eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Heinrich Heine | * Die Lorelei | Germana | 1823 | Arg-2-2 | 2014-04-23 18:09 Manfred | nur tiun aldonu |
Hans-Georg Kaiser | Lorelay | Esperanto | Arg-564-2 | 2005-02-03 19:18 Manfred | nur tiun forigu | |
Ludwig Lazarus Zamenhof | Lorelej | Esperanto | Arg-565-2 | 2009-10-30 16:15 mgr | nur tiun aldonu | |
Leopold Elb | Lorelej' | Esperanto | Arg-71-2 | 2005-02-03 19:06 Manfred | nur tiun aldonu | |
Joachim Gießner | Lorelejo | Esperanto | Arg-1115-2 | 2010-09-15 12:51 Manfred | nur tiun aldonu | |
N. N. 01 | Lurleia | Latina | Arg-179-2 | 2010-02-11 14:00 Manfred | nur tiun aldonu | |
Paul Gottfried Christaller | [Ne scias mi, kio okazis] | Esperanto | Arg-1116-2 | 2010-09-13 10:03 Manfred | nur tiun forigu | |
Mark Twain | The Lorelei | Angla | Arg-11-2 | 2003-10-13 04:42 mgr | nur tiun forigu | |
L. W. Garnham | The Lorelei | Angla | Arg-14-2 | 2003-10-11 23:04 mgr | nur tiun aldonu |
Heinrich Heine, | Heinrich Heine, | Heinrich Heine, | ||
tradukita de Mark Twain | tradukita de Paul Gottfried Christaller | tradukita de Hans-Georg Kaiser | ||
An ancient legend of the Rhine | El la "Libro de la kantoj", parto "La Reveno". | |||
I cannot divine what it meaneth, | Ne scias mi, kio okazis | Min kaptas malgaj' en la koro, | ||
This haunting nameless pain: | al mia tristema kor': | pro kio tia trist'? | ||
A tale of the bygone ages | Antikva legendo min kaptis, | Fabel' el antikva foro | ||
Keeps brooding through my brain: | ne cedas el mia memor'. | ne lasas de mi kun persist'. | ||
The faint air cools in the gloaming, | La Rejno fluadas trankvile | Aere fridetas, trankvilas, | ||
And peaceful flows the Rhine, | murmuras kiel mister', | malhelas jam la Rejn'. | ||
The thirsty summits are drinking | la supron ŝtonegan orumas | La monto surpinte brilas | ||
The sunset's flooding wine; | sunbriloj de la vesper'. | vespere en rava scen'. | ||
The loveliest maiden is sitting | Plej bela virgino jen sidas | Tre ĉarma feino sidas, | ||
High-throned in yon blue air, | mirinda sur la montet' | jen supre por ador'; | ||
Her golden jewels are shining, | kaj ŝia oraĵo radias, 1) | la ora ornamo ridas; | ||
She combs her golden hair; | ŝi logas kiel magnet'. | ŝi kombas harojn el or'. | ||
She combs with comb that is golden, | Ŝi kombas la oran hararon | Ŝi kombas per ora kombilo | ||
And sings a weird refrain | abundan per ora kombil', | kaj kantas kun pasi'; | ||
That steeps in a deadly enchantment | kantante misteran lidon, 2) | mirigas min la elbrilo | ||
The listener's ravished brain: | ravantan kiel sunbril'. | kaj forto de l' melodi'. | ||
The doomed in his drifting shallop, | Ŝipisto en sia ŝipeto | Ŝipisto ŝipeton gvidas, | ||
Is tranced with the sad sweet tone, | kaptiĝas per stranga dolor', | lin kaptas ve' de ekzalt'. | ||
He sees not the yawing breakers, | la rifon li tute ignoras. | Li ja la rifojn ne vidas', | ||
He sees but the maid alone: | atentas nur ŝin kun fervor'. | li vidas nur supren sen halt'. | ||
The pitiless billwos engulf him!- | Mi kredas: la ondoj englutas 3) | Mi kredas, ke ondoj tiras | ||
So perish sailor and bark; | ŝipiston, ŝipeton je l' fin', | la ŝipon funden de l' Rejn'; | ||
And this, with her baleful singing, | kaj kulpa pri tio nur estas | kaj tio de l' kant' eliras | ||
Is the Lorelei's gruesome work. | kantado de la virin'. | de Lorelaj-siren'. | ||
Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en la Anglan de Mark Twain. A Tramp Abroad. Vol 1-2. Leibzig: Tauchnitz, 1880 Band I, Mark Twain 1880 (rf. http://www.loreley.com/loreley/marctwai.htm) | Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Paul Gottfried Christaller (*1860-08-21 - †1950-12-31). Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi tradukon el la libreto "H. Heine - Libro de Kantoj", eldonita en 1911 de la "Esperanto-Propaganda Instituto" (Leipzig, Kaiser-Wilhelm-Str.15), 2a eldono. [Sur la frontpaĝo de la kajero estas malsupre indikita ankaŭ: Eldonejo Rothermel, Friedrichswerth (Thüringen) kaj supre: Popola Biblioteko Esperantista n-ro 2.] Die deutsche Urfassung von Heinrich Heine siehe: "Buch der Lieder", Abscbnitt "Die Heimkehr". - Informoj pri la tradukinto Paul Christaller troviĝas en la vikipedia retejo http://de.wikipedia.org/wiki/Paul_Gottfried_Christaller, kun foto de li. | Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Hans-Georg Kaiser (Cezar, *1954-05-21). | ||
1) En la sube menciita kajero, el kiu mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi esperantigon, la linio tekstas: "kaj sia oraĵo radias", kun "sia" anstataŭ "ŝia"'. Tio ŝajne estas aŭ pres-eraro aŭ gramatika eraro de la tradukinto. | ||||
2) En la origina versio troviĝas tie ĉi la vorto "liedon", kio estas aŭ pres-eraro aŭ neologismo inventita de la tradukinto Paul Christaller. | ||||
3) Mi, Manfred Retzlaff, enmetis la duoblan punkton post la vorto "kredas". Ĝi mankas en la origina traduko de Paul Christaller. |