eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Heinrich Heine | * Die Lorelei | Germana | 1823 | Arg-2-2 | 2014-04-23 18:09 Manfred | nur tiun aldonu |
Hans-Georg Kaiser | Lorelay | Esperanto | Arg-564-2 | 2005-02-03 19:18 Manfred | nur tiun forigu | |
Ludwig Lazarus Zamenhof | Lorelej | Esperanto | Arg-565-2 | 2009-10-30 16:15 mgr | nur tiun forigu | |
Leopold Elb | Lorelej' | Esperanto | Arg-71-2 | 2005-02-03 19:06 Manfred | nur tiun aldonu | |
Joachim Gießner | Lorelejo | Esperanto | Arg-1115-2 | 2010-09-15 12:51 Manfred | nur tiun aldonu | |
N. N. 01 | Lurleia | Latina | Arg-179-2 | 2010-02-11 14:00 Manfred | nur tiun aldonu | |
Paul Gottfried Christaller | [Ne scias mi, kio okazis] | Esperanto | Arg-1116-2 | 2010-09-13 10:03 Manfred | nur tiun forigu | |
Mark Twain | The Lorelei | Angla | Arg-11-2 | 2003-10-13 04:42 mgr | nur tiun aldonu | |
L. W. Garnham | The Lorelei | Angla | Arg-14-2 | 2003-10-11 23:04 mgr | nur tiun aldonu |
Heinrich Heine, | Heinrich Heine, | Heinrich Heine, | ||
tradukita de Hans-Georg Kaiser | tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof | tradukita de Paul Gottfried Christaller | ||
El la "Libro de la kantoj", parto "La Reveno". | ||||
Min kaptas malgaj' en la koro, | Ne scias mi, kial subita | Ne scias mi, kio okazis | ||
pro kio tia trist'? | malgaj' en la koro naskiĝis; | al mia tristema kor': | ||
Fabel' el antikva foro | el tempo jam enterigita | Antikva legendo min kaptis, | ||
ne lasas de mi kun persist'. | legendo al mi reviviĝis. | ne cedas el mia memor'. | ||
Aere fridetas, trankvilas, | Jam malvarmetiĝas l' aero, | La Rejno fluadas trankvile | ||
malhelas jam la Rejn'. | la Rejno mallaŭte babilas, | murmuras kiel mister', | ||
La monto surpinte brilas | per oro de l'sun' en vespero | la supron ŝtonegan orumas | ||
vespere en rava scen'. | la supro de l' monto rebrilas. | sunbriloj de la vesper'. | ||
Tre ĉarma feino sidas, | Plej belan knabinon mi vidas: | Plej bela virgino jen sidas | ||
jen supre por ador'; | en ora ornamo brilante, | mirinda sur la montet' | ||
la ora ornamo ridas; | sur supro de l' monto ŝi sidas, | kaj ŝia oraĵo radias, 1) | ||
ŝi kombas harojn el or'. | la harojn mistere kombante. | ŝi logas kiel magnet'. | ||
Ŝi kombas per ora kombilo | La oran kombilon ŝi movas | Ŝi kombas la oran hararon | ||
kaj kantas kun pasi'; | kaj kantas tra l' pura aero, | abundan per ora kombil', | ||
mirigas min la elbrilo | kaj forto mirinda sin trovas | kantante misteran lidon, 2) | ||
kaj forto de l' melodi'. | en tiu ĉi kant' de l'vespero. | ravantan kiel sunbril'. | ||
Ŝipisto ŝipeton gvidas, | Ŝipet' iras sur la rivero, | Ŝipisto en sia ŝipeto | ||
lin kaptas ve' de ekzalt'. | ŝipisto ektremis de l' kanto, | kaptiĝas per stranga dolor', | ||
Li ja la rifojn ne vidas', | kaj blinda por ĉiu danĝero | la rifon li tute ignoras. | ||
li vidas nur supren sen halt'. | rigardas li al la kantanto. | atentas nur ŝin kun fervor'. | ||
Mi kredas, ke ondoj tiras | Ha, baldaŭ ŝipisto la bela | Mi kredas: la ondoj englutas 3) | ||
la ŝipon funden de l' Rejn'; | perdiĝis sub l' akvoturnado; | ŝipiston, ŝipeton je l' fin', | ||
kaj tio de l' kant' eliras | ĝin Lorelej' faris kruela, | kaj kulpa pri tio nur estas | ||
de Lorelaj-siren'. | per sia mirinda kantado. | kantado de la virin'. | ||
Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Hans-Georg Kaiser (Cezar, *1954-05-21). | Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Ludwig Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro Zamenhofo, *1859-12-15 - †1917-04-14). Tiun ĉi tradukversion mi prenis el retejo http://www.esperanto.mv.ru/Kolekto/Lorelej.html. | Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Paul Gottfried Christaller (*1860-08-21 - †1950-12-31). Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi tradukon el la libreto "H. Heine - Libro de Kantoj", eldonita en 1911 de la "Esperanto-Propaganda Instituto" (Leipzig, Kaiser-Wilhelm-Str.15), 2a eldono. [Sur la frontpaĝo de la kajero estas malsupre indikita ankaŭ: Eldonejo Rothermel, Friedrichswerth (Thüringen) kaj supre: Popola Biblioteko Esperantista n-ro 2.] Die deutsche Urfassung von Heinrich Heine siehe: "Buch der Lieder", Abscbnitt "Die Heimkehr". - Informoj pri la tradukinto Paul Christaller troviĝas en la vikipedia retejo http://de.wikipedia.org/wiki/Paul_Gottfried_Christaller, kun foto de li. | ||
1) En la sube menciita kajero, el kiu mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi esperantigon, la linio tekstas: "kaj sia oraĵo radias", kun "sia" anstataŭ "ŝia"'. Tio ŝajne estas aŭ pres-eraro aŭ gramatika eraro de la tradukinto. | ||||
2) En la origina versio troviĝas tie ĉi la vorto "liedon", kio estas aŭ pres-eraro aŭ neologismo inventita de la tradukinto Paul Christaller. | ||||
3) Mi, Manfred Retzlaff, enmetis la duoblan punkton post la vorto "kredas". Ĝi mankas en la origina traduko de Paul Christaller. |