eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun aldonu | |
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun aldonu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun aldonu |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun aldonu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |
tradukita de Guido Holz | tradukita de Joachim Gießner | |
1. La luno nun ekhelas, | 1. La luno jam leviĝis, | |
Steletoj oraj belas | steletoj ekheliĝis, | |
En la ĉiela klar'; | ravante homojn nin. | |
L'arbaro nigra revas, | Silentas la arbaro | |
Kaj el herbejo levas | kaj super la kamparo | |
Mirige sin nebula mar'. | nebulo pala levas sin. | |
2. Silenta estas mondo | 2. Neniu vento blovas, | |
Kaj en krepuska rondo | la mond' ne plu sin movas | |
Hejmecas kun favor'! | sub paca, klara lun'. | |
Similas kalman ĉelon, | Nun petu noktan benon, | |
En kiu vi kverelon | de l'tago la ĉagrenon | |
De l'tago dorme pelu for. | dormantaj vi forgesu nun. | |
3. Ĉu vi la lunon konas? | 3. Jen luno sur ĉielo | |
Aspekto nur duonas, | en brila ronda belo | |
Sed rondas ĝi en bel'. | duon-videbla nur.1) | |
Do ankaŭ estas multo, | Ĉar multon ni ne vidas, | |
Loganta al insulto, | ni ofte ĝin priridas, | |
Okulojn ĝenas la malhel'. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | |
4. Ni homoj tiel vantaj | 4. ..................... | |
Ja estas nur pekantaj, | ........................ | |
Malvasta nia sci'; | ........................ | |
Ĥimerojn ni eltrikas, | ........................ | |
Ni multe artifikas | ........................ | |
Kaj perdas celon pli kaj pli. | ........................ | |
5. Vidigu, Dio, savon, | 5. ..................... | |
Pasem' ne veku ravon, | ........................ | |
Ne ĝoju ni pro glor'! | ........................ | |
Fariĝu malafektaj | ........................ | |
Ni kaj al vi respektaj, | ........................ | |
Infane gaju nia kor'! | ........................ | |
6. Vi gracu, sen ĉagreni | 6. ..................... | |
El mondo nin forpreni | ........................ | |
Al fin' per milda mort'! | ........................ | |
Kaj post forpren' fidele | ........................ | |
Hejmigu nin ĉiele, | ........................ | |
Sinjoro, Dio, nia fort'! | ........................ | |
7. Kuŝiĝu do kun pio | 7. Ĉe l'fino de la tago | |
Vi en la nom' de Dio, | kuŝigu vin sen plago, | |
Jam fridas nokta vent'. | silentas la anim'. | |
Per punoj, Di', ne ĝenu, | Ne punu nian faron, | |
Per dolĉa dorm' nin benu, | sed nin kaj la najbaron | |
Najbaron ankaŭ en turment'. | dormigu, Dio, nun sem tim'. | |
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | |
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. |