eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Richard Schulz | Feliĉa navigado | Esperanto | 1984 | Arg-542-268 | 2013-02-26 15:11 Manfred | nur tiun aldonu |
Wilhelm Barnickel | Feliĉa veturo | Esperanto | 1983 | Arg-544-268 | 2013-07-20 12:20 Manfred | nur tiun forigu |
Manfredo Ratislavo | Feliĉa veturo | Esperanto | 1983-10-13 | Arg-541-268 | MR.-102-2 | 2004-09-09 09:12 Manfred | nur tiun forigu |
Johann Wolfgang von Goethe | * Glückliche Fahrt | Germana | Arg-540-268 | 2004-09-09 09:10 Manfred | nur tiun forigu |
Johann Wolfgang von Goethe, | Johann Wolfgang von Goethe, | Johann Wolfgang von Goethe, | ||
tradukita de Wilhelm Barnickel | tradukita de Manfredo Ratislavo | |||
Die Nebel zerreißen, | Nebul' disŝiriĝas, | Rompiĝas nebuloj | ||
Der Himmel ist helle, | Ĉielo heliĝas. | Sub hela ĉielo, | ||
Und Äolus löset | La timan ligilon | La timan ligilon | ||
Das ängstliche Band. | Malnodas Eol'. | Malligas Eol’. | ||
Es säuseln die Winde, | Susuras la ventoj, | Susuras la ventoj, | ||
Es rührt sich der Schiffer. | Ekagas ŝipistoj. | Ekagas ŝipistoj. | ||
Geschwinde! Geschwinde! | Rapidu! Rapidu! | Rapide! Rapide! | ||
Es teilt sich die Welle, | La ondoj partiĝas, | Disiĝas la ondoj | ||
Es naht sich die Ferne; | La for' proksimiĝas. | Kaj alproksimiĝas | ||
Schon seh ich das Land! | Vidiĝas la land'.1) | La ŝip’ al la land’! | ||
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 - †1832-03-22). | Traduko de la Germana poemo "Glückliche Fahrt" de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 - †1832-03-22) en Esperanton de Wilhelm Barnickel (*1921-09-02) en 1983. Tiun ĉi poem-tradukon sendis al mi, Manfred Retzlaff, en 1984 mia fervojista kolego Willi Barnickel (Tiroler Str. 12b, D-60596 Frankfurt am Main, Germanujo). La lastan linion de la poemtraduko mi, Manfred Retzlaff, provis en 2004-09-09 pliĝustigi; ĉar s-ro Barnickel erare neglektis, ke post la vorto "vidas" oni devus uzi la akuzativan formon "landon". Kaj la akuzativa finaĵo "-on" ne estas eliziebla (ellasebla). | Traduko de la Germana poemo "Glückliche Fahrt" de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 - †1832-03-22) en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04) en 1983-10-13. | ||
1) Sinjoro Barnickel origine skribis:\\Jam vidas mi land'.\\(Sed tie mankas la akuzativa formo "landon".) |