eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Krys Ungar | Dafodiloj | Esperanto | Arg-632-39 | 2009-09-20 15:01 Manfred | nur tiun forigu | |
Hans Hennecke | Die Narzissen [-] | Germana | Arg-75-39 | 2004-02-01 18:36 Manfred | nur tiun aldonu | |
Manfredo Ratislavo | La narcisoj | Esperanto | 1997-03.12 | Arg-74-39 | 2014-09-02 14:14 Manfred | nur tiun forigu |
William Wordsworth | * The Daffodils | Angla | Arg-73-39 | 2003-10-17 22:02 mgr | nur tiun forigu |
William Wordsworth, | William Wordsworth, | William Wordsworth, | ||
tradukita de Manfredo Ratislavo | tradukita de Krys Ungar | |||
Migrante super mont’ kaj val’ | Mi vagis sola kiel nub' | I wander’d lonely as a cloud | ||
samkiel nubo ĉe l’ ĉiel’, | Altflosas super la kampar' | That floats on high o’er vales and hills, | ||
subite mi ekvenis al | Kaj tiam tuj aperis trup' | When all at once I saw a crowd, | ||
narcisa kamp’ kun ora bel’, | De dafodiloj; ora ar' | A host of golden daffodils, | ||
jen apud lago, ĉe arbar’ | Apud la lag', sub arba tend' | Beside the lake, beneath the trees | ||
en briz’ ondanta kiel mar’. | Flirtis kaj dancis en la vent'. | Fluttering and dancing in the breeze. | ||
Seninterrompe kiel la | Senbreĉe kiel astra bril' | Continuous as the stars that shine | ||
stelaroj de la galakci’ | Sur Lakta Voj' flagretas, jen | And twinkle on the milky way, | ||
etendis plurdekmiloj da | Sterniĝis ili en defil' | They stretch’d in never-ending line | ||
ĉi tiuj floroj en lini’ | Senfine laŭ la laghaven'. | Along the margin of a bay: | ||
laŭlonge de l’ lagbordo sin, | Rigardon kaptis la balanc' | Ten thousand saw I at a glance | ||
en longaj vicoj kaj sen fin’. | De dekmil kapoj en la danc'. | Tossing their heads in sprightly dance. | ||
La ondoj dancis, la brilet’ | Apudaj ondoj dancis, sed | The waves beside them danced, but they | ||
de l’ floroj min impresis pli; | Triumfon gajnis floroj ĉi, | Out-did the sparkling waves in glee: - | ||
ja devas ĝoji la poet’ | Devigis gajon de poet' | A poet could not but be gay | ||
en tia ĉarma kompani’. | Plej joviala kompani': | In such a jocund company: | ||
Rigardis kaj rigardis mi | Mi rigardadis sen atent', | I gazed - and gazed - but little thought | ||
kaj min riĉigis tio ĉi. | Ke min riĉigos la prezent'. | What wealth the show to me had brought. | ||
Ĉar ofte, kiam kuŝas mi | Ĉar ofte, kiam kuŝas mi | For oft, when on my couch I lie | ||
trankvile sur la sofo re- | Penseme, aŭ en menslangvor', | In vacant or in pensive mood, | ||
aperas tiu bildo ĉi, | Ekfulmas ili tra l' konsci' - | They flash upon that inward eye | ||
kaj tiam reokazas, ke | La beno de solema hor'; | Which is the bliss of solitude; | ||
ekĝojas mia kor’ en mi, | La koro pro pleniga ĝu' | And then my heart with pleasure fills | ||
kun la narcisoj dancas ĝi. | Kun dafodiloj dancas plu. | And dances with the daffodils. | ||
Traduko de la Angla poemo "The Daffodils" de William Wordsworth (*1770 - †1850) en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04) en 1997-03.12. Verkita de la poeto Vordzvorto, Vilhelmo (1770 - 1850). Esperantigis: Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff) en 1997-03-09 laŭ la origina anglalingva teksto. | Traduko de la Angla poemo "The Daffodils" de William Wordsworth (*1770 - †1850) en Esperanton de Krys Ungar (Krys Bottrill). | Verkinto de tiu ĉi Angla poemo estas William Wordsworth (*1770 - †1850). Origina anglalingva teksto de WILLIAM WORDSWORTH (1770 - 1850) |