poste iom modifita de aliuloj, ne estas la origina traduk-versio de Leopold Elb. | ||||
Min kaptas malgaj' en la koro, | I do not know what it signifies. | Ne scias mi, kial mi estas | ||
pro kio tia trist'? | That I am so sorrowful? | Malgaja en la kor’. | ||
Fabel' el antikva foro | A fable of old Times so terrifies, | Antikva fabelo restas | ||
ne lasas de mi kun persist'. | Leaves my heart so thoughtful. | Por ĉiam en mia memor’. | ||
Aere fridetas, trankvilas, | The air is cool and it darkens, | Vespero jam ekmalheliĝas, | ||
malhelas jam la Rejn'. | And calmly flows the Rhine; | Fluadas la Rejn’ en trankvil’, | ||
La monto surpinte brilas | The summit of the mountain hearkens | La supro de l’ monto lumiĝas | ||
vespere en rava scen'. | In evening sunshine line. | En vespersuna bril’. | ||
Tre ĉarma feino sidas, | The most beautiful Maiden entrances | Belega knabino jen tronas | ||
jen supre por ador'; | Above wonderfully there, | Kun ora juvelar’, | ||
la ora ornamo ridas; | Her beautiful golden attire glances, | La belan vizaĝon kronas | ||
ŝi kombas harojn el or'. | She combs her golden hair. | Mirinde la ora harar’. | ||
Ŝi kombas per ora kombilo | With golden comb so lustrous, | Ŝi uzas kombilon el oro | ||
kaj kantas kun pasi'; | And thereby a song sings, | Kaj dume kantas ŝi. | ||
mirigas min la elbrilo | It has a tone so wondrous, | Mirige tuŝas al koro | ||
kaj forto de l' melodi'. | That powerful melody rings. | Sorĉiga la melodi’. | ||
Ŝipisto ŝipeton gvidas, | The shipper in the little ship | Kaj sopiregon eksentas | ||
lin kaptas ve' de ekzalt'. | It effects with woe sad might; | Ŝipisto dum sia vetur’; | ||
Li ja la rifojn ne vidas', | He does not see the rocky slip, | Rifaron li ne priatentas, | ||
li vidas nur supren sen halt'. | He only regards dreaded height. | Al monto rigardas li nur. | ||
Mi kredas, ke ondoj tiras | I believe the turbulent waves | Mi kredas, ke dronos finfine | ||
la ŝipon funden de l' Rejn'; | Swallow the last shipper and boat; | Ŝipisto kun sia boat’, | ||
kaj tio de l' kant' eliras | She with her singing craves | Kaj tion kaŭzis feine | ||
de Lorelaj-siren'. | All to visit her magic moat. | La Loreleja kantad’. | ||
Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Hans-Georg Kaiser (Cezar, *1954-05-21). | Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en la Anglan de L. W. Garnham. L.W. Garnham, Bachelor of Arts, LEGENDS OF THE RHINE; mentioned in: A Tramp Abroad. Vol 1-2. Leibzig: Tauchnitz, 1880 Band I, Mark Twain 1880 | Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Leopold Elb (†1912-08.04). La traduko troviĝas sur paĝo 84 de la lernolibro „Post la kurso“ de Wilhelm kaj Hans Wingen, eldonita de Ludwig Pickel en Nurembergo (Nürnberg), Germanio. |