eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Heinrich Heine | * Die Lorelei | Germana | 1823 | Arg-2-2 | 2014-04-23 18:09 Manfred | nur tiun aldonu |
Hans-Georg Kaiser | Lorelay | Esperanto | Arg-564-2 | 2005-02-03 19:18 Manfred | nur tiun aldonu | |
Ludwig Lazarus Zamenhof | Lorelej | Esperanto | Arg-565-2 | 2009-10-30 16:15 mgr | nur tiun aldonu | |
Leopold Elb | Lorelej' | Esperanto | Arg-71-2 | 2005-02-03 19:06 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Lorelejo | Esperanto | Arg-1115-2 | 2010-09-15 12:51 Manfred | nur tiun aldonu | |
N. N. 01 | Lurleia | Latina | Arg-179-2 | 2010-02-11 14:00 Manfred | nur tiun forigu | |
Paul Gottfried Christaller | [Ne scias mi, kio okazis] | Esperanto | Arg-1116-2 | 2010-09-13 10:03 Manfred | nur tiun forigu | |
Mark Twain | The Lorelei | Angla | Arg-11-2 | 2003-10-13 04:42 mgr | nur tiun aldonu | |
L. W. Garnham | The Lorelei | Angla | Arg-14-2 | 2003-10-11 23:04 mgr | nur tiun aldonu |
Heinrich Heine, | Heinrich Heine, | Heinrich Heine, | ||
tradukita de Paul Gottfried Christaller | tradukita de N. N. 01 | tradukita de Leopold Elb | ||
El la "Libro de la kantoj", parto "La Reveno". | Tiu traduko estas poste iom modifita de aliuloj, ne estas la origina traduk-versio de Leopold Elb. | |||
Ne scias mi, kio okazis | Ignoro, quid id sibi velit, | Ne scias mi, kial mi estas | ||
al mia tristema kor': | Tristissimus cur sim, | Malgaja en la kor’. | ||
Antikva legendo min kaptis, | Antiqui aevi fabellam | Antikva fabelo restas | ||
ne cedas el mia memor'. | Cur saepe volverim. | Por ĉiam en mia memor’. | ||
La Rejno fluadas trankvile | Vesperascit et frigescit, | Vespero jam ekmalheliĝas, | ||
murmuras kiel mister', | Et Rhenus leniter it, | Fluadas la Rejn’ en trankvil’, | ||
la supron ŝtonegan orumas | Cacumen montis lucescit, | La supro de l’ monto lumiĝas | ||
sunbriloj de la vesper'. | Dum Phoebus occidit. | En vespersuna bril’. | ||
Plej bela virgino jen sidas | Sedet in summo montis | Belega knabino jen tronas | ||
mirinda sur la montet' | Virgo pulcherrima, | Kun ora juvelar’, | ||
kaj ŝia oraĵo radias, 1) | Auro nitet gemma frontis, | La belan vizaĝon kronas | ||
ŝi logas kiel magnet'. | Se pectit auricoma. | Mirinde la ora harar’. | ||
Ŝi kombas la oran hararon | Aureolo pectine pectit, | Ŝi uzas kombilon el oro | ||
abundan per ora kombil', | Carmen canens procul, | Kaj dume kantas ŝi. | ||
kantante misteran lidon, 2) | Mirandum id habet modum | Mirige tuŝas al koro | ||
ravantan kiel sunbril'. | Nec non virilem simul. | Sorĉiga la melodi’. | ||
Ŝipisto en sia ŝipeto | In cymba navitam mille | Kaj sopiregon eksentas | ||
kaptiĝas per stranga dolor', | Angores feri tenent, | Ŝipisto dum sia vetur’; | ||
la rifon li tute ignoras. | Non videt scopulos ille, | Rifaron li ne priatentas, | ||
atentas nur ŝin kun fervor'. | Ocli non si sursum vident. | Al monto rigardas li nur. | ||
Mi kredas: la ondoj englutas 3) | Opinor undas devorare | Mi kredas, ke dronos finfine | ||
ŝipiston, ŝipeton je l' fin', | Nautam cum navicula, | Ŝipisto kun sia boat’, | ||
kaj kulpa pri tio nur estas | Effecit solo canendo | Kaj tion kaŭzis feine | ||
kantado de la virin'. | Lurleia id dea. | La Loreleja kantad’. | ||
Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Paul Gottfried Christaller (*1860-08-21 - †1950-12-31). Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi tradukon el la libreto "H. Heine - Libro de Kantoj", eldonita en 1911 de la "Esperanto-Propaganda Instituto" (Leipzig, Kaiser-Wilhelm-Str.15), 2a eldono. [Sur la frontpaĝo de la kajero estas malsupre indikita ankaŭ: Eldonejo Rothermel, Friedrichswerth (Thüringen) kaj supre: Popola Biblioteko Esperantista n-ro 2.] Die deutsche Urfassung von Heinrich Heine siehe: "Buch der Lieder", Abscbnitt "Die Heimkehr". - Informoj pri la tradukinto Paul Christaller troviĝas en la vikipedia retejo http://de.wikipedia.org/wiki/Paul_Gottfried_Christaller, kun foto de li. | Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en la Latinan de N. N. 01. | Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Leopold Elb (†1912-08.04). La traduko troviĝas sur paĝo 84 de la lernolibro „Post la kurso“ de Wilhelm kaj Hans Wingen, eldonita de Ludwig Pickel en Nurembergo (Nürnberg), Germanio. | ||
1) En la sube menciita kajero, el kiu mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi esperantigon, la linio tekstas: "kaj sia oraĵo radias", kun "sia" anstataŭ "ŝia"'. Tio ŝajne estas aŭ pres-eraro aŭ gramatika eraro de la tradukinto. | ||||
2) En la origina versio troviĝas tie ĉi la vorto "liedon", kio estas aŭ pres-eraro aŭ neologismo inventita de la tradukinto Paul Christaller. | ||||
3) Mi, Manfred Retzlaff, enmetis la duoblan punkton post la vorto "kredas". Ĝi mankas en la origina traduko de Paul Christaller. |