eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Johann Wolfgang von Goethe | * Faust, 1. Teil, Nacht | Germana | Arg-531-264 | 2009-05-15 14:48 Manfred | nur tiun forigu | |
Manfredo Ratislavo | Faŭsto, 1a parto, Nokto | Esperanto | 1994-07-12 | Arg-532-264 | MR-231-3 | 2004-09-06 22:38 Manfred | nur tiun forigu |
Boris Mirski | Faŭsto, Unua parto, Nokto | Esperanto | Arg-957-264 | 2010-01-11 14:55 Manfred | nur tiun forigu |
Johann Wolfgang von Goethe, | Johann Wolfgang von Goethe, | Johann Wolfgang von Goethe, | ||
tradukita de Manfredo Ratislavo | tradukita de Boris Mirski | |||
En alte volbita, malvasta gotika ĉambro Faŭsto, sidanta maltrankvile sur sia seĝo ĉe pupitro. | In einem hochgewölbten, engen gotischen Zimmer Faust, unruhig auf seinem Sessel am Pulte. | (Faŭsto sidas maltrankvile en sia fotelo ĉe la pulto, en malvasta gotika ĉambro kun alta arkaĵo.) | ||
FAŬSTO: | FAUST: | FAŬSTO: | ||
Estas mi, aĥ, okupinta min pri | Habe nun, ach! Philosophie, | Filozofio! Havu ĝin! | ||
Jur’, medicino kaj filozofi’, | Juristerei und Medizin, | Scienco jura, medicin', | ||
Studis mi teologion kun | Und leider auch Theologie | Ho ve, teologia tent', | ||
Granda fervoro, domaĝe, nun. | Durchaus studiert, mit heißem Bemühn. | En kiun pens' enstudis sin, - | ||
Mizera stultulo ja estas mi, | Da steh ich nun, ich armer Tor! | Mi ĉion lernis kun atent'. | ||
Apenaŭ nun scias mi iom pli; | Und bin so klug als wie zuvor; | Nun, kompatinda malsaĝul', | ||
Nomiĝas magistro mi, eĉ doktor’, | Heiße Magister, heiße Doktor gar | Mi staras post ĉi vana streĉ' | ||
Dum deko da jaroj jam kun fervor’ | Und ziehe schon an die zehen Jahr | Ol iam malpli saĝa eĉ. - | ||
Tiradas mi tien kaj reen la | Herauf, herab und quer und krumm | Magistr' nomiĝas mi, doktor'. | ||
Studentojn je nazo ilia ja – | Meine Schüler an der Nase herum - | Kaj dum dek jaroj de fervor' | ||
Vidante, ke ne povas scii mi ion. | Und sehe, daß wir nichts wissen können! | Maldekstren, dekstren, - laŭ okaz' - | ||
Apenaŭ mi povas elteni tion! | Das will mir schier das Herz verbrennen. | Disĉiplojn tiris laŭ la naz', | ||
Mi estas ja multe pli saĝa ol ĉiuj | Zwar bin ich gescheiter als all die Laffen, | Kaj fine venas al konkludo, | ||
Skribistoj, doktoroj, pastraĉoj tiuj. | Doktoren, Magister, Schreiber und Pfaffen; | Ke vana estas ĉiu studo. | ||
Skrupuloj kaj duboj min ne turmentas | Mich plagen keine Skrupel noch Zweifel, | Bruligas koron tiuj rememoroj. | ||
Kaj pro la infer’ mi nenion pentas. | Fürchte mich weder vor Hölle noch Teufel- | Jes, vere mi estas pli inda, laŭ moroj, | ||
Pro tio min ankaŭ ĉio nur tedas | Dafür ist mir auch alle Freud entrissen, | Ol ĉiuj skribistoj, magistroj, doktoroj; | ||
Kaj ion utilon mi scii ne kredas. | Bilde mir nicht ein, was Rechts zu wissen, | Ne tranĉas min duboj, skrupuloj pri vero, | ||
Ne kredas mi povi ion instrui, | Bilde mir nicht ein, ich könnte was lehren, | Timigas nek diablo, nek tuta infero. | ||
La homojn bonigi aŭ iel influi. | Die Menschen zu bessern und zu bekehren. | Kaj tial neniam mi ĝojon atendas; | ||
Posedas nek iom da mono mi, | Auch hab ich weder Gut noch Geld, | Neniam mi veron ekkoni pretendas, | ||
Nek gloron en tiu mondo ĉi. | Noch Ehr und Herrlichkeit der Welt; | Kaj eĉ en la penso ne volas prospekti, | ||
Eĉ hundo ne volus elteni tion, | Es möchte kein Hund so länger leben! | La homojn bonigi aŭ ilin direkti. | ||
Pro tio mi studas nun la magion, | Drum hab ich mich der Magie ergeben, | Ĉe mi neniu don': | ||
Ĉu eble al mi malkaŝiĝu per | Ob mir durch Geistes Kraft und Mund | Nek bon', nek mon', nek iu kon'. | ||
Spirita forto iu mister’, | Nicht manch Geheimnis würde kund; | ................................... | ||
Por ke mi ne devu paroli plu pri | Daß ich nicht mehr mit saurem Schweiß | ................................... | ||
Aferoj, kiujn ne konas mi, | Zu sagen brauche, was ich nicht weiß; | ................................... | ||
Por ke mi ekkonu, per kio je l’ fin’ | Daß ich erkenne, was die Welt | ................................... | ||
La mondo interne kuntenas sin, | Im Innersten zusammenhält, | ................................... | ||
Ke spektu mi ĉiujn generajn fortojn, | Schau alle Wirkenskraft und Samen, | ................................... | ||
Diraĉu ne plue malplenajn vortojn. | Und tu nicht mehr in Worten kramen. | ................................... | ||
..... | ..... | Traduko de la Germana poemo "Faust, 1. Teil, Nacht" de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 - †1832-03-22) en Esperanton de Boris Mirski (Bela Manto, †1919). Unue tiu ĉi tradukaĵo aperis en la rusa Esperanta revuo "La Nova Epoko" en Moskvo, en la jaro 1922. | ||
Traduko de la Germana poemo "Faust, 1. Teil, Nacht" de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 - †1832-03-22) en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04) en 1994-07-12. | Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 - †1832-03-22). |