Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Die Lorelei Germana 1823 Arg-2-2 2014-04-23 18:09 Manfred nur tiun aldonu
Hans-Georg Kaiser Lorelay Esperanto Arg-564-2 2005-02-03 19:18 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Lazarus Zamenhof Lorelej Esperanto Arg-565-2 2009-10-30 16:15 mgr nur tiun aldonu
Leopold Elb Lorelej' Esperanto Arg-71-2 2005-02-03 19:06 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Lorelejo Esperanto Arg-1115-2 2010-09-15 12:51 Manfred nur tiun forigu
N. N. 01 Lurleia Latina Arg-179-2 2010-02-11 14:00 Manfred nur tiun aldonu
Paul Gottfried Christaller [Ne scias mi, kio okazis] Esperanto Arg-1116-2 2010-09-13 10:03 Manfred nur tiun aldonu
Mark Twain The Lorelei Angla Arg-11-2 2003-10-13 04:42 mgr nur tiun aldonu
L. W. Garnham The Lorelei Angla Arg-14-2 2003-10-11 23:04 mgr nur tiun forigu

Heinrich Heine,
The Lorelei

 

Heinrich Heine,
Lorelejo

 
tradukita de L. W. Garnham   tradukita de Joachim Gießner
 
I do not know what it signifies.   Malgajon mi sentas en koro,
That I am so sorrowful?   sed kial tia tim'?
A fable of old Times so terrifies,   Legendo el pratempa foro
Leaves my heart so thoughtful.   Vagadas tra mia anim'.
 
The air is cool and it darkens,   Jam fluas la Rejn' en malhelo,
And calmly flows the Rhine;   kaj malvarmetas l' aer'.
The summit of the mountain hearkens   Sed brilas la mont' en orbelo
In evening sunshine line.   pro suna lum' de l' vesper'.
 
The most beautiful Maiden entrances   Jen supre kabino provokas
Above wonderfully there,   per ora juvelar',
Her beautiful golden attire glances,   kaj ŝia beleco allogas
She combs her golden hair.   kaj ŝia ora harar'.
 
With golden comb so lustrous,   Ŝi kombas ĝin, kantas sorĉige,
And thereby a song sings,   sirene kantas ŝi
It has a tone so wondrous,   per neimagebla, mirige
That powerful melody rings.   potenca melodi'.
 
The shipper in the little ship   Ŝipiston en eta boato
It effects with woe sad might;   Turmentas koremoci'.
He does not see the rocky slip,   Ne ĝenas lin rifo-kaskado,
He only regards dreaded height.   rigardas nur supren al ŝi!
 
I believe the turbulent waves   Ĝis tiras kun si al Rejn-fundo
Swallow the last shipper and boat;   la ondoj lin kun boat'.
She with her singing craves   Nun kuŝas li en la profundo
All to visit her magic moat.   pro Loreleja kantad'.
 
Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en la Anglan de L. W.
Garnham.

L.W. Garnham, Bachelor of Arts, LEGENDS
OF THE RHINE;
mentioned in: A Tramp Abroad. Vol 1-2.
Leibzig: Tauchnitz, 1880 Band I, Mark
Twain 1880
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Tiu ĉi poem-traduko aperis en la kant-kolekto
"Mia kantaro I", eldonita de Josef Schiffer
(Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio, tel. 0049(0)7721-58991; faks.
0049(0)7721-508891, ret-adreso:
Josef.Schiffer@t-online.de ), n-ro
30. Krome ĝi aperis en la informilo
"Fervoja Esperantisto" de Germana Ferjojista
Esperanto-Asocio, n-ro 3/2010, sur paĝo3.