eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Richard Schulz | Feliĉa navigado | Esperanto | 1984 | Arg-542-268 | 2013-02-26 15:11 Manfred | nur tiun forigu |
Wilhelm Barnickel | Feliĉa veturo | Esperanto | 1983 | Arg-544-268 | 2013-07-20 12:20 Manfred | nur tiun forigu |
Manfredo Ratislavo | Feliĉa veturo | Esperanto | 1983-10-13 | Arg-541-268 | MR.-102-2 | 2004-09-09 09:12 Manfred | nur tiun forigu |
Johann Wolfgang von Goethe | * Glückliche Fahrt | Germana | Arg-540-268 | 2004-09-09 09:10 Manfred | nur tiun forigu |
Johann Wolfgang von Goethe, | Johann Wolfgang von Goethe, | Johann Wolfgang von Goethe, | Johann Wolfgang von Goethe, | |||
tradukita de Richard Schulz | tradukita de Manfredo Ratislavo | tradukita de Wilhelm Barnickel | ||||
Nebuloj ŝiriĝas. | Rompiĝas nebuloj | Die Nebel zerreißen, | Nebul' disŝiriĝas, | |||
Serenas ĉielo. | Sub hela ĉielo, | Der Himmel ist helle, | Ĉielo heliĝas. | |||
Timeman rubandon | La timan ligilon | Und Äolus löset | La timan ligilon | |||
Malnodas Eol'.1) | Malligas Eol’. | Das ängstliche Band. | Malnodas Eol'. | |||
La ventoj klopodas. | Susuras la ventoj, | Es säuseln die Winde, | Susuras la ventoj, | |||
Vigligas ŝipestro. | Ekagas ŝipistoj. | Es rührt sich der Schiffer. | Ekagas ŝipistoj. | |||
Rapide! Rapide! | Rapide! Rapide! | Geschwinde! Geschwinde! | Rapidu! Rapidu! | |||
La ondo disiĝas. | Disiĝas la ondoj | Es teilt sich die Welle, | La ondoj partiĝas, | |||
La for' proksimiĝas. | Kaj alproksimiĝas | Es naht sich die Ferne; | La for' proksimiĝas. | |||
Aperas la land'. | La ŝip’ al la land’! | Schon seh ich das Land! | Vidiĝas la land'.2) | |||
Traduko de la Germana poemo "Glückliche Fahrt" de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 - †1832-03-22) en Esperanton de Richard Schulz (Rikardo Ŝulco, *1906-07-12 - †1997-09-26) en 1984. Tiu ĉi poem-traduko aperis presita en 1984 en la "Vestfaliaj Flugfolioj", kiun eldonis la konata Esperanto-poeto Rikardo Ŝulco (Richard Schulz), kiam li loĝis en la germana urbo Mindeno (Minden). La trian kaj kvaran liniojn de la poemtraduko mi, Manfred Retzlaff, provis en 2004-09-09 plibonigi; ĉar Rikardo Ŝulco erare neglektis, ke post la vorto "malnodas" oni devus uzi la akuzativan formon "rubandon". Pri Richard Schulz vidu la vikipedian retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz. | Traduko de la Germana poemo "Glückliche Fahrt" de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 - †1832-03-22) en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04) en 1983-10-13. | Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 - †1832-03-22). | Traduko de la Germana poemo "Glückliche Fahrt" de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 - †1832-03-22) en Esperanton de Wilhelm Barnickel (*1921-09-02) en 1983. Tiun ĉi poem-tradukon sendis al mi, Manfred Retzlaff, en 1984 mia fervojista kolego Willi Barnickel (Tiroler Str. 12b, D-60596 Frankfurt am Main, Germanujo). La lastan linion de la poemtraduko mi, Manfred Retzlaff, provis en 2004-09-09 pliĝustigi; ĉar s-ro Barnickel erare neglektis, ke post la vorto "vidas" oni devus uzi la akuzativan formon "landon". Kaj la akuzativa finaĵo "-on" ne estas eliziebla (ellasebla). | |||
1) Rikardo Ŝulco skribis origine:\\Eolo malnodas\\Timeman ruband'.\\(Sed tio estas gramatike malĝusta. Devus teksti "Timeman rubandon". M. Retzlaff) | 2) Sinjoro Barnickel origine skribis:\\Jam vidas mi land'.\\(Sed tie mankas la akuzativa formo "landon".) |