Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Die Lorelei Germana 1823 Arg-2-2 2014-04-23 18:09 Manfred nur tiun forigu
Hans-Georg Kaiser Lorelay Esperanto Arg-564-2 2005-02-03 19:18 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Lazarus Zamenhof Lorelej Esperanto Arg-565-2 2009-10-30 16:15 mgr nur tiun aldonu
Leopold Elb Lorelej' Esperanto Arg-71-2 2005-02-03 19:06 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Lorelejo Esperanto Arg-1115-2 2010-09-15 12:51 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 01 Lurleia Latina Arg-179-2 2010-02-11 14:00 Manfred nur tiun aldonu
Paul Gottfried Christaller [Ne scias mi, kio okazis] Esperanto Arg-1116-2 2010-09-13 10:03 Manfred nur tiun forigu
Mark Twain The Lorelei Angla Arg-11-2 2003-10-13 04:42 mgr nur tiun aldonu
L. W. Garnham The Lorelei Angla Arg-14-2 2003-10-11 23:04 mgr nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
Lorelay

 

Heinrich Heine,
[Ne scias mi, kio okazis]

 

Heinrich Heine,
Lorelej'

 

Heinrich Heine,
Die Lorelei

 
tradukita de Hans-Georg Kaiser   tradukita de Paul Gottfried Christaller   tradukita de Leopold Elb    
 
    El la "Libro de la kantoj", parto "La
Reveno".
  Tiu traduko estas poste iom modifita de
aliuloj, ne estas la origina traduk-versio
de Leopold Elb.
   
 
Min kaptas malgaj' en la koro,   Ne scias mi, kio okazis   Ne scias mi, kial mi estas   Ich weiß nicht, was soll es bedeuten,
pro kio tia trist'?   al mia tristema kor':   Malgaja en la kor’.   daß ich so traurig bin;
Fabel' el antikva foro   Antikva legendo min kaptis,   Antikva fabelo restas   ein Märchen aus alten Zeiten,
ne lasas de mi kun persist'.   ne cedas el mia memor'.   Por ĉiam en mia memor’.   das kommt mir nicht aus dem Sinn.
 
Aere fridetas, trankvilas,   La Rejno fluadas trankvile   Vespero jam ekmalheliĝas,   Die Luft ist kühl und es dunkelt,
malhelas jam la Rejn'.   murmuras kiel mister',   Fluadas la Rejn’ en trankvil’,   und ruhig fließt der Rhein;
La monto surpinte brilas   la supron ŝtonegan orumas   La supro de l’ monto lumiĝas   der Gipfel des Berges funkelt
vespere en rava scen'.   sunbriloj de la vesper'.   En vespersuna bril’.   im Abendsonnenschein.
 
Tre ĉarma feino sidas,   Plej bela virgino jen sidas   Belega knabino jen tronas   Die schönste Jungfrau sitzet
jen supre por ador';   mirinda sur la montet'   Kun ora juvelar’,   dort oben wunderbar,
la ora ornamo ridas;   kaj ŝia oraĵo radias, 1)   La belan vizaĝon kronas   ihr goldnes Geschmeide blitzet,
ŝi kombas harojn el or'.   ŝi logas kiel magnet'.   Mirinde la ora harar’.   sie kämmt ihr goldenes Haar.
 
Ŝi kombas per ora kombilo   Ŝi kombas la oran hararon   Ŝi uzas kombilon el oro   Sie kämmt es mit goldenem Kamme,
kaj kantas kun pasi';   abundan per ora kombil',   Kaj dume kantas ŝi.   und singt ein Lied dabei;
mirigas min la elbrilo   kantante misteran lidon, 2)   Mirige tuŝas al koro   das hat eine wundersame,
kaj forto de l' melodi'.   ravantan kiel sunbril'.   Sorĉiga la melodi’.   gewaltige Melodei.
 
Ŝipisto ŝipeton gvidas,   Ŝipisto en sia ŝipeto   Kaj sopiregon eksentas   Den Schiffer im kleinen Schiffe
lin kaptas ve' de ekzalt'.   kaptiĝas per stranga dolor',   Ŝipisto dum sia vetur’;   ergreift es mit wildem Weh;
Li ja la rifojn ne vidas',   la rifon li tute ignoras.   Rifaron li ne priatentas,   er schaut nicht die Felsenriffe,
li vidas nur supren sen halt'.   atentas nur ŝin kun fervor'.   Al monto rigardas li nur.   er schaut nur hinauf in die Höh.
 
Mi kredas, ke ondoj tiras   Mi kredas: la ondoj englutas 3)   Mi kredas, ke dronos finfine   Ich glaube, die Wellen verschlingen
la ŝipon funden de l' Rejn';   ŝipiston, ŝipeton je l' fin',   Ŝipisto kun sia boat’,   am Ende Schiffer und Kahn;
kaj tio de l' kant' eliras   kaj kulpa pri tio nur estas   Kaj tion kaŭzis feine   und das hat mit ihrem Singen
de Lorelaj-siren'.   kantado de la virin'.   La Loreleja kantad’.   die Lorelei getan.
 
Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Hans-Georg Kaiser (Cezar, *1954-05-21).

 
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de Paul
Gottfried Christaller (*1860-08-21 -
†1950-12-31).

Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
tradukon el la libreto "H. Heine - Libro
de Kantoj", eldonita en 1911 de la
"Esperanto-Propaganda Instituto" (Leipzig,
Kaiser-Wilhelm-Str.15), 2a eldono. [Sur
la frontpaĝo de la kajero estas malsupre
indikita ankaŭ: Eldonejo Rothermel,
Friedrichswerth (Thüringen) kaj supre:
Popola Biblioteko Esperantista n-ro 2.]
Die deutsche Urfassung von Heinrich Heine
siehe: "Buch der Lieder", Abscbnitt "Die
Heimkehr". - Informoj pri la tradukinto
Paul Christaller troviĝas en la vikipedia
retejo http://de.wikipedia.org/wiki/Paul_Gottfried_Christaller,
kun foto de li.
  Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Leopold Elb (†1912-08.04).

La traduko troviĝas sur paĝo 84 de la
lernolibro „Post la kurso“ de Wilhelm
kaj Hans Wingen, eldonita de Ludwig Pickel
en Nurembergo (Nürnberg), Germanio.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17),
publikigita 1823.

Aus dem Werk "Buch der Lieder", Kapitel
"Die Heimkehr", Abschnitt II.
Siehe auch ein http://gutenberg.spiegel.de
unter:
http://gutenberg.spiegel.de/?id=5&x
d=1131&kapitel=12&cHash=eb14eca2272#gb_found
.
Vidu ankaŭ: http://www.gedichte.vu/?die_lorelei.html.
La melodion verkis la komponisto Friedrich
Silcher. Vidu la retejon
http://www.lieder-archiv.de/die_lorelei-notenblatt_300493.html.
 
    1) En la sube menciita kajero, el kiu mi,
Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
esperantigon, la linio tekstas: "kaj sia
oraĵo radias", kun "sia" anstataŭ "ŝia"'.
Tio ŝajne estas aŭ pres-eraro aŭ
gramatika eraro de la tradukinto.
       
    2) En la origina versio troviĝas tie ĉi la
vorto "liedon", kio estas aŭ pres-eraro
aŭ neologismo inventita de la tradukinto
Paul Christaller.
       
    3) Mi, Manfred Retzlaff, enmetis la duoblan
punkton post la vorto "kredas". Ĝi mankas
en la origina traduko de Paul Christaller.