Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Die Lorelei Germana 1823 Arg-2-2 2014-04-23 18:09 Manfred nur tiun aldonu
Hans-Georg Kaiser Lorelay Esperanto Arg-564-2 2005-02-03 19:18 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Lazarus Zamenhof Lorelej Esperanto Arg-565-2 2009-10-30 16:15 mgr nur tiun forigu
Leopold Elb Lorelej' Esperanto Arg-71-2 2005-02-03 19:06 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Lorelejo Esperanto Arg-1115-2 2010-09-15 12:51 Manfred nur tiun forigu
N. N. 01 Lurleia Latina Arg-179-2 2010-02-11 14:00 Manfred nur tiun forigu
Paul Gottfried Christaller [Ne scias mi, kio okazis] Esperanto Arg-1116-2 2010-09-13 10:03 Manfred nur tiun forigu
Mark Twain The Lorelei Angla Arg-11-2 2003-10-13 04:42 mgr nur tiun aldonu
L. W. Garnham The Lorelei Angla Arg-14-2 2003-10-11 23:04 mgr nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
Lorelejo

 

Heinrich Heine,
Lorelej

 

Heinrich Heine,
[Ne scias mi, kio okazis]

 

Heinrich Heine,
Lurleia

 
tradukita de Joachim Gießner   tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof   tradukita de Paul Gottfried Christaller   tradukita de N. N. 01
 
        El la "Libro de la kantoj", parto "La
Reveno".
   
 
Malgajon mi sentas en koro,   Ne scias mi, kial subita   Ne scias mi, kio okazis   Ignoro, quid id sibi velit,
sed kial tia tim'?   malgaj' en la koro naskiĝis;   al mia tristema kor':   Tristissimus cur sim,
Legendo el pratempa foro   el tempo jam enterigita   Antikva legendo min kaptis,   Antiqui aevi fabellam
Vagadas tra mia anim'.   legendo al mi reviviĝis.   ne cedas el mia memor'.   Cur saepe volverim.
 
Jam fluas la Rejn' en malhelo,   Jam malvarmetiĝas l' aero,   La Rejno fluadas trankvile   Vesperascit et frigescit,
kaj malvarmetas l' aer'.   la Rejno mallaŭte babilas,   murmuras kiel mister',   Et Rhenus leniter it,
Sed brilas la mont' en orbelo   per oro de l'sun' en vespero   la supron ŝtonegan orumas   Cacumen montis lucescit,
pro suna lum' de l' vesper'.   la supro de l' monto rebrilas.   sunbriloj de la vesper'.   Dum Phoebus occidit.
 
Jen supre kabino provokas   Plej belan knabinon mi vidas:   Plej bela virgino jen sidas   Sedet in summo montis
per ora juvelar',   en ora ornamo brilante,   mirinda sur la montet'   Virgo pulcherrima,
kaj ŝia beleco allogas   sur supro de l' monto ŝi sidas,   kaj ŝia oraĵo radias, 1)   Auro nitet gemma frontis,
kaj ŝia ora harar'.   la harojn mistere kombante.   ŝi logas kiel magnet'.   Se pectit auricoma.
 
Ŝi kombas ĝin, kantas sorĉige,   La oran kombilon ŝi movas   Ŝi kombas la oran hararon   Aureolo pectine pectit,
sirene kantas ŝi   kaj kantas tra l' pura aero,   abundan per ora kombil',   Carmen canens procul,
per neimagebla, mirige   kaj forto mirinda sin trovas   kantante misteran lidon, 2)   Mirandum id habet modum
potenca melodi'.   en tiu ĉi kant' de l'vespero.   ravantan kiel sunbril'.   Nec non virilem simul.
 
Ŝipiston en eta boato   Ŝipet' iras sur la rivero,   Ŝipisto en sia ŝipeto   In cymba navitam mille
Turmentas koremoci'.   ŝipisto ektremis de l' kanto,   kaptiĝas per stranga dolor',   Angores feri tenent,
Ne ĝenas lin rifo-kaskado,   kaj blinda por ĉiu danĝero   la rifon li tute ignoras.   Non videt scopulos ille,
rigardas nur supren al ŝi!   rigardas li al la kantanto.   atentas nur ŝin kun fervor'.   Ocli non si sursum vident.
 
Ĝis tiras kun si al Rejn-fundo   Ha, baldaŭ ŝipisto la bela   Mi kredas: la ondoj englutas 3)   Opinor undas devorare
la ondoj lin kun boat'.   perdiĝis sub l' akvoturnado;   ŝipiston, ŝipeton je l' fin',   Nautam cum navicula,
Nun kuŝas li en la profundo   ĝin Lorelej' faris kruela,   kaj kulpa pri tio nur estas   Effecit solo canendo
pro Loreleja kantad'.   per sia mirinda kantado.   kantado de la virin'.   Lurleia id dea.
 
Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Tiu ĉi poem-traduko aperis en la kant-kolekto
"Mia kantaro I", eldonita de Josef Schiffer
(Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio, tel. 0049(0)7721-58991; faks.
0049(0)7721-508891, ret-adreso:
Josef.Schiffer@t-online.de ), n-ro
30. Krome ĝi aperis en la informilo
"Fervoja Esperantisto" de Germana Ferjojista
Esperanto-Asocio, n-ro 3/2010, sur paĝo3.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de Ludwig
Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro Zamenhofo,
*1859-12-15 - †1917-04-14).

Tiun ĉi tradukversion mi prenis el retejo
http://www.esperanto.mv.ru/Kolekto/Lorelej.html.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de Paul
Gottfried Christaller (*1860-08-21 -
†1950-12-31).

Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
tradukon el la libreto "H. Heine - Libro
de Kantoj", eldonita en 1911 de la
"Esperanto-Propaganda Instituto" (Leipzig,
Kaiser-Wilhelm-Str.15), 2a eldono. [Sur
la frontpaĝo de la kajero estas malsupre
indikita ankaŭ: Eldonejo Rothermel,
Friedrichswerth (Thüringen) kaj supre:
Popola Biblioteko Esperantista n-ro 2.]
Die deutsche Urfassung von Heinrich Heine
siehe: "Buch der Lieder", Abscbnitt "Die
Heimkehr". - Informoj pri la tradukinto
Paul Christaller troviĝas en la vikipedia
retejo http://de.wikipedia.org/wiki/Paul_Gottfried_Christaller,
kun foto de li.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en la Latinan de N.
N. 01.

 
 
        1) En la sube menciita kajero, el kiu mi,
Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
esperantigon, la linio tekstas: "kaj sia
oraĵo radias", kun "sia" anstataŭ "ŝia"'.
Tio ŝajne estas aŭ pres-eraro aŭ
gramatika eraro de la tradukinto.
   
        2) En la origina versio troviĝas tie ĉi la
vorto "liedon", kio estas aŭ pres-eraro
aŭ neologismo inventita de la tradukinto
Paul Christaller.
   
        3) Mi, Manfred Retzlaff, enmetis la duoblan
punkton post la vorto "kredas". Ĝi mankas
en la origina traduko de Paul Christaller.