eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Heinrich Heine | * Die Lorelei | Germana | 1823 | Arg-2-2 | 2014-04-23 18:09 Manfred | nur tiun aldonu |
Hans-Georg Kaiser | Lorelay | Esperanto | Arg-564-2 | 2005-02-03 19:18 Manfred | nur tiun aldonu | |
Ludwig Lazarus Zamenhof | Lorelej | Esperanto | Arg-565-2 | 2009-10-30 16:15 mgr | nur tiun forigu | |
Leopold Elb | Lorelej' | Esperanto | Arg-71-2 | 2005-02-03 19:06 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Lorelejo | Esperanto | Arg-1115-2 | 2010-09-15 12:51 Manfred | nur tiun forigu | |
N. N. 01 | Lurleia | Latina | Arg-179-2 | 2010-02-11 14:00 Manfred | nur tiun aldonu | |
Paul Gottfried Christaller | [Ne scias mi, kio okazis] | Esperanto | Arg-1116-2 | 2010-09-13 10:03 Manfred | nur tiun aldonu | |
Mark Twain | The Lorelei | Angla | Arg-11-2 | 2003-10-13 04:42 mgr | nur tiun aldonu | |
L. W. Garnham | The Lorelei | Angla | Arg-14-2 | 2003-10-11 23:04 mgr | nur tiun aldonu |
Heinrich Heine, | Heinrich Heine, | Heinrich Heine, | ||
tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof | tradukita de Leopold Elb | tradukita de Joachim Gießner | ||
Tiu traduko estas poste iom modifita de aliuloj, ne estas la origina traduk-versio de Leopold Elb. | ||||
Ne scias mi, kial subita | Ne scias mi, kial mi estas | Malgajon mi sentas en koro, | ||
malgaj' en la koro naskiĝis; | Malgaja en la kor’. | sed kial tia tim'? | ||
el tempo jam enterigita | Antikva fabelo restas | Legendo el pratempa foro | ||
legendo al mi reviviĝis. | Por ĉiam en mia memor’. | Vagadas tra mia anim'. | ||
Jam malvarmetiĝas l' aero, | Vespero jam ekmalheliĝas, | Jam fluas la Rejn' en malhelo, | ||
la Rejno mallaŭte babilas, | Fluadas la Rejn’ en trankvil’, | kaj malvarmetas l' aer'. | ||
per oro de l'sun' en vespero | La supro de l’ monto lumiĝas | Sed brilas la mont' en orbelo | ||
la supro de l' monto rebrilas. | En vespersuna bril’. | pro suna lum' de l' vesper'. | ||
Plej belan knabinon mi vidas: | Belega knabino jen tronas | Jen supre kabino provokas | ||
en ora ornamo brilante, | Kun ora juvelar’, | per ora juvelar', | ||
sur supro de l' monto ŝi sidas, | La belan vizaĝon kronas | kaj ŝia beleco allogas | ||
la harojn mistere kombante. | Mirinde la ora harar’. | kaj ŝia ora harar'. | ||
La oran kombilon ŝi movas | Ŝi uzas kombilon el oro | Ŝi kombas ĝin, kantas sorĉige, | ||
kaj kantas tra l' pura aero, | Kaj dume kantas ŝi. | sirene kantas ŝi | ||
kaj forto mirinda sin trovas | Mirige tuŝas al koro | per neimagebla, mirige | ||
en tiu ĉi kant' de l'vespero. | Sorĉiga la melodi’. | potenca melodi'. | ||
Ŝipet' iras sur la rivero, | Kaj sopiregon eksentas | Ŝipiston en eta boato | ||
ŝipisto ektremis de l' kanto, | Ŝipisto dum sia vetur’; | Turmentas koremoci'. | ||
kaj blinda por ĉiu danĝero | Rifaron li ne priatentas, | Ne ĝenas lin rifo-kaskado, | ||
rigardas li al la kantanto. | Al monto rigardas li nur. | rigardas nur supren al ŝi! | ||
Ha, baldaŭ ŝipisto la bela | Mi kredas, ke dronos finfine | Ĝis tiras kun si al Rejn-fundo | ||
perdiĝis sub l' akvoturnado; | Ŝipisto kun sia boat’, | la ondoj lin kun boat'. | ||
ĝin Lorelej' faris kruela, | Kaj tion kaŭzis feine | Nun kuŝas li en la profundo | ||
per sia mirinda kantado. | La Loreleja kantad’. | pro Loreleja kantad'. | ||
Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Ludwig Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro Zamenhofo, *1859-12-15 - †1917-04-14). Tiun ĉi tradukversion mi prenis el retejo http://www.esperanto.mv.ru/Kolekto/Lorelej.html. | Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Leopold Elb (†1912-08.04). La traduko troviĝas sur paĝo 84 de la lernolibro „Post la kurso“ de Wilhelm kaj Hans Wingen, eldonita de Ludwig Pickel en Nurembergo (Nürnberg), Germanio. | Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Tiu ĉi poem-traduko aperis en la kant-kolekto "Mia kantaro I", eldonita de Josef Schiffer (Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio, tel. 0049(0)7721-58991; faks. 0049(0)7721-508891, ret-adreso: Josef.Schiffer@t-online.de ), n-ro 30. Krome ĝi aperis en la informilo "Fervoja Esperantisto" de Germana Ferjojista Esperanto-Asocio, n-ro 3/2010, sur paĝo3. |