eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun aldonu | |
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun aldonu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun aldonu |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | ||
tradukita de Otto Bonte | tradukita de Guido Holz | tradukita de Adolf Burkhardt | ||
1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno nun ekhelas, | 1. Leviĝas luno; hele | ||
Steletoj ekheliĝis, | Steletoj oraj belas | orpompas surĉiele | ||
Ravante homojn nin; | En la ĉiela klar'; | la steloj al l'okul'. | ||
Silentas la arbaro | L'arbaro nigra revas, | Arbaro mute revas; | ||
Kaj super la kamparo | Kaj el herbejo levas | el la herbej' sin levas | ||
Nebulo pala levas sin. | Mirige sin nebula mar'. | mirinde blanka la nebul' | ||
2. Ho, mondo la kvieta, | 2. Silenta estas mondo | 2. Ripozas mont' kaj valo | ||
Kaj kiel ŝajnas eta | Kaj en krepuska rondo | sub la krepusk-vualo | ||
Krepuska en kovril'; | Hejmecas kun favor'! | trankvile kvazaŭ lag'. | ||
Por ke vi en ĉambreto | Similas kalman ĉelon, | Por vi jen la permeso | ||
Samkiel infaneto | En kiu vi kverelon | fordormi en forgeso | ||
Senzorge dormu en lulil'. | De l'tago dorme pelu for. | la malbonaĵojn de la tag'. | ||
3. Rigardu nun la lunon, | 3. Ĉu vi la lunon konas? | 3. La luno nur duone | ||
Vi vidas nur duonon, | Aspekto nur duonas, | Prezentas sin impone; | ||
Sed tamen ronda ĝi. | Sed rondas ĝi en bel'. | ĝi tamen estas sfer': | ||
Ni ofte ion ridas, | Do ankaŭ estas multo, | Facile ni priridas | ||
Ĉar ni ne klare vidas, | Loganta al insulto, | aferon, se ni vidas | ||
Ke ĉie regas harmoni'. | Okulojn ĝenas la malhel'. | nur parton de la plena ver'. | ||
4. ..................... | 4. Ni homoj tiel vantaj | 4. Homidoj ni fieraj | ||
........................ | Ja estas nur pekantaj, | pekuloj nur, mizeraj; | ||
........................ | Malvasta nia sci'; | ne multon scias ni. | ||
........................ | Ĥimerojn ni eltrikas, | Ni teksas iluziojn | ||
........................ | Ni multe artifikas | kaj serĉas multajn sciojn | ||
........................ | Kaj perdas celon pli kaj pli. | kaj devojiĝas pli kaj pli. | ||
5. ..................... | 5. Vidigu, Dio, savon, | 5. Ho Di', nin lasu vidi | ||
........................ | Pasem' ne veku ravon, | la Savon, ne plu fidi | ||
........................ | Ne ĝoju ni pro glor'! | vantaĵojn de l' pasem'! | ||
........................ | Fariĝu malafektaj | Nin faru simpl-animaj, | ||
........................ | Ni kaj al vi respektaj, | infane Dio-timaj | ||
........................ | Infane gaju nia kor'! | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | ||
6. ..................... | 6. Vi gracu, sen ĉagreni | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | ||
........................ | El mondo nin forpreni | el mond' nin volu preni | ||
........................ | Al fin' per milda mort'! | per milda morto for. | ||
........................ | Kaj post forpren' fidele | Nin tiam al ĉielo | ||
........................ | Hejmigu nin ĉiele, | venigu, al la celo: | ||
........................ | Sinjoro, Dio, nia fort'! | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | ||
7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | 7. Kuŝiĝu do kun pio | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | ||
De bona Di' ŝirmataj | Vi en la nom' de Dio, | Vin nokta vent' ne tuŝu, | ||
Kun tuta la homar'. | Jam fridas nokta vent'. | dum ŝirmas anĝelar'. | ||
Kar-Dio ne nin punu, | Per punoj, Di', ne ĝenu, | Indulgu, Di', nin grace, | ||
Trankvilan dormon donu | Per dolĉa dorm' nin benu, | por ke nun dormu pace | ||
Kaj al malsana la najbar'! | Najbaron ankaŭ en turment'. | ni kaj malsana la najbar'. | ||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. |