eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun aldonu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun forigu |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | ||||
tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Manfred Retzlaff | tradukita de Guido Holz | tradukita de Otto Bonte | |||||
1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno nun leviĝis, | 1. La luno nun ekhelas, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. Der Mond ist aufgegangen, | ||||
steletoj ekheliĝis, | La steloj eklumiĝis, | Steletoj oraj belas | Steletoj ekheliĝis, | Die goldnen Sternlein prangen | ||||
ravante homojn nin. | Subiĝis jam la sun’. | En la ĉiela klar'; | Ravante homojn nin; | Am Himmel hell und klar; | ||||
Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | L'arbaro nigra revas, | Silentas la arbaro | Der Wald steht schwarz und schweiget, | ||||
kaj super la kamparo | Kaj super la kamparo | Kaj el herbejo levas | Kaj super la kamparo | Und aus den Wiesen steiget | ||||
nebulo pala levas sin. | Nebulo blanka kuŝas nun. | Mirige sin nebula mar'. | Nebulo pala levas sin. | Der weisse Nebel wunderbar. | ||||
2. Neniu vento blovas, | 2. La mondo ŝajnas kiel | 2. Silenta estas mondo | 2. Ho, mondo la kvieta, | Wie ist die Welt so stille | ||||
la mond' ne plu sin movas | Hejmeca ĉambro, tiel | Kaj en krepuska rondo | Kaj kiel ŝajnas eta | Und in der Dämmrung Hülle | ||||
sub paca, klara lun'. | Trankvila estas ĝi. | Hejmecas kun favor'! | Krepuska en kovril'; | So traulich und so hold! | ||||
Nun petu noktan benon, | Dormante ĉiun penon, | Similas kalman ĉelon, | Por ke vi en ĉambreto | Als eine stille Kammer, | ||||
de l'tago la ĉagrenon | Aflikton kaj ĉagrenon | En kiu vi kverelon | Samkiel infaneto | Wo ihr des Tages Jammer | ||||
dormantaj vi forgesu nun. | Dum nokta hor’ forgesu vi.2) | De l'tago dorme pelu for. | Senzorge dormu en lulil'. | Verschlafen und vergessen sollt. | ||||
3. Jen luno sur ĉielo | 3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | 3. Ĉu vi la lunon konas? | 3. Rigardu nun la lunon, | 2. Seht ihr den Mond dort stehen? - | ||||
en brila ronda belo | Tre eta fora stelo, | Aspekto nur duonas, | Vi vidas nur duonon, | Er ist nur halb zu sehen | ||||
duon-videbla nur.1) | Sed tamen egas ĝi! | Sed rondas ĝi en bel'. | Sed tamen ronda ĝi. | Und ist doch rund und schön! | ||||
Ĉar multon ni ne vidas, | Ja estas ofte aĵo | Do ankaŭ estas multo, | Ni ofte ion ridas, | So sind wohl manche Sachen, | ||||
ni ofte ĝin priridas, | Por ni nur ridindaĵo; | Loganta al insulto, | Ĉar ni ne klare vidas, | Die wir getrost belachen, | ||||
malsaĝe juĝas kun plezur'. | Ĉar ne videblas ĝi al ni. | Okulojn ĝenas la malhel'. | Ke ĉie regas harmoni'. | Weil unsre Augen sie nicht sehn. | ||||
4. ..................... | 4.) Ni homaj fieruloj, | 4. Ni homoj tiel vantaj | 4. ..................... | 3. Wir stolze Menschenkinder | ||||
........................ | Mizeraj ni pekuloj, | Ja estas nur pekantaj, | ........................ | Sind eitel arme Sünder | ||||
........................ | Malmulton scias ni! | Malvasta nia sci'; | ........................ | Und wissen gar nicht viel; | ||||
........................ | Ni faras multajn aĵojn | Ĥimerojn ni eltrikas, | ........................ | Wir spinnen Luftgespinste | ||||
........................ | Kaj artajn elpensaĵojn, | Ni multe artifikas | ........................ | Und suchen viele Künste | ||||
........................ | Sed vana estas tio ĉi. | Kaj perdas celon pli kaj pli. | ........................ | Und kommen weiter von dem Ziel. | ||||
5. ..................... | 5.) La Dian savon vidu | 5. Vidigu, Dio, savon, | 5. ..................... | 4. Gott, laß uns dein Heil schauen, | ||||
........................ | Ni nur kaj ni ne fidu | Pasem' ne veku ravon, | ........................ | Auf nichts Vergänglichs trauen, | ||||
........................ | je vanta iluzi’! | Ne ĝoju ni pro glor'! | ........................ | Nicht Eitelkeit uns freun! | ||||
........................ | Ni malfieraj iĝu, | Fariĝu malafektaj | ........................ | Laß uns einfältig werden | ||||
........................ | Ni ĝoju kaj piiĝu, | Ni kaj al vi respektaj, | ........................ | Und vor dir hier auf Erden | ||||
........................ | Infan-egalaj estu ni! | Infane gaju nia kor'! | ........................ | Wie Kinder fromm und fröhlich sein! | ||||
6. ..................... | 6.) Finfine vi nin prenu | 6. Vi gracu, sen ĉagreni | 6. ..................... | 5. Wollst endlich sonder Grämen | ||||
........................ | El tiu mond’, ĉagrenu | El mondo nin forpreni | ........................ | Aus dieser Welt uns nehmen | ||||
........................ | Ni ne pro tio ĉi! | Al fin' per milda mort'! | ........................ | Durch einen sanften Tod! | ||||
........................ | Kaj kiam vi nin prenos, | Kaj post forpren' fidele | ........................ | Und, wenn du uns genommen, | ||||
........................ | Ho faru, ke ni venos | Hejmigu nin ĉiele, | ........................ | Laß uns in Himmel kommen, | ||||
........................ | En vian regnon, kara Di’! | Sinjoro, Dio, nia fort'! | ........................ | Du unser Herr und unser Gott! | ||||
7. Ĉe l'fino de la tago | 7.) Gefratoj, enlitiĝu, | 7. Kuŝiĝu do kun pio | 7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | 6. So legt euch denn, ihr Brüder, | ||||
kuŝigu vin sen plago, | Trankvile endormiĝu! | Vi en la nom' de Dio, | De bona Di' ŝirmataj | In Gottes Namen nieder; | ||||
silentas la anim'. | Noktiĝas ĉie ĉi; | Jam fridas nokta vent'. | Kun tuta la homar'. | Kalt ist der Abendhauch. | ||||
Ne punu nian faron, | Vin gardos nia Dio. | Per punoj, Di', ne ĝenu, | Kar-Dio ne nin punu, | Verschon uns, Gott! mit Strafen, | ||||
sed nin kaj la najbaron | Li regas super ĉio. | Per dolĉa dorm' nin benu, | Trankvilan dormon donu | Und laß uns ruhig schlafen! | ||||
dormigu, Dio, nun sem tim'. | Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | Najbaron ankaŭ en turment'. | Kaj al malsana la najbar'! | Und unsern kranken Nachbar auch! | ||||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21). La poemo estas kantebla laŭ melodio verkita de Johann Abraham Peter Schulz (31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz. Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html. Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html. | ||||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. | 2) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! |