eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Manfredo Ratislavo | Tia estas la mondo | Esperanto | Arg-95-48 | MR-239-1 | 2003-10-25 19:56 Manfred | nur tiun forigu | |
Kálmán Kalocsay | Tia la mondo | Esperanto | Arg-1077-48 | 2010-05-21 13:08 Manfred | nur tiun forigu | |
Heinrich Heine | * Weltlauf | Germana | Arg-94-48 | MR-239-1 | 2003-10-25 00:03 Manfred | nur tiun aldonu |
Heinrich Heine, | Heinrich Heine, | |
tradukita de Manfredo Ratislavo | tradukita de Kálmán Kalocsay | |
Se vi havas multon, vi | Kiu havas multe, baldaŭ | |
Baldaŭ ekposedos plion. | havos eĉ pli grandan riĉon, | |
Se malmulton havas vi, | kiu havas nur malmulte, | |
Oni prenos ankaŭ tion. | perdos eĉ la nesufiĉon. | |
Lasu entombigi vin, | Kaj se vi nenion havas, | |
Se vi havas, aĥ, nenion – | enterigu vin prefere, | |
Ĉar vivrajton havas nur | ĉar vivrajton, tramp', nur havas | |
Tiu, kiu havas ion. | kiur ion havas tere. | |
Traduko de la Germana poemo "Weltlauf" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04). Verkita de la poeto Hejno, Henriko (HEINRICH HEINE, 1797 - 1856). Esperantigis: Manfredo Ratislavo en Oktobro de 1990 laŭ la origina germanalingva teksto. | Traduko de la Germana poemo "Weltlauf" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Kálmán Kalocsay (Kalmano Kaloĉajo, *1911 - †1976). |