eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Heinrich Heine | * Die Lorelei | Germana | 1823 | Arg-2-2 | 2014-04-23 18:09 Manfred | nur tiun aldonu |
Hans-Georg Kaiser | Lorelay | Esperanto | Arg-564-2 | 2005-02-03 19:18 Manfred | nur tiun forigu | |
Ludwig Lazarus Zamenhof | Lorelej | Esperanto | Arg-565-2 | 2009-10-30 16:15 mgr | nur tiun aldonu | |
Leopold Elb | Lorelej' | Esperanto | Arg-71-2 | 2005-02-03 19:06 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Lorelejo | Esperanto | Arg-1115-2 | 2010-09-15 12:51 Manfred | nur tiun aldonu | |
N. N. 01 | Lurleia | Latina | Arg-179-2 | 2010-02-11 14:00 Manfred | nur tiun aldonu | |
Paul Gottfried Christaller | [Ne scias mi, kio okazis] | Esperanto | Arg-1116-2 | 2010-09-13 10:03 Manfred | nur tiun aldonu | |
Mark Twain | The Lorelei | Angla | Arg-11-2 | 2003-10-13 04:42 mgr | nur tiun aldonu | |
L. W. Garnham | The Lorelei | Angla | Arg-14-2 | 2003-10-11 23:04 mgr | nur tiun forigu |
Heinrich Heine, | Heinrich Heine, | Heinrich Heine, | ||
tradukita de Leopold Elb | tradukita de L. W. Garnham | tradukita de Hans-Georg Kaiser | ||
Tiu traduko estas poste iom modifita de aliuloj, ne estas la origina traduk-versio de Leopold Elb. | ||||
Ne scias mi, kial mi estas | I do not know what it signifies. | Min kaptas malgaj' en la koro, | ||
Malgaja en la kor’. | That I am so sorrowful? | pro kio tia trist'? | ||
Antikva fabelo restas | A fable of old Times so terrifies, | Fabel' el antikva foro | ||
Por ĉiam en mia memor’. | Leaves my heart so thoughtful. | ne lasas de mi kun persist'. | ||
Vespero jam ekmalheliĝas, | The air is cool and it darkens, | Aere fridetas, trankvilas, | ||
Fluadas la Rejn’ en trankvil’, | And calmly flows the Rhine; | malhelas jam la Rejn'. | ||
La supro de l’ monto lumiĝas | The summit of the mountain hearkens | La monto surpinte brilas | ||
En vespersuna bril’. | In evening sunshine line. | vespere en rava scen'. | ||
Belega knabino jen tronas | The most beautiful Maiden entrances | Tre ĉarma feino sidas, | ||
Kun ora juvelar’, | Above wonderfully there, | jen supre por ador'; | ||
La belan vizaĝon kronas | Her beautiful golden attire glances, | la ora ornamo ridas; | ||
Mirinde la ora harar’. | She combs her golden hair. | ŝi kombas harojn el or'. | ||
Ŝi uzas kombilon el oro | With golden comb so lustrous, | Ŝi kombas per ora kombilo | ||
Kaj dume kantas ŝi. | And thereby a song sings, | kaj kantas kun pasi'; | ||
Mirige tuŝas al koro | It has a tone so wondrous, | mirigas min la elbrilo | ||
Sorĉiga la melodi’. | That powerful melody rings. | kaj forto de l' melodi'. | ||
Kaj sopiregon eksentas | The shipper in the little ship | Ŝipisto ŝipeton gvidas, | ||
Ŝipisto dum sia vetur’; | It effects with woe sad might; | lin kaptas ve' de ekzalt'. | ||
Rifaron li ne priatentas, | He does not see the rocky slip, | Li ja la rifojn ne vidas', | ||
Al monto rigardas li nur. | He only regards dreaded height. | li vidas nur supren sen halt'. | ||
Mi kredas, ke dronos finfine | I believe the turbulent waves | Mi kredas, ke ondoj tiras | ||
Ŝipisto kun sia boat’, | Swallow the last shipper and boat; | la ŝipon funden de l' Rejn'; | ||
Kaj tion kaŭzis feine | She with her singing craves | kaj tio de l' kant' eliras | ||
La Loreleja kantad’. | All to visit her magic moat. | de Lorelaj-siren'. | ||
Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Leopold Elb (†1912-08.04). La traduko troviĝas sur paĝo 84 de la lernolibro „Post la kurso“ de Wilhelm kaj Hans Wingen, eldonita de Ludwig Pickel en Nurembergo (Nürnberg), Germanio. | Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en la Anglan de L. W. Garnham. L.W. Garnham, Bachelor of Arts, LEGENDS OF THE RHINE; mentioned in: A Tramp Abroad. Vol 1-2. Leibzig: Tauchnitz, 1880 Band I, Mark Twain 1880 | Traduko de la Germana poemo "Die Lorelei" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Hans-Georg Kaiser (Cezar, *1954-05-21). |