Marie Hankel, La simbolo de l´ amo |
|
Rozujo sovaĝa, simbolo de l´ amo, |
En vintro vi staras sen ia ornamo! |
En kampo vi nuda ĉagrenas dezerte, |
Rozujo, malvarmo mortigos vin certe. |
|
Mallaŭte tre dolĉa voĉeto elsonas: |
Silentu, silentu, mi dormon bezonas, |
Min nutras denove patrino la tero, |
Pacience atendas mi ĝis la somero. |
|
Dormantan rozujon printempo vekigis, |
Somero ĝin riĉe kaj bele florigis. |
Ho, donu al mi nun kroneton belfloran. |
Girlandon balancan kaj brilekoloran! |
|
Ne tuŝu, ne ŝiru floraron, la mian |
Mi pikos, mi vundos la manon, la vian, |
Pro amo mi miajn floretojn defendos, |
Pro amo mi miajn pikilojn forsendos. |
|
Al vento ĝi florofoliojn oferis, |
Aŭtune la fruktoj fiere aperis: |
Rozujo, simbolo de l´ amo vi restas, |
Pacienca, alloga, kuraĝa vi estas. |
|
Verkinto de tiu ĉi Esperanta poemo estas Marie Hankel (nask. Dippe, *1844-02-02 - †1929-12-15). |