eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Michel Duc Goninaz | La disipanto | Esperanto | 2003 | Arg-759-385 | 2007-02-08 12:35 Manfred | nur tiun forigu |
Manfred Retzlaff | La disipulo | Esperanto | 2002-08 | Arg-758-385 | MR-392-1a | 2007-02-06 12:17 Manfred | nur tiun forigu |
Фёдор Сологуб | * Расточитель | Rusa | 1917-06-13 | Arg-757-385 | 2007-02-06 16:46 Manfred | nur tiun forigu |
Фёдор Сологуб, | Фёдор Сологуб, | Фёдор Сологуб, | ||
tradukita de Michel Duc Goninaz | tradukita de Manfred Retzlaff | |||
Измотал я безумное тело, | Mi la korpon liveris al ŝimo, | Stulte mi eluzis korpon mian, | ||
Расточитель дарованных благ, | Disipinte trezoron de l' sort'. | Disipado estis tio ĉi, | ||
И стою у ночного предела, | Jen mi staras ĉe la noktolimo | Vidas elirejon mi nenian, | ||
Изнурен, беззащитен и наг. | En nudeco, senhelpa, sen fort'. | Nude, neŝirmite staras mi. | ||
И прошу я у милого Бога, | Kaj mi petas de la Dia graco | Kaj mi preĝas al la kara Dio, | ||
Как никто никогда не просил: | — senkomparas la preĝa sincer'! — | -Tiel mi neniam petis Lin -: | ||
„Подари мне еще хоть немного | “Nur iomon da forto donacu | “Donu Vi al mi da energio | ||
Для земли утомительной сил. | Al mi, kiun lacigas la ter'. | iom, kiu plu vivtenos min. | ||
Огорченья земные несносны, | Sub ĉi-teraj ĉagrenoj mi sklavas, | Neporteblaj afliktiĝoj teraj, | ||
Непосильны земные труды, | Por mi troas la tera plenum', | Kaj tro granda tera vivopen’, | ||
Но зато как пленительны весны, | Sed printempoj min, ho kiom! ravas, | Sed kontraŭe ĉarmoj primaveraj | ||
Как прохладны объятья воды! | Kaj freŝigas min akva brakum'. | Kaj freŝiga akva ĉirkaŭpren’! | ||
Как пылают багряные зори, | Kiom ruĝe aŭroroj ĉi ardas, | Kiel ardas la purpur-aŭroroj, | ||
Как мечтает жасминовый куст, | Kiel revas jasmena arbet', | Kiel igas revi la jasmen’, | ||
Сколко ласки в лазоревом взоре | Kiel milde lazuro rigardas, | Kiel rave amas inaj koroj, | ||
И в лобзании радостных уст! | Kiel kisas la lipa impet'! | Kiel kisas lipoj kun ĝojplen’! | ||
И еще вожделенней лобзанья, | Dezirata eĉ pli, ol kisado, | Kaj ankoraŭ ĉi kisad’ pasia, 1) | ||
Ароматней жасминных кустов | Kaj aroma eĉ pli, ol jasmen', | Kaj jasmen-aromo tiu ĉi, | ||
Благодатная сила мечтанья | Estas forto de sonĝa persvado | La revado forta, idilia, | ||
И певучая сладость стихов. | Kaj de versoj la milda refren'. | Kaj de l’ versoj dolĉa melodi’! | ||
У тебя, милосердного Бога, | Ĉar Vi, Di', kompatemas, kaj vere | Gloro kaj potenco estas via! | ||
Много славы, и света, и сил. | En Vi — gloro kaj fort', lumoflu'. | Mi Vin petas, kompatema Di’: | ||
Дай мне жизни земной хоть немного, | Donu iom da vivo surtere, | Donu iom al vivtempo mia, | ||
Чтоб я новые песни сложил!“ | Por ke kantojn komponu mi plu!” | Por ke pluajn kantojn verku mi!“ | ||
Verkinto de tiu ĉi Rusa poemo estas Фёдор Сологуб (Fjodor Kusmiĉ Teternikov, *1863-03-01 - †1927-12-05), publikigita 1917-06-13. La vera nomo de la poeto estis: Фёдор Қузьмич Тетерников (Fjodor Kusmiĉ Teternikov), Фёдор Сологуб (Fjodor Sologub) estis lia kaŝnomo (pseŭdonimo). | Traduko de la Rusa poemo "Расточитель" de Фёдор Сологуб (Fjodor Kusmiĉ Teternikov, *1863-03-01 - †1927-12-05) en Esperanton de Michel Duc Goninaz (*1933-09.06) en 2003. Tiu ĉi traduko aperis en la revuo "La ondo de Esperanto", en 2003. Laŭ sciigo de s-ro Michel Duc Goninaz, la verkinto de tiu ĉi traduko, mi, Manfred Retzlaff, korektis preseraron en la tria stofo, nome "printempo" anstataŭ ĝuste "printempoj". S-ro Duc Goninaz atentigis min pri tio per retletero de l' 07.02.2007. Tiu preseraro ankoraŭ estis en la retejo http://www.esperanto.org/Ondo/Ondo/106-lode.htm#106-36, el kiu mi prenis la tradukon. | Traduko de la Rusa poemo "Расточитель" de Фёдор Сологуб (Fjodor Kusmiĉ Teternikov, *1863-03-01 - †1927-12-05) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 2002-08 . La vera nomo de la poeto estis: Фёдор Қузьмич Тетерников (Fjodor Kusmiĉ Teternikov), Фёдор Сологуб (Fjodor Sologub) estis lia kaŝnomo (pseŭdonimo). |