eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Heinrich Heine | * Die Lorelei | Germana | 1823 | Arg-2-2 | 2014-04-23 18:09 Manfred | nur tiun aldonu |
Hans-Georg Kaiser | Lorelay | Esperanto | Arg-564-2 | 2005-02-03 19:18 Manfred | nur tiun aldonu | |
Ludwig Lazarus Zamenhof | Lorelej | Esperanto | Arg-565-2 | 2009-10-30 16:15 mgr | nur tiun forigu | |
Leopold Elb | Lorelej' | Esperanto | Arg-71-2 | 2005-02-03 19:06 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Lorelejo | Esperanto | Arg-1115-2 | 2010-09-15 12:51 Manfred | nur tiun aldonu | |
N. N. 01 | Lurleia | Latina | Arg-179-2 | 2010-02-11 14:00 Manfred | nur tiun forigu | |
Paul Gottfried Christaller | [Ne scias mi, kio okazis] | Esperanto | Arg-1116-2 | 2010-09-13 10:03 Manfred | nur tiun aldonu | |
Mark Twain | The Lorelei | Angla | Arg-11-2 | 2003-10-13 04:42 mgr | nur tiun aldonu | |
L. W. Garnham | The Lorelei | Angla | Arg-14-2 | 2003-10-11 23:04 mgr | nur tiun aldonu |
Heinrich Heine, | Heinrich Heine, | Heinrich Heine, | ||
tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof | tradukita de N. N. 01 | tradukita de Leopold Elb | ||
Tiu traduko estas poste iom modifita de aliuloj, ne estas la origina traduk-versio de Leopold Elb. | ||||
Ne scias mi, kial subita | Ignoro, quid id sibi velit, | Ne scias mi, kial mi estas | ||
malgaj' en la koro naskiĝis; | Tristissimus cur sim, | Malgaja en la kor’. | ||
el tempo jam enterigita | Antiqui aevi fabellam | Antikva fabelo restas | ||
legendo al mi reviviĝis. | Cur saepe volverim. | Por ĉiam en mia memor’. | ||
Jam malvarmetiĝas l' aero, | Vesperascit et frigescit, | Vespero jam ekmalheliĝas, | ||
la Rejno mallaŭte babilas, | Et Rhenus leniter it, | Fluadas la Rejn’ en trankvil’, | ||
per oro de l'sun' en vespero | Cacumen montis lucescit, | La supro de l’ monto lumiĝas | ||
la supro de l' monto rebrilas. | Dum Phoebus occidit. | En vespersuna bril’. | ||
Plej belan knabinon mi vidas: | Sedet in summo montis | Belega knabino jen tronas | ||
en ora ornamo brilante, | Virgo pulcherrima, | Kun ora juvelar’, | ||
sur supro de l' monto ŝi sidas, | Auro nitet gemma frontis, | La belan vizaĝon kronas | ||
la harojn mistere kombante. | Se pectit auricoma. | Mirinde la ora harar’. | ||
La oran kombilon ŝi movas | Aureolo pectine pectit, | Ŝi uzas kombilon el oro | ||
kaj kantas tra l' pura aero, | Carmen canens procul, | Kaj dume kantas ŝi. | ||
kaj forto mirinda sin trovas | Mirandum id habet modum | Mirige tuŝas al koro | ||
en tiu ĉi kant' de l'vespero. | Nec non virilem simul. | Sorĉiga la melodi’. | ||
Ŝipet' iras sur la rivero, | In cymba navitam mille | Kaj sopiregon eksentas | ||
ŝipisto ektremis de l' kanto, | Angores feri tenent, | Ŝipisto dum sia vetur’; | ||
kaj blinda por ĉiu danĝero | Non videt scopulos ille, | Rifaron li ne priatentas, | ||
rigardas li al la kantanto. | Ocli non si sursum vident. | Al monto rigardas li nur. | ||
Ha, baldaŭ ŝipisto la bela | Opinor undas devorare | Mi kredas, ke dronos finfine | ||
perdiĝis sub l' akvoturnado; | Nautam cum navicula, | Ŝipisto kun sia boat’, | ||
ĝin Lorelej' faris kruela, | Effecit solo canendo | Kaj tion kaŭzis feine | ||
per sia mirinda kantado. | Lurleia id dea. | La Loreleja kantad’. | ||
Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Ludwig Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro Zamenhofo, *1859-12-15 - †1917-04-14). Tiun ĉi tradukversion mi prenis el retejo http://www.esperanto.mv.ru/Kolekto/Lorelej.html. | Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en la Latinan de N. N. 01. | Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Leopold Elb (†1912-08.04). La traduko troviĝas sur paĝo 84 de la lernolibro „Post la kurso“ de Wilhelm kaj Hans Wingen, eldonita de Ludwig Pickel en Nurembergo (Nürnberg), Germanio. |